Đi đến phần nội dung

La virino estas pruvo de la amo de Dio

viết bởi AllenHartwell, Ngày 23 tháng 5 năm 2014

Tin nhắn: 91

Nội dung: Esperanto

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 16:09:08 Ngày 02 tháng 6 năm 2014

bryku:Ho, vi tion scias senpruve, same kiel kredantoj pri la dio. Do kiel vi estas alia ol ili?
Mankas indikoj ke dio ekzistas, abundas la aliaj klarigoj por lia ekzisto en la homa kulturo. Sekve ĉio tute klare montras tien ke li ne ekzistas. Aldone la pruvodevo ĉe io tia klare kuŝas ĉe tiuj kiuj asertas ĝin. Tiel funkcias ĉiukampe.

bryku:]Mi ne kredas je dio, sed mi estimas la kredon de aliaj homoj, ĉar mi pensas, ke tio estas ilia intima afero.
Mi ne estimas ĉian ajn kredon. Ne ĉiam temas pri nur 'intima' afero.

Aldone la 'neestimaj' vortoj ('idiotecoj' ) kiujn mi ĉi tie uzis, ne estis miaj, sed de antoniomoya, kiu enigme iel ja estas dikredanto. Li ŝajne do nur malestimas kristanismon, sed ne dikredismon.

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 15:17:38 Ngày 03 tháng 6 năm 2014

mihxil:antoniomoya, kiu enigme iel ja estas dikredanto. Li ŝajne do nur malestimas kristanismon, sed ne dikredismon.
Ne enigme, sed komun-saĝe, ekzemple:
Unue, la Universo ne povas ŝpruci el nenieco. Tio estas ridinda. Paroli pri pra-eksplodo klarigas absolute nenion.
Due, la Vivo ne venas de morta energio aŭ materio. Tio insultas mian inteligenton.
Trie, la homa Inteligenteco ne devenas de senmensaj estaĵoj.

Mi malestimas neniun kredon. Mi respektas ĉiun pensmanieron: Ĉiu kredu kion li volos. Mi nur malakceptas stultaĵojn kaj sensencaĵojn, ne nur religiajn sed ankaŭ sciencajn.

Neniu povas pruvi ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Do, diri ke Dio ne ekzistas estas, minimume, riska aserto. Vi diras ke mankas indikoj (por vi) ke Dio ekzistas. Mi diras ke estas signoj de Lia ekzistado. Sed la Ĉiopova Senfinulo kiun mi havas miamense, havas nenian rilaton kun la infanecaj dioj kontraŭ kiuj vi batalas.

Amike.

efilzeo (Xem thông tin cá nhân) 16:25:08 Ngày 03 tháng 6 năm 2014

antoniomoya:

neniu diras ke la universo ŝpruci el nenieco. scienco ne diras tion.
uzi "dio" kiel kaŭzo klarigas absolute nenion.

jes, religiaj dioj estas provitaj malveraj en multaj punktoj. se vi uzas la vorton "dio" pensante al maldetala estulo, vi simple uzas malbonan vorton.

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 16:48:17 Ngày 03 tháng 6 năm 2014

La logiko, laŭ kiu ni ĉiuj estas pruvoj de la dia amo estas ke "ami"al ni estas spontane , dum aliaj aktoj devas esti instigataj.

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 18:07:37 Ngày 03 tháng 6 năm 2014

efilzeo:neniu diras ke la universo ŝpruci el nenieco. scienco ne diras tion.
Ah, ne? Kaj kion do diras scienco, kara Efilzeo? De kie aperis tiun universon?

efilzeo:uzi "dio" kiel kaŭzo klarigas absolute nenion.
Ĉu vi havas plej bonan kaŭzon? Diru do, bonvolu.

Amike.

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 18:36:16 Ngày 03 tháng 6 năm 2014

antoniomoya:Ah, ne? Kaj kion do diras scienco, kara Efilzeo? De kie aperis tiun universon?
Universo ekzistis ĉiam kaj ekzistos ĉiam.
antoniomoya:
efilzeo:uzi "dio" kiel kaŭzo klarigas absolute nenion.
Ĉu vi havas plej bonan kaŭzon? Diru do, bonvolu.
En mezepoko oni diris ke kaŭzo de malsanoj estas demonoj. Nun scienco scias la kauzon, sed ial nomas ĝin ne demonoj, sed bakterioj kaj virusoj.

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 20:13:51 Ngày 03 tháng 6 năm 2014

sergejm:Universo ekzistis ĉiam kaj ekzistos ĉiam.
Ne estas vero. Universo havis komencon. Ĉio kio estas fina havis/havas komencon. Do, de kie fontis la universon?

sergejm:En mezepoko oni diris ke kaŭzo de malsanoj estas demonoj. Nun scienco scias la kauzon, sed ial nomas ĝin ne demonoj, sed bakterioj kaj virusoj.
Ni ne estas en mezepoko. Diru kio estas la vera kaŭzo de universo, kaj ne deturnu nin de la afero parolante pri demonoj, bakterioj kaj virusoj.

Amike.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 21:52:04 Ngày 03 tháng 6 năm 2014

antoniomoya: Ne estas vero. Universo havis komencon. Ĉio kio estas fina havis/havas komencon. Do, de kie fontis la universon?
Dependas de la difino de 'Universo'. Klare, nia lokala universo havis komencon antaŭ 13 miljardoj da jaroj. Neniu scias pri antaŭe. Multiversoj povas ja ekzisti eterne.

Aldone, se la universo havis kaŭzon, klare ĝi do ekzistas en io pli granda, do vi klarigas absolute nenion, aŭ almenaŭ nenion pli ol multiversoj klarigus. Postuli personan Dion kaŭzus nur grandege pli grandan enigmon.

antoniomoya:Ne enigme, sed komun-saĝe, ekzemple:
Unue, la Universo ne povas ŝpruci el nenieco. Tio estas ridinda.
Tamen, io tia probable ja iel tiel okazis. Diri tion 'ridinda' ne igas tion malvera.

antoniomoya:Paroli pri pra-eksplodo klarigas absolute nenion.
Ĝi okazis, kaj klarigas multegon. Ĝi klarigas ekzemple la kosman fonan radiadon, ĝi klarigas la ekstreman homogenecon en ĝi, ktp ktp. La pra-eksplodo klarigas multegon.

antoniomoya:Due, la Vivo ne venas de morta energio aŭ materio. Tio insultas mian inteligenton.
Tre verŝajne tio ja okazis, do mi pensas ke io ne en ordas pri via inteligento. Aldone de kie ĝi ja venu? Ĉu de iu Dio? Ĉu Dio ne estas ia formo de vivo? Do, de kie tiu venis? Vi anstataŭgas unu problemeton, nome la mankon de via imagopovo, per io kompligega kio estas komplete sen klarigo.

antoniomoya:Trie, la homa Inteligenteco ne devenas de senmensaj estaĵoj.
Ĉio indikas ke nia inteligeco simple originas en niaj cerboj kaj sekve simple perevoluade ekekzistis. Nenio ajn kontraŭas tion.

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 04:58:42 Ngày 04 tháng 6 năm 2014

antoniomoya:
sergejm:Universo ekzistis ĉiam kaj ekzistos ĉiam.
Ne estas vero. Universo havis komencon. Ĉio kio estas fina havis/havas komencon. Do, de kie fontis la universon?
Se vi povas kompreni formulojn de ĉi tie
Kruskal-Szekeres koordinatoj
vi vidos ke nigra truo estas ligo de nia universo kaj la alia. Same praeksplodo estas ligo kun alia universo.
antoniomoya:
sergejm:En mezepoko oni diris ke kaŭzo de malsanoj estas demonoj. Nun scienco scias la kauzon, sed ial nomas ĝin ne demonoj, sed bakterioj kaj virusoj.
Ni ne estas en mezepoko. Diru kio estas la vera kaŭzo de universo, kaj ne deturnu nin de la afero parolante pri demonoj, bakterioj kaj virusoj.
Vi ne komprenis min - tio estas nun komparo. Mi diras, ke nuna scienco ial preferas inventi novajn terminojn "viruso" kaj "barterio" anstautaŭ uzi "demono" uzitan en mezepoko.
Postulo al vi inventi novan vorton anstataŭ "dio" estas la sama.

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 18:20:25 Ngày 08 tháng 6 năm 2014

antoniomoya skribis:
Due, la Vivo ne venas de morta energio aŭ materio. Tio insultas mian inteligenton.
Antoniomoya pravas. Tiu argumento devus esti prenata pli serioze. La biologio neas la abiogeneson. Sed la teorio de evoluo, finfine volas aserti ĝin.

Quay lại