Til indholdet

Motivado de diktatoroj (pri kio ili zorgas)?

af Andreo Jankovskij, 21. maj 2014

Meddelelser: 20

Sprog: Esperanto

Andreo Jankovskij (Vise profilen) 21. maj 2014 13.04.42

Pri kio pensas/zorgas diktatoroj?

Kaj ĉu landoj kun diktatoroj estas sukcesaj?

maratonisto (Vise profilen) 21. maj 2014 15.36.59

Andreo Jankovskij:Pri kio pensas/zorgas diktatoroj?
Kaj ĉu landoj kun diktatoroj estas sukcesaj?
Iam estas sukcesaj. La iama diktatoro de Argentino Peron estis sukcesa. Ĉinion ekde 65 jaroj gvidas diktatoroj.

Duko (Vise profilen) 21. maj 2014 16.28.02

Ili devas multe zorgi pri la propra vivo. Neniu atingas tian povon sen fari multajn malamikojn, kiuj almenaŭ volas senliberigi lin, aŭ plej ofte mortigi lin. Ju pli povon oni havas, des pli tiu povo devas esti konservota por gardi sian vivon (kaj riĉplenan vivmanieron).

klmn (Vise profilen) 21. maj 2014 18.42.40

Singapuro estas tre interesa ekzemplo. Kompreneble, ĝi ne estas diktaturo en rekta senco, sed balancas apud ĝi kaj autoritateco. Se diktatoro estas honesta kaj bone scipovas ekonomikan sciencon, povas esti neatendite bona rezulto. Sed plejofte ili ne estas ...

kaŝperanto (Vise profilen) 21. maj 2014 18.55.20

Iom da diktatoroj estas malbonaj, kaj iom da diktatoroj estas bonaj. Eble la "bonaj imperiestroj" de Romo estas etikedinda kiel "bonvolaj diktatoroj".

Se mi estus diktatoro mi estus la plej bona diktatoro, almenaŭ laŭ mia pensado. Eble ĉiu diktatoro pensas same, do ĉiu diktatoro zorgas pri tio, kio estas la plej grava afero laŭ sia pensado. Bonvolaj diktatoroj zorgas pri la civitanoj, kaj malbonaj diktatoroj zorgas pri si mem.

Bonvolaj diktatoroj estas plej bona ol ia ajn demoktratio, sed malbonaj diktatoroj estas tre aĉaj. Tamen, bonvolaj diktatoroj tre maloftas.

Sunjo (Vise profilen) 21. maj 2014 20.11.05

kaŝperanto:
Bonvolaj diktatoroj estas plej bona ol ia ajn demoktratio...
Mallongtempe tio eble veras: diktatoro povas simple decidi, ordoni kaj la afero okazos laŭ lia volo. En demokratioj oni longege diskutas kaj kutime nur povas fari iujn kompromisojn kiuj fine eble estas malpli bone ol se nur unu persono/partio decidus.

Tamen la homoj verŝajne sentas la mankon de propra decidpovo. Tio povas esti senkuraĝiga, senmotiviga. Kaj longdaŭre tia ebla senmotiveco verŝajne tro malhelpus ankaŭ la celojn de la bonintenca diktatoro, li do malkontentiĝus kaj provus devigi (perforte?) la homojn kiujn li regas kaj ekde tiu momento ankaŭ li estus malbona diktatoro.

Mi ankaŭ havas la impreson ke ju pli longe iu havas la povon (ne nur diktatoroj sed ankaŭ demokratie elektitaj politikistoj), des malpli li/ŝi decidas laŭ la volo de la kutimaj homoj.

kaŝperanto (Vise profilen) 23. maj 2014 17.55.34

Sunjo:

Veras, sed "vera" bonvola diktatoro neniam reduktiĝus uzi tiajn perfortajn metodojn. Per diktatoroj aŭ per elektitaj politikistoj la volo de la kutimaj homoj ne gravas (ĝi estas (timige) facile direktebla), kaj eble ne devas esti tro grava. Tamen, tro utilisma pensmaniero de diktatoroj/politikistoj tre danĝeras.

Sunjo (Vise profilen) 23. maj 2014 22.45.33

kaŝperanto:
Sunjo:
kaŝperanto:
Bonvolaj diktatoroj estas plej bona ol ia ajn demoktratio...
Mallongtempe ...
Veras, sed "vera" bonvola diktatoro neniam reduktiĝus uzi tiajn perfortajn metodojn.
Kiel laŭ via opinio bonvola diktatoro realigus celojn pri kiuj tamen la plejmulto de la civitanoj ne konsentus?

En demokratioj oni (ĉiu) iel povas partopreni kaj influi politikajn decidojn. Tio laŭ mia opinio helpas ke poste tiuj kiuj ne sukcesis konvinki la plejmulton tamen akceptas la rezulton.
En diktatoraj sistemoj tio ne okazas kaj ignoritaj kaj eble eĉ subpremitaj/diskriminitaj minoritatoj havus neniun alian eblon ol ribeladon. Kiel via bonvola diktatoro solvus tion?

Laŭ mia opinio "vere" bonvola diktatoro en tiaj situacioj nur povas rezigni pri sia posteno kiel diktatoro kaj doni la povon al la popolo okulumo.gif

umuntu (Vise profilen) 31. maj 2014 07.14.51

klmn:Singapuro estas tre interesa ekzemplo. Kompreneble, ĝi ne estas diktaturo en rekta senco, sed balancas apud ĝi kaj autoritateco. Se diktatoro estas honesta kaj bone scipovas ekonomikan sciencon, povas esti neatendite bona rezulto. Sed plejofte ili ne estas ...

Junpe (Vise profilen) 2. jun. 2014 15.25.49

Mirinda estas tio, ke popoloj elektas diktatorojn. Diktatoroj havas subtenojn de multe da homoj, kaj zorgas pri sia popolo. En Japanio, kiu devas esti demokratia, la partio de la ĉefministro, kiu ignoras la konstitucion aŭ ŝanĝas la interpreton de ĝi, elektiĝas, kaj intencas ŝanĝi la konstitucion por tio, ke la lando povu esti diktatoreca, kiam "krizoj" estas anoncataj. Ili volas, ke la Japanio partoprenu en militoj de sia aliancano Usono, por sekureco de sia popolo. Kaj ili kuraĝas tion, kvankam tio kaŭzos viktimojn en la popolo, por sekureco de sia popolo.

Tilbage til start