본문으로

Futbala Mondpokalo

글쓴이: nigra_rivereto, 2014년 6월 4일

글: 96

언어: Esperanto

baibaibibi (프로필 보기) 2014년 7월 2일 오후 7:37:19

Mi pensas ke la finalo estos hispanio-anglio kaj hispanio venkos, kiel ĉiam.

m_v (프로필 보기) 2014년 7월 2일 오후 7:47:47

baibaibibi:Mi pensas ke la finalo estos hispanio-anglio kaj hispanio venkos, kiel ĉiam.
Ĉu ironio? ridego.gif

Salikoko (프로필 보기) 2014년 7월 2일 오후 10:04:13

La filano estas FIFA ŝtopante la svisajn bankojn per dolaroj dum la kanajlaro laca revenanta hejmen, kun vizaĝo de klaŭno post la brulado de la cirko. Hehehehehe!!!!!!!!

pedroluis (프로필 보기) 2014년 7월 3일 오전 8:01:51

baibaibibi:Mi pensas ke la finalo estos hispanio-anglio kaj hispanio venkos, kiel ĉiam.
Mi deziras tion, sed ne estas ebla. Bedaŭrinde.

Nun, mi volas ke la finalo estu Nederlando-Germanio.

Roberto12 (프로필 보기) 2014년 7월 4일 오전 8:55:26

Germanio unue devas venki malvarmumon...

Roberto12 (프로필 보기) 2014년 7월 5일 오후 2:38:07

Ve al Neymar, kies dorso estas rompita! Ve al lia skipo kaj lia lando... Simila afero okazis al Anglio en 2004 kiam Rooney rompis sian piedon.

nigra_rivereto (프로필 보기) 2014년 7월 6일 오후 4:26:55

Post la matĉoj de la kvaronfinaloj:

Francio 0 x 1 Germanio
Brazilo 2 x 1 Kolombio
Argentino 1 x 0 Belgio
Nederlando 0 x 0 Kostariko (Nederlando 4 x 3 Kostariko, en la penalŝotado)

En la duonfinaloj ludos:

marde 08/07 - Brazilo x Germanio
merkrede 09/07 - Argentino x Nederlando

Sen Neymar estos ja pli malfacile al Brazilo venki la fortan teamon de Germanio.

Roberto12 (프로필 보기) 2014년 7월 6일 오후 5:30:29

Iu ajn povas gajni la pokalon!

pedroluis (프로필 보기) 2014년 7월 8일 오전 7:14:14

nigra_rivereto:Post la matĉoj de la kvaronfinaloj:

Sen Neymar estos ja pli malfacile al Brazilo venki la fortan teamon de Germanio.
Thiago Silva estas pli grava ol Neymar, ĉu ne?

nigra_rivereto (프로필 보기) 2014년 7월 8일 오후 5:50:35

pedroluis:Thiago Silva estas pli grava ol Neymar, ĉu ne?
Malfacila demando. Ambaŭ estas gravegaj al la teamo.

Eble en la loko de Thiago Silva ludos Dante, tio estus bona elekto ĉar li ludas por Bayern München kaj bone konas plurajn ludantojn de Germanio.

Anstataŭanto de Neymar povas esti Bernard aŭ Willian. Kiu ajn ludos, li faru sian plej bonan kaj ni vidu kio okazos.

다시 위로