Al contingut

Futbala Mondpokalo

de nigra_rivereto, 4 de juny de 2014

Missatges: 96

Llengua: Esperanto

nigra_rivereto (Mostra el perfil) 13 de juny de 2014 13.53.35

Brazilo 3 x 1 Kroatio, bona komenco por Brazilo. Ne estis tre facile sed dank'al la knaboj Neymar kaj Oscar (kaj ankaŭ al eraro de la arbitracianto ridulo.gif ) ni venkis.
Unua paŝo survoje al la ĉampioneco estas jam farita.

Roberto12 (Mostra el perfil) 13 de juny de 2014 17.18.54

Mi rigardis (televide) ĉiun Mondpokalon ekde Italio-1990, kaj mi rigardas la nunan. Kelkaj antaŭdiris ke Brazilo kaj Argentino estos la finalistoj, sed mi mem antaŭdiras ke ili estos Hispanio kaj Germanio. Amikoj, en kaj turniroj kaj vivo, multaj aferoj estas malcertaj, sed en Brazilo-2014, unu afero estas ja certa: ke Anglio ne alvenos al la duonfinaloj.

akueck (Mostra el perfil) 13 de juny de 2014 18.37.02

morico:
franca (4) Francio; Kameruno; Ebur-Bordo + mezo de Belgio kaj Svislando
angla (5) Anglio; Usono; Australio; Ganao; Nig'erio;
En Kameruno kaj la franca kaj la angla estas oficialaj. Tio chi rezultigas
au
franca (3,5) | angla (5,5)
au
franca (4) | angla (6)
depende de tio, chu koncerne Kamerunon por chiu el ambau lingvoj oni donas duonan poenton au unu poenton.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Salikoko (Mostra el perfil) 13 de juny de 2014 19.13.12

Komence mondpokalo estis amikaj ludoj inter pluraj landoj, nuntempe ĝi aliformiĝas en politikan trompaĵon, venkos antaŭkonsentite la lando, kiu pli da mono ofetis al FIFA. Ĉiu popolo havas la registaron, kiun ili meritas. Brazilo estas lando de politikaj ŝtelistaj putinidoj. Mankas hospitaloj, kuracistoj, lernejoj, loĝejoj kaj sekureco; abundas luksaj futbalejoj laŭ FIFA modelo.

Salikoko (Mostra el perfil) 13 de juny de 2014 22.20.49

Terurĉjo, mi bone komprenas vian spritaĵon, sed Prezidento Putin almenaŭ li estas patrioto kompare kun brazilaj politikistoj mi garantias al vi ke li vere estas sanktulo, omaĝo al li mi ŝanĝas mian diraĵo: ĉiuj brazilaj politikistoj estas stratulinaj filoj. Gratulon, al la brazilaj ĉiesulinoj viaj filoj regas Brazilon!!!

nigra_rivereto (Mostra el perfil) 14 de juny de 2014 0.19.45

Hodiaŭaj rezultoj:

Grupo A: Meksiko 1 x 0 Kameruno
Grupo B: Nederlando 5 x 1 Hispanio (nekredeble!!)
Grupo B: Ĉilio 3 x 1 Aŭstralio
Kelkaj antaŭdiris ke Brazilo kaj Argentino estos la finalistoj, sed mi mem antaŭdiras ke ili estos Hispanio kaj Germanio. Amikoj, en kaj turniroj kaj vivo, multaj aferoj estas malcertaj, sed en Brazilo-2014, unu afero estas ja certa: ke Anglio ne alvenos al la duonfinaloj.
Pri finalo Brazilo - Argentino revas ĉiuj brazilaj futbalŝatantoj. Post la ludo de Hispanio mi ne estus tiom certa ke ĝi estos finalisto.

Oijos (Mostra el perfil) 14 de juny de 2014 0.49.39

Salikoko:Terurĉjo, mi bone komprenas vian spritaĵon, sed Prezidento Putin almenaŭ li estas patrioto kompare kun brazilaj politikistoj mi garantias al vi ke li vere estas sanktulo, omaĝo al li mi ŝanĝas mian diraĵo: ĉiuj brazilaj politikistoj estas stratulinaj filoj. Gratulon, al la brazilaj ĉiesulinoj viaj filoj regas Brazilon!!!
Ĉu vi ne sciis, ke Putin malŝparegis por 2014 Vintraj Olimpikoj pli ol 51 miliardoj da usonaj dolaroj. Brazilo malŝparis por 2014 vira piedpilkada finturniro ĉirkaŭ kvinonon de tiu sumo. Do, mi konkludas, ke Putin pli malbonas laŭ ĉi tiu metodo.

Rusoj do havis multe pli da kaŭzoj protesti. Sed en Brazilo oni povas protesti, kiam en Rusio oni ne povas sekure.

Kial vi malestimas profesion de amorist(in)oj? Ĉu tio laboro estas kontraŭleĝa en Brazilo?

nornen (Mostra el perfil) 14 de juny de 2014 7.14.11

Roberto12 (Mostra el perfil) 14 de juny de 2014 8.37.32

La tikitaka futbalo estas morta! Mi celebrias ĉi tion.

baibaibibi (Mostra el perfil) 14 de juny de 2014 14.04.58

Roberto12:La tikitaka futbalo estas morta! Mi celebrias ĉi tion.
Ĉu vi ne ŝatas tikitakan futbalmanieron?

Tornar a dalt