לתוכן העניינים

Supersignoj

של akueck, 30 ביוני 2014

הודעות: 109

שפה: Esperanto

Iippa (הצגת פרופיל) 2 ביולי 2014, 07:05:05

Mi preterlasa ciujn supersignojn car ne povas kaj volas uzi gin.
Cu estas plej simple nur premisi kiel eldiri ciujn ajn vortojn sen komikajn supersignojn (kiel en aliaj lingvoj?)

Urho (הצגת פרופיל) 2 ביולי 2014, 08:59:32

Iippa:Mi preterlasa ciujn supersignojn car ne povas kaj volas uzi gin.
Cu estas plej simple nur premisi kiel eldiri ciujn ajn vortojn sen komikajn supersignojn (kiel en aliaj lingvoj?)
Al mi kaj eble al aliaj ĉi tie, tio ne estas tre bona propono, ĉar la supersignoj ja estas la baza parto de la ortografio de Esperanto kiel ankaŭ de aliaj lingvoj, ekzemple de la finna, la pola, la ĉeĥa, la franca, la germana ktp. ktp.

Krome, bonvolu noti, ke mi kiel komencanto ne povas uzi la senkomparajn lernu!-vortarojn en via teksto, ĉar vi ne uzas la normalan ortografion de Esperanto! malgajo.gif

Iippa:ĉar mi ne povas uzi [supersignojn]
Ĉu vi jam legis la fadenon ”Esperanton hattukirjaimet” (La ĉapeligitaj literoj de Esperanto) ĉe la finnalingva forumo?

Estas utile legi ankaŭ la fadenon "Pri X-metodo en lernu!" ĉe la Esperantlingva forumo.

sergejm (הצגת פרופיל) 2 ביולי 2014, 11:24:14

Iippa:Mi preterlasa ciujn supersignojn car ne povas kaj volas uzi gin.
Cu estas plej simple nur premisi kiel eldiri ciujn ajn vortojn sen komikajn supersignojn (kiel en aliaj lingvoj?)
Tio estas tre malbona propono. Ĉar povas esti miskompreno: caro aŭ ĉaro, horo au ĥoro, stalo aŭ ŝtalo, aligi aŭ aliĝi ktp

akueck (הצגת פרופיל) 2 ביולי 2014, 13:40:50

Altebrilas:OI6 asertas, ke:
Ekzistas ankau aliaj cirkonstancoj, kiam nia lingvo estas prezentata alimaniere ol per la normala skribo, ekz. en stenografio, morse, brajle, per fonetika transskribo k.s., kaj kiam teksto Esperanta estas konservata au transsendata elektronike en cifereca formo lau diversaj kodsistemoj, kaj ankorau aliaj similaj okazoj. Ankau tiajn manierojn skribi, transskribi au prezenti nian lingvon oni ne rigardu kiel kontrau-Fundamentajn.
Kio estas "normala" skribo ?
Mia interpreto je la vortigo "alimaniere ol per la normala skribo" en OI6 estas: "per signoj draste diferencaj disde la literoj de la latina alfabeto, ekzemple per signoj apartenantaj al morso, brajlo au stenografio". Lau tia interpreto interalie skribo lau la ho-sistemo estas ankorau "normala skribo".

Altebrilas:En la fundamento ne temas ekzakte pri "skribo", sed pri presado, ĉar la formoj de la manskribitaj literoj ne aperas en ĝi. Ĉu manskribado estas unu el la "similaj okazoj"?
Mi havas du presitajn ekzemplerojn de la verketo "Fundamento de Esperanto" de malsamaj eldonejoj. En tiuj chi ekzempleroj estas redonitaj ankau la formoj de la evidente manskribitaj literoj, nome en la "Fundamenta Ekzercaro" § 1.

Altebrilas:Plie, mi konstatas, ke la formo de la litero "g" en tiu paĝaro ne estas tia, kia ĝi aperas en la originala eldono de la Fundamento. Aŭ tio estas kontraŭfundamenta, aŭ tio ne gravas. Mi emas kredi, ke la dua ebleco estas la taŭga. De tio mi konkludas, ke la ekzakta formo de la literoj ne estas parto de la fundamento.

Oni do rajtus uzi "ĉ", "ch" (konsiderata kiel unu litero), "cx", "q", "_._..", ktp, kaj same por la aliaj literoj, kondiĉe ke oni uzu 28 malsimilajn formojn (aŭ 56 enkalkulante majusklojn). Estas nur problemo de legebleco de la rezulto, ne de miskonformo al fundamento.
Tio, kion mi supre skribas pri evidenta manskribo, subtenas vian konkludon. Al ghi estas aldonenda jeno: Okaze de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch k. c.) la aspekto de la 26a litero egalas al la aspekto de la 25a litero; tio chi fontas en la Fundamenta difino de la dirita skribsistemo kaj sekve estas akceptenda.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

akueck (הצגת פרופיל) 2 ביולי 2014, 13:54:23

sergejm:Kaj denove, vi donas ligilon kun h-stilo,
Neniu kaj nenio malpermesas tion.

sergejm:anstataŭ tiu kun normalaj literoj.
Estas nenia pravigo de tio, ke ch estu malpli "normala", ol c kun cirkumflekso.

sergejm:PS: klaku sur h-stilaj vortoj en via mesaĝo. Vi recevas "neniuj trafoj".
Vortaroj estu fasonitaj por homoj kaj ne inverse.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Clarence666 (הצגת פרופיל) 2 ביולי 2014, 17:26:33

Iippa:Mi preterlasa ciujn supersignojn car ne povas kaj volas uzi gin.
Cu estas plej simple nur premisi kiel eldiri ciujn ajn vortojn sen komikajn supersignojn (kiel en aliaj lingvoj?)
Havi lingvon sen cxapeloj: bonega ideo ridulo.gif

Simple forigi la cxapelojn: ne eblas (-igx = -ig ??? ago = agxo ??? stato = sxtato ??? ico = icxo ??? ... ktp ...)

Oni ja jam multegfoje diskutis reformproponojn ridulo.gif

vicentesales (הצגת פרופיל) 2 ביולי 2014, 17:28:48

Redaktita...

Zamehof kreis Esperanton por esti universala, konsenta kaj facile lernebla. Tio ja estas fakto. Sed, la ĉapelitaj literoj estas la sola afero kiu ne havas konsenton inter esperantistoj kaj forigas novajn esperantistojn.
La Akademio de Esperanto devus kunigi lingvistojn el la tuta mondo por fari la definitivan ŝanĝon kiu faros Esperanton vere universalan lingvon.
La plej malmultekosta ŝanĝo estas forĵeti la ĉapelitajn literojn kaj uzi la ordinaran usonan klavaron de 26 literoj.

Legu sugeston ĉe suba ligilo, la parolata lingvo ne ŝanĝiĝas:
https://docs.google.com/document/d/1p-xWKMTmCNOVwV...

Clarence666 (הצגת פרופיל) 2 ביולי 2014, 18:25:12

vicentesales:La Akademio de Esperanto devus kunigi lingvistojn el la tuta mondo por fari la definitivan ŝanĝon kiu faros Esperanton vere internacia lingvo
Mi preferus universalan lingvon. Felicxe ne bezonas grandajn sxangxojn, la malmultajn fusxajn vortojn oni anstatauxigu prefere per vortoj de ekstereuxropa deveno.

> La plej malmultekosta ŝanĝo estas forĵeti la ĉapelitajn literojn
> kaj uzi la ordinaran anglan klavaron.

Mi dirus uzi 26 literojn sen dekorciajxoj. Kiel EN, ID kaj kelkaj aliaj lingvoj. Unu litero -> unu sono. Digrafo -> diftongo. Evitu koliziojn ( "chashundo" ).

> Legu sugeston ĉe suba ligilo, la parolata lingvo ne ŝanĝas

Ne funkcias. Bonvolu kopii la enhavon en la forumon.

sandreus (הצגת פרופיל) 2 ביולי 2014, 19:33:02

@vicentesales
Sed, la ĉapelitaj literoj estas la sola afero kiu ne havas konsenton inter esperantistoj kaj forigas novajn esperantistojn.
La Akademio de Esperanto devus kunigi lingvistojn el la tuta mondo por fari la definitivan ŝanĝon kiu faros Esperanton vere internacia lingvo.
Se la ĉapelitaj literoj al iu vere pikas la okulojn, do tio estas ilia propra problemo.
Rilate lingvistoj el la tuta mondo, do ili ne rajtas, ĉar mem Z ne stis lingvisto. Ĉiuokaze mi certas, ke la plimulto de esperantistoj por konservado de la ĉapelitaj literoj. Kaj ĉiu preferu uzi tiujn belegajn literojn! Ĝenerale ni ne faru el muŝo elefanton. ridulo.gif

Amike
Sandreus

horsto (הצגת פרופיל) 2 ביולי 2014, 20:07:00

akueck:
Mia interpreto je la vortigo "alimaniere ol per la normala skribo" en OI6 estas: "per signoj draste diferencaj disde la literoj de la latina alfabeto, ekzemple per signoj apartenantaj al morso, brajlo au stenografio". Lau tia interpreto interalie skribo lau la ho-sistemo estas ankorau "normala skribo".
Ankaŭ la germana lingvo havas supersignitajn literojn. Mi juŝ vizitis la germanan forumon kaj vere, vi ankaŭ en la germana ne uzas tiajn literojn.

Kion diri pri tia obstineco? Mi ne scias kion diri. Vi estas vera strangulo kaj tute ne havas sencon diskuti kun vi.

לראש הדף