Til indholdet

Shakespeare kaj Galileo

af Frano, 22. maj 2014

Meddelelser: 5

Sprog: Esperanto

Frano (Vise profilen) 22. maj 2014 12.56.51

Saluton!
Parolante pri la mondhistorio, oni memoras unuavice la nomojn de famaj konkerantoj kiel Aleksandro la Granda, Cezaro, Ĝingis Ĥano, Napoleono...
Sed, ĉu la rezultoj de agoj de Platono, Leonardo da Vinci, Neŭtono, Mozart, Dostojevskij, ktp. malpli efikas nian vivon ?
Du genioj naskiĝis 450 jarojn antaŭe: William Shakespeare kaj Galileo Galilei.

externalImage.png

Kiu el ili (kaj kial !?), laŭ via opinio, pli signife determinas la tendencojn de evoluo en la moderna mondo? Kiu alia faris decidan kontribuon al tiu procezo?

/Bonvolu sin deteni (se eble) de diskuto pri religiaj agantoj. Kvankam diversaj religioj signife determinas la situacion en la mondo, sed tio estas temo de aliaj jam ekzistantaj fadenoj kaj (kiel la praktiko montras) ofte kondukas nur al reciprokaj insultoj kaj ofendoj. malgajo.gif/

efilzeo (Vise profilen) 22. maj 2014 17.32.20

klare galileo ĉar naskigis la modernan sciencon, kiu hodiaŭ gvidas nian mondon.

dtgallagher (Vise profilen) 23. maj 2014 01.44.47

efilzeo:klare galileo ĉar naskigis la modernan sciencon, kiu hodiaŭ gvidas nian mondon.
sed sen shakespeare, ne havus anglan modernon. Multaj historiistoj diras ke li kunigis la multajn "branĉojn" de angla. ĝi estas simple diferenca vidaĵo. estas ebla ankaŭ ke ne gravas al personoj kuij ne parolas anglan xD . tamen, mi konsentas ke galileo estis pli grava.

Frano (Vise profilen) 27. maj 2014 06.39.28

Nun ni ne studas fizikon aŭ astronomion rekte laŭ libroj de Galileo. Teatraĵoj de Shakespeare ludprezentiĝas tutmonde kaj multlingve. / Zamenhof tradukis Hamleton. Ĉu estas esperantaj tradukoj de Galileaj verkoj ?/
Nun ni ne produktas kopiojn de Galileaj teleskopoj, vapormotoroj de Watt, fonografoj de Edison. Sed, kiel antaŭe, oni presas la verkojn de Ŝekspiro, Cervantes, Rabelais.
Teknikaj inventoj, anstataŭante unu la alian, foriras. Certaj literaturaj verkoj reviviĝis de generacio al generacio.

Evidente ke la homaro celas konservi siajn verajn valorojn. Sed la nuna rezulto estas 8:1 je favoro de Galileo!

Kial? Eble ĉar verkoj de Shakespeare estas memsufiĉaj “pintomontoj”. Pinto de cxiu monto estas la fina punkto. Galileo metis la fundamenton de la moderna scienco. Scienco estas procezo, en kiu la hieraŭa alteco fariĝis la bazo de la morgaŭaj atingoj.

Sed! Sciencaj veroj estas neŭtralaj. Kaj, laŭ mi, nia “interna Ŝekspiro” grandmezure pli ol “Galileo” decidas kiel kaj por kio uzi ilin. Ĉu ne?

P.S.
THE SCIENCE OF SHAKESPEARE
A New Look at the Playwright's Universe
Dan Falk
Thomas Dunne Books
externalImage.png

"Dan Falk en 'The Science of Shakespeare' esploras la rilatojn inter la fama dramaturgo kaj la komenco de la Scienca revolucio - kaj kiel, kune, ili ŝanĝis la mondon por ĉiam"

Frano (Vise profilen) 4. jun. 2014 10.16.18

post du semajnoj:
Galileo - 9
Shakespeare - 2
nekompareblaj - 9
egalaj - 0 (nulo!)

externalImage.png

Tamen /juĝante laŭ la nominalaj valoroj de poŝtmarkoj ridulo.gif / en 1964 la rezultoj estus pli egalaj.
abismo plilarĝigas (?)

Tilbage til start