Přejít k obsahu

Asemblea dialogo

od uživatele Junpe ze dne 29. června 2014

Příspěvky: 8

Jazyk: Esperanto

Junpe (Ukázat profil) 29. června 2014 4:52:34

-Temas pri rajto de kolektiva memdefendo. Ĉu vi intencas daŭre malpermesi al la Japana Memdefenda Korpuso uzadon de armiloj kaj iradon al "batalaj areoj", kiel antaŭaj registaroj?

- La Japana Memdefenda Korpuso ne partoprenus en batalaj agadoj cele al uzado de armiloj.

- "La Japana Memdefenda Korpuso ne partoprenus en agadoj cele al uzado de armiloj". Sed kion pri loĝistiko? Loĝistiko mem ne estas batala agado, sed en "batalaj areoj" tio kaŭzus atakojn de kontraŭuloj, kaj tio kaŭzus niajn atakojn de reago, nian uzadon de armiloj, kiun la naŭa artikolo de la konstitucio malpermesas. Tiel pensis antaŭa registaro. Ĉu vi intencas daŭre malpermesi iradon al "batalaj areoj"?

- Nia lando faris, por ke loĝistiko ne unuiĝu en alialanda uzado de armiloj. Estos unu el la temoj de diskuto, kio estas unuiĝo en uzado de armiloj. Necesas plua diskuto inklusive pri kio estas "batalaj areoj", mi pensas.

- Vi ne diris, ke vi daŭre malpermesi. Do eblus, ke la Japana Memdefenda Korpuso iras al "batalaj areoj". Se irado al "batalaj areoj" estus permesiĝus, ni eksimilus membrojn de NATO, kiuj partoprenis en la afgana milito, ĉu ne?

- En la afgana milito membroj de NATO celis uzi armilojn kaj partoprenis en bataloj. Ni ne povus fari tion. Tio estas malsimileco.

- Eĉ la membroj de NATO ne diris, ke ili decidis pri rekte batalajn agadojn, kiam ili uzis rajton de kolektiva memdefendo en la afgana milito, sed multe da membroj ekhavis viktimojn kiel rezuto.
Simple dire, uzado de rajto de kolektiva memdefendo estas tio, ke japanaj junuloj verŝas sangon por usonaj militoj, ĉu ne?

- Ne. Ni juĝus pri ebleco de uzado de rajto de kolektiva memdefendo kun limoj, kiam ni juĝus, ke sekureco de Japanio influiĝos. Neniel veras, ke ni uzus rajton de kolektiva memdefendo tuj laŭ postulo de Usono.

- Ni diris multe, sed ... Isiba en grava loko de via partio klare diris, ke eblus, ke La Japana Memdefenda Korpuso verŝus sangon por popoloj de aliaj landoj.

(Dialogo inter la ĉefo de la komunista partio kaj la ĉefministro en la landa asembleo. http://youtu.be/HPC3BC-PAZI)

Dialogoj, en kiuj demandato ne rekte respondas, estas tre ordinalaj en asembleoj en Japanio. Ĉu tio veras ankaŭ en aliaj landoj?

maratonisto (Ukázat profil) 29. června 2014 8:19:15

Al mi ŝajnas, ke post 70 jaroj post la dua mondmilito ĉiuj malpermesoj por Japanio estas sensencaj.

Junpe (Ukázat profil) 29. června 2014 23:27:41

maratonisto:Al mi ŝajnas, ke post 70 jaroj post la dua mondmilito ĉiuj malpermesoj por Japanio estas sensencaj.
Post la dua mondmilito Japanio ekhavis la nunan konstitucion, kiu havas la naŭan artikolon "Ni ne militos, ni ne minacos kun armiloj, kaj ni ne uzos armilojn". Sed kial sensencaj?

Altebrilas (Ukázat profil) 30. června 2014 12:57:45

maratonisto:Al mi ŝajnas, ke post 70 jaroj post la dua mondmilito ĉiuj malpermesoj por Japanio estas sensencaj.
Tio, kio ne estas sensenca, estas ke tiu malpermeso ne estas etendita al ĉiuj aliaj landoj...

kaptulo (Ukázat profil) 30. června 2014 16:57:32

Leginte opiniojn de kelkaj eŭropanoj pri lastatempa disputo kiu temas pri la malpermeso de la militistaro de Japanio (kompreneble el ĉi-fadeno), mi ek-iĝis scivola kion opinias eŭropanoj ĝenerale pri kelkaj aferoj kiuj okazis ankaŭ lastatempe.

Mi legis ke laŭdire unu 89-jaraĝa viro kiu loĝas en Usono (usona civitano devenanta de Germanio) estis retenita pro lia kunlaboro kun nazio, aŭ partopreno en naziismo. Kaj ankaŭ laŭdire, la germana regiona tribunalo (Weiden) postulas lin deporti al Germanio.

Kaj mi legis ankaŭ ke laŭdire germanaj subŝtataj ministroj pri justico konsentis ke la libro Mein Kampf de Hitler ne estu reeldonata eĉ post la fino de ĝia aŭtorajto (j. 2016). Ĝis nun, pli ĝuste, dum la aŭtorajto validas, tiu kiu posedas la aŭtorajton (Bayern-a subŝtato) malpermesis ĝian reeldonon.

Kion vi eŭropanoj pensas pri tioj?

Sunjo (Ukázat profil) 30. června 2014 18:07:49

kaptulo:Kion vi eŭropanoj pensas pri tioj?
Mi dubas ke Eŭropanoj jam havas similajn opiniojn pri ĉio.

kaptulo:
Mi legis ke laŭdire unu 89-jaraĝa viro kiu loĝas en Usono (usona civitano devenanta de Germanio) estis retenita pro lia kunlaboro kun nazio, aŭ partopreno en naziismo. Kaj ankaŭ laŭdire, la germana regiona tribunalo (Weiden) postulas lin deporti al Germanio.
Laŭ la akuzo li estas kunkulpa pri la murdo je 300 mil homoj.
Ĉu li estas kulpa aŭ ne, tion eltrovi estas la tasko de la tribunalo. Sen fortaj indicoj/pruvoj oni post tiom da jaroj ne insistus ke li revenu al Germanio. Kaj se li estus vere senkulpa li jam antaŭ jardekoj povus kontribui pri eltrovi la veron. Ĉar li tion klare rifuzis li nun ne rajtas plendi ke oni nun volas devigi lin malgraŭ la multaj jaroj kiujn li havas. Kvankam mi ne komprenas ke oni atendis tiom (multe tro) longe. Ŝajnas ke oni preskaŭ esperas ke la kulpuloj (kaj la atestintoj) mortas antaŭ ol oni povas puni ilin.

kaptulo:Kaj mi legis ankaŭ ke laŭdire germanaj ŝtataj ministroj pri justico konsentis ke la libro Mein Kampf de Hitler ne estu reeldonata eĉ post la fino de ĝia aŭtorajto (j. 2016). Ĝis nun, pli ĝuste, dum la aŭtorajto validas, tiu kiu havas la aŭtorajton (Bayern-a ŝtato) malpermesis ĝian reeldonon.
Per tio oni volas malhelpi ke iu gajnas monon per tiu malmorala (laŭdire aĉstila) libro. Tiuj kiuj volas aŭ devas legi la libron povas fari tion en bibliotekoj. Krom kelkajn novnaziulojn kiuj kolektas naziaĵojn tio verŝajne neniun ĝenas.

Junpe:Dialogoj, en kiuj demandato ne rekte respondas, estas tre ordinalaj en asembleoj en Japanio. Ĉu tio veras ankaŭ en aliaj landoj?
Diplomatoj per neklaraj respondoj provas eviti ke iu ĉagreniĝas. Tio estas pli-malpli ilia tasko, ĉu ne? Mi havas la impreson ke eĉ rektaj mensogoj estas permesataj tiucele. Bedaŭrinde.

kaptulo (Ukázat profil) 30. června 2014 19:54:49

DEFLANKIĜO FORIGITA

Sunjo (Ukázat profil) 30. června 2014 20:07:04

kaptulo:...
Ne, mi kredas ke estas mia eraro. Mi mislegis la eldiron de Altebrilas (ne vidis la la unuan "ne" ). Vi pravas laŭ tio kio estas skribita nun.

Zpět na začátek