Vai all’indice

Futbala Mondpokalo

di nigra_rivereto, 04 giugno 2014

Messaggi: 96

Lingua: Esperanto

robbkvasnak (Mostra il profilo) 20 giugno 2014 23:56:55

Uf!! Se Brazilo ludas kontraŭ Germanio ni havos malpacon en nia domo! Feliĉe ni havas du televidilojn en du malsamaj ĉambroj! La lastan fojon (antaŭ 8 jaroj) [kiam ka brazila teamoj gajnis - suspir' suspir'!] mia edzo tre ĝojis (li brizalanas). Ni vidos! Mi ankaŭ deziras grandan bonŝancon al la japanoj ĉar mi ŝatus vidi ke korpogrando ne gravas en futbalo. Ĵaŭde la germana teamo ludos kontraŭ la usona sed ĉi-tie en Usono kvazaŭ neniu atentas pri tio, mmmm.

Roberto12 (Mostra il profilo) 21 giugno 2014 09:59:44

Germanio devas nigrajn ŝortojn porti! (Argentino ankaŭ.)

Roberto12 (Mostra il profilo) 24 giugno 2014 19:36:32

Suarez estos el la turniro pro lia mordo.

nornen (Mostra il profilo) 24 giugno 2014 20:54:15

Roberto12:Suarez estos el la turniro pro lia mordo.
Luis Suárez diris en intervjuo ke Giorgio Chiellini estis "al dente".

Sunjo (Mostra il profilo) 24 giugno 2014 21:20:11

Roberto12:Suarez estos el la turniro pro lia mordo.
Espereble. Mi esperas ke li ricevos la maksimuman eblan punon kiu estus FIFA-ludmalpermeso de 2 jaroj aŭ 24 matĉoj. Tiajn "sportistojn" la mondo ne bezonas.

nigra_rivereto (Mostra il profilo) 24 giugno 2014 21:25:27

Delonge mi ne afiŝas. Dume okazis kelkaj neatenditaĵoj: Hispanio, Anglio, Italio estas for de la mondpokalo, Portugalio tre probable ne estos en la okonfinaloj, Kostariko atingis la unuan lokon en sia grupo.

Okazis kelkaj tre bonaj ludoj kun multe da goloj kaj mi pensas, ke ĝis nun plej bone ludis Nederlando, Germanio, Francio kaj Ĉilio. Brazilo ne entuziasmigis min, mi ne estas kontenta pri la piedpilko ludata de ĝi kvankam oni diras ke ĝi pli bone ludis dum la lasta matĉo kontraŭ Kameruno.
Sabate Brazilo devos multe pliboniĝi por venki Ĉilion.

Salikoko (Mostra il profilo) 24 giugno 2014 21:55:28

Ne ekzistas mondo-pokalo ekzistas FIFA pokalo. Poste finis la ludadon, s-ro Joseph blatter revenos al svisaj bankoj kunportante pli malpli 300 miliardojn da usonaj dolaroj liberaj de ia ajn imposto. Vivu Brazilo! Lando de kelkaj ruzaj politikistoj, sed la ceteraj enloĝantoj estas simplaj imbeciloj, inkluzivas min, kiu perdas mian tempon predikante sur la dezerto. Hehehehe!!!!!

m_v (Mostra il profilo) 24 giugno 2014 22:17:57

Grekio en la finala raŭndo!!! ridego.gif ridego.gif ridego.gif Kia matĉo! Bonan nokton al vi ĉiuj deziras mi! ridego.gif

CALVO (Mostra il profilo) 25 giugno 2014 06:40:04

Ĉu Kostariko ne impresis vin?
Estas nekredebla, ke ili venkis Italio kaj Urugvajo kaj kvalifikiĝis unue en "morta grupo".

nigra_rivereto (Mostra il profilo) 26 giugno 2014 00:23:36

Jes, Kostariko bonege impresis, gratulon al ili!

Mi pensas ke se ili daŭrigos ludi tiel bone kiel en la antaŭaj matĉoj, ili povos venki Grekion kaj alveni al la kvaronfinaloj.

Torna all’inizio