Mesaĝoj: 30
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2014-junio-04 07:56:48
nornen:Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "ĥ", "sc", "ĵ", ...)Plej malfacila por mi estas la litero 'r'. En certaj kombinoj mi povas apenaŭ aŭ nur nederlandmaniere prononci ĝin, kaj tio estus tre malklara. Mi kun multo da peno nun povas langopinte prononci ĝin, sed tio ne sukcesas en ĉiu loko, kaj postulas multan koncentriĝon.
nornen:Kiuj Esperantaj vortkomencaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "st-", "ŝt-", "pf-", ...)Kombinoj de voĉhavaj kaj senvoĉaj konsonantoj ĝenerale ŝajnas al mi neeblaj. Vorton kia 'ekzemple', mi povus nur prononci kiel 'eksemple' aŭ 'egzemple'.
nornen:Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile diferencigeblaj por vi?Se ĝuste prononcata (sed tio estas por multaj eble same neeble kiel por mi), mi ne havas multajn problemojn. Eble mi emus ne povi distingi 'ts' de 'c' aŭ 'sj' de 'ŝ', sed kutime la sonoj ja estas parto de vorto do tiu kunteksto multe helpas, kaj igas tiajn problemojn kvazaŭ neekzistaj.
RiotNrrd (Montri la profilon) 2014-junio-05 01:59:01
Mi ne povas trili la r. Mia buŝo ne povas fari, kaj ĝi sonas malbone kiam mi penas. Mi uzas la anglan r, kvankam mi scias ke ĝi ne estas tute ĝusta.
Mi ankaŭ trovas la -iuj kombinaĵon tre malfacila prononci ĝuste. Sonas plejparte kiel "iŭi" (anglalitere, "eewee" ) kiam mi diras ĝin.
Plejparte, tamen, mi uzas Esperanton skribe, ne parole, kaj tial ne ekzercas mian buŝon multe.
RiotNrrd (Montri la profilon) 2014-junio-05 01:59:02
nornen (Montri la profilon) 2014-junio-05 15:00:49
mihxil:Vorton kia 'ekzemple', mi povus nur prononci kiel 'eksemple' aŭ 'egzemple'.Bonega ekzemplo!
Serĉinte voĉ-senvoĉajn konsonantarojn en la tekstaro, mi trovis kelke da vortoj kiujn mi simple ne povas prononci.
Ekz: subpremi.
Mi povas prononci /su.pre.mi/ [suˈprẽ̞mi] aŭ /su.pːre.mi/ [suˈpːrẽ̞mi] (kun "geminanto" ), sed mi ne povas diri /sub.pre.mi/ sen fari tro longan paŭzon inter la unua kaj la dua silabo.
Do, por mi, estas malfacile diferencigi inter "sub'prem'a" kaj "supr'em'a".
La samo okazas kun "komandtone". Mi prononcas aŭ /ko.man.to.ne/ [ˌkõ̞mãn̪ˈt̪õ̞ne̞] aŭ /ko.man.tːo.ne/ [ˌkõ̞mãn̪ˈt̪ːõ̞ne̞].
La Germana ja havas tiajn konsonantarojn, sed danke al la silabofina senvoĉigado, tio ne prezentas malfacilecon: Ekz "abtauen" prononcatas [-pt-], senvoĉigite tiel kiel Tag [-k], Jagd [-kt] aŭ Lob [-p].
sergejm (Montri la profilon) 2014-junio-05 15:37:09
nornen:En libro "Marĝene de legolibro" (mi nun ne kunhavas ĝin kaj ne memoras la nomon de la autoro) estas skribite, ke oni prononcu [egzemple], ĉar estas malfacile prononci [ekzemple].mihxil:Vorton kia 'ekzemple', mi povus nur prononci kiel 'eksemple' aŭ 'egzemple'.Bonega ekzemplo!
Serĉinte voĉ-senvoĉajn konsonantarojn en la tekstaro, mi trovis kelke da vortoj kiujn mi simple ne povas prononci.
nornen:Ekz: subpremi.Ĉi kaze, laŭ tiu libro, oni prononcu [sub-premi] kaj [komand-tone], farante paŭzeton inter vordpartoj.
Mi povas prononci [su.pre̞.mi] aŭ [su.pːre̞.mi]
La samo okazas kun "komandtone". Mi prononcas aŭ [kõ̞.mãn.to̞.ne̞] aŭ [kõ̞.mãn.tːo̞.ne̞].
Urho (Montri la profilon) 2014-junio-05 15:42:57
mihxil:Vorton kia 'ekzemple', mi povus nur prononci kiel 'eksemple' aŭ 'egzemple'.Jes, ankaŭ mi prononcas la vorton ekzemple – [eg.zemp.le] aŭ [ek.semp.le] aŭ eĉ [ek.ŝemp.le].
nornen:subpremiMi fuŝe prononcas la vorton subpremi – [sup.pre:mi].
Nu, eble ni devas nur aprobi tiujn manierojn?
____
Iom pri la temo ĉe La tuta Esperanto
nornen (Montri la profilon) 2014-junio-05 15:55:07
Urho:Nu, eble ni devas nur aprobi tiujn manierojn?Sendube.
Urho:Ankaŭ mi prononcas /ks/, sed mi tenas la muta-cum-liquida en unu silabo: /ek.sem.ple/mihxil:Vorton kia 'ekzemple', mi povus nur prononci kiel 'eksemple' aŭ 'egzemple'.Jes, ankaŭ mi prononcas la vorton ekzemple – [eg.zemp.le] aŭ [ek.semp.le] aŭ eĉ [ek.ŝemp.le].
Urho:Mi fuŝe prononcas la vorton subpremi – [sup.pre:mi].Estas interese ke vi longigas la akcentitan silabon. Same faras ekz. Germanoj parolante la Hispanan ("la dama" [laː ˈdaːma] anstataŭ [laˈð̞ãma] aŭ "la ola" [laː ˈʔoːla] anstataŭ [laˈo̞la] ).
Estas regulo en la Finna, ke oni longigas malfermajn akcentitajn silabojn?
sergejm (Montri la profilon) 2014-junio-05 16:04:26
nornen:Estas interese ke vi longigas la akcentitan silabon.En "Marĝene de legolibro" estas ankaŭ rekomendite longigi malfermitan akcentitan vokalon.
Se oni forigas finan -o, la vokalo restas longigita:
kaj [kaj]
kaj' [ka:j]
Urho (Montri la profilon) 2014-junio-05 16:48:01
sergejm:Ĝuste tiel!nornen:Estas interese ke vi longigas la akcentitan silabon.En "Marĝene de legolibro" estas ankaŭ rekomendite longigi malfermitan akcentitan vokalon.
Se oni forigas finan -o, la vokalo restas longigita:
kaj [kaj]
kaj' [ka:j]
nornen:Estas regulo en la Finna, ke oni longigas malfermajn akcentitajn silabojn?Miakomprene ne. – En la finnalingva vorto la ĉefakcento estas ĉiam en la unua silabo de vorto, ekzemple: suomalainen [suŏ.ma.laj.nen] finna; finno. Nu, en la finna lingvo ekzistas sufiĉe multe da diftongoj.
Stefano888 (Montri la profilon) 2014-junio-12 00:50:18