לתוכן העניינים

Kial ni devas venki anstataŭ esti feliĉaj?

של baibaibibi, 29 ביוני 2014

הודעות: 7

שפה: Esperanto

baibaibibi (הצגת פרופיל) 29 ביוני 2014, 10:28:02

Kial ni devas venki anstataŭ simple esti feliĉaj?
Laŭ mi, la kapitalisma propagango pri senfina konkurado kaj individua venko atingis gradon de kolektiva stulteco.

leporinjo (הצגת פרופיל) 29 ביוני 2014, 17:55:56

Ĉar kontentuloj ne aĉetas ion ajn. Male personoj kiuj ĉiam sentas, ke ili baraktas kontraŭ aliaj, aĉetos ĉion ajn por venki. Aliflanke personoj kiuj kredas, ke iuj personoj batalas ilian dion, elspezos similan kvanton da mono al eklezioj. Resume, temas pri mono.

La ideo mem originale ne estis malbona... kiam naivaj "venkemuloj" aĉetas aĵojn, la mono venu el ties manoj kaj iru al la laboristoj, kiuj faras ilin, tiel distribuante rimedojn al ĉiuj anstataŭ lasante ilin en la manoj de kontentaj riĉuloj. En la okcidento la koncepto de gloro per servado estas malantikva, do se ĉiuj kontentiĝus ni verŝajne havus vastan malsategon ĉi tie. Sed foje la distribuo de rimedoj fariĝas nesufiĉe egala.

sergejm (הצגת פרופיל) 29 ביוני 2014, 18:23:21

latinaj vortoj felis (katino) kaj felix (feliĉa) estas samradikaj: katino estas feliĉa, ĉar havas katidojn.
Oni povas memori nuna proverbon, ke dum vivo oni devas konstrui domon, kreski arbon kaj naski infanon.

Antaŭ invento de mono ekzistis prestiĝa ekonomiko. Oni faris donacojn kaj responde ricevis prestiĝon kaj redonacojn. Sed nun oni povas aĉeti prestiĝon per mono, aperis prestiĝaj varoj ktp.

Notxor (הצגת פרופיל) 29 ביוני 2014, 20:06:45

Feliĉo ne ekzistas. Nur trompis nin per la ideo de la feliĉo kaj vi povas aŭdi homojn dirante: "Mi ne povas vivi, se mi ne estas feliĉa" ... Tio aldonis: "Mi ne povas esti feliĉa, se mi ne havas ... (hejmo, familio, mono, ktp) "tio estas mensogo. Ni estas trompitaj. Ni devas venki nenio por estas feliĉa, nur vivi kaj ĝuj kia la vivo alportas nin: tiel bonaj kaj malbonaj.

baibaibibi (הצגת פרופיל) 30 ביוני 2014, 08:11:45

Kiel ni vivus en la mondo se ne ekzistus olimpikaj ludoj, militoj, ŝportaj mondpokaloj aŭ nacipokaloj, riĉeguloj nek malriĉeguloj? Anstataŭ tio la mondo respektus kaj subtenus internaciajn projektoj pri kunlaborado kaj paco, pri solidareco, pri ekologio, ktp.
Eble mi estas tro fantaziema.

baibaibibi (הצגת פרופיל) 5 ביולי 2014, 12:53:00

Ĉu estas morala afero venki kaj festi tiun venkon je la vido de la venkito? Ĉu estas deca konduto riĉiĝi (ofte ŝtelante al malriĉuloj) kaj el tiu momento defendi nur la riĉegulojn kaj abomeni ne riĉajn ulojn?
Kaj eĉ pli marsa afero, kial plej multaj mizeruloj kaj malriĉuloj nur ŝatas kaj aplaŭdas venkintojn kaj malŝatas aliajn malbonŝanculojn?

baibaibibi (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2014, 07:55:56

----

לראש הדף