Mesaĝoj: 109
Lingvo: Esperanto
edu500ac (Montri la profilon) 2014-julio-06 02:28:53
maldekstra mano | dekstra mano
['][,][.][p][y] |
[a][o][e] | [d][h][t][n][-] home row
[;][q][j][x] | [m][w][w][v][z] bottom row
Per la h-systemo, kun tia klava distribuo, preskau 70% de la tajpado okazas en la hejma vico. Oni povas facile tajpi 100 vortojn en minuto, tio estas, 500 literojn en minuto. Krome sur la supra vico (top row) estas tri literoj kiujn oni povas facile trafi: la G, la C, la P kaj la R. Char la ringfingro kaj la mezfingro estas pli longaj, ili povas facile trafi la C-klavon kaj la R-klavon. La montra fingro estas la plej lerta, kio faciligas trafi la R-klavon kaj la P-klavon. Do per la h-metodo 80% de la tajpado okazas en facile atingeblaj klavoj.
La problemo estas la J-klavo, kiu estas en malfacile atingebla pozicio. La h-sistemo estus perfekta se oni uzus y anstatau j, char la y-klavo estas facile atingebla.
La x-sistemo estas tre malbona. Mia rapideco falas de 100 vortoj en minuto al 45 vortoj en minuto, kiam mi uzas la x sistemon au supersignojn. Krome mia shultro tuj doloras pro trouza malsano (RSI).
Parenteze mia klavaro estas la kinesis advantage/QD. Kiam mi shaltas la D modon, la ^ iras al la Shift-[6] klavo, kio malfaciligas tajpi la supersignojn.
Barbara Blackburn, la plej rapida tajpist(in)o lau la Guiness Book of Records, povis tajpi 150 vortojn en minuto dum 50 minutoj. Dum mallonga tempo shi tajpis 212 vortojn en minuto. Sed tia rapideco estus neebla se oni devus tajpi supersignojn. Ech mia modesta rapideco de 100 vortoj en minuto estas malfacila kaj tre ghena sen h-sistemo.
Mi scias ke oni proponis Esperantan klavaron kreita baze sur la angla versio. La distribuo de klavoj estus tia:
['][,][.][p][ĝ] |
[a][o][e] | [d][h][t][n]
[ĥ][ĉ][j][ŝ] | [m][ŭ][v][z]
Mi vidas du problemoj en tiu klavaro: (1) Kiu fabrikos ghin? (2) Kio okazos so mi necesas tajpi Angle kaj Esperanton?
Resume por eviti trouzan blakan malsanon kaj rapidecon, oni devas tajpi per h-sistemo.
Urho (Montri la profilon) 2014-julio-06 07:56:59
marcuscf:Ĉu grandega ortografia reformo kaŭzus konfuzon? – Jes.
akueck (Montri la profilon) 2014-julio-06 09:04:33
edu500ac:Estas alia kialo por uzi la h-sistemonEstas do ankau pro medicinaj kialoj saghe ne sekvi tiun rekomendon de lernu!.
[...]
Do per la h-metodo 80% de la tajpado okazas en facile atingeblaj klavoj.
[...]
La x-sistemo estas tre malbona. Mia rapideco falas de 100 vortoj en minuto al 45 vortoj en minuto, kiam mi uzas la x sistemon au supersignojn. Krome mia shultro tuj doloras pro trouza malsano (RSI).
[...]
Resume por eviti trouzan blakan malsanon kaj rapidecon, oni devas tajpi per h-sistemo.
Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-julio-06 09:28:51
novatago (Montri la profilon) 2014-julio-06 10:06:50
edu500ac:Mi ne scias ĉu vi scias ion pri komputiloj sed laŭ viaj vortoj, oni dirus ke vi nenion scias. Unu afero estas la fizika klavaro kaj alia la operaciuma klavaroaranĝo. Kiam oni proponas Esperantan klavaroaranĝon por uzi per fizika aŭ ekrana klavaro, oni parolas pri la interpretado de la operaciumo je klavopremo. Do, oni povas havi klavaroaranĝojn por preskaŭ ĉiu lingvo de la mondo kaj rapide ŝanĝi inter ili per klavokombinado. Do via argumento estas simple ne atentinda. Ĉu vi volas vindozan brazilan klavaroaranĝo por vindozo? Jen ĝi: http://ttt.jubilo.ca/ttt/tajpi/brpteo.asp kaj jen por aliaj lingvoj: http://ttt.jubilo.ca/ttt/tajpi/ (mi pensas ke tiuj ne funkcias por Vindozo 8). Linukso havas propran solvon, kaj sendube Makintoŝo ankaŭ.
Mi scias ke oni proponis Esperantan klavaron kreita baze sur la angla versio. La distribuo de klavoj estus tia:
['][,][.][p][ĝ] |[c][r][l][ĵ][!]
[a][o][e] | [d][h][t][n]
[ĥ][ĉ][j][ŝ] | b [m][ŭ][v][z]
Mi vidas du problemoj en tiu klavaro: (1) Kiu fabrikos ghin? (2) Kio okazos so mi necesas tajpi Angle kaj Esperanton?
Resume por eviti trouzan blakan malsanon kaj rapidecon, oni devas tajpi per h-sistemo.
Cetere la h-sistemo estas NUR por kiam ne ekzistas alia eblo kaj ĝi celas skribadon kaj legadon. En porhejmaj komputiloj de la 21-a jarcento ekzistas eblon ĉiam, ĉar se ne estas klavaroaranĝo, estas konvertiloj. La x-sistemo estas NUR por skribi cele al konverti tion skribitan, ĝi ne estas kaj neniam estis por legado. Do, la x-sistemo ne estas vere io de la lingvo, nur rimedo por skribi “pli facile” la ĉapelitajn literojn.
Estas nenio pli diskutinda pri la afero.
Ĝis, Novatago.
Urho (Montri la profilon) 2014-julio-06 10:10:15
edu500ac:Mi scias ke oni proponis Esperantan klavaron kreita baze sur la angla versio. La distribuo de klavoj estus tia:Nu, en la mondo ja ekzistas multe da alternativaj klavaroj (= klavarfasonoj, klavararanĝoj), bv. legi la fadenon "Kiel estas via klavaro?". – Ekzemple, mi uzas jenan propran Esperanto-klavarfasonon en Makintoŝo:
['][,][.][p][ĝ] |[c][r][l][ĵ][!]
[a][o][e] | [d][h][t][n]
[ĥ][ĉ][j][ŝ] | [m][ŭ][v][z]
Urho:Esperanto-klavaro (en oktobro 2009):Ĝi estas la variaĵo (aŭ ido) de ÅUIOGX-klavaro (finne: ÅUIOGX-näppäimistö), kiu estas optimizita por la finna kaj Esperanto.
-- ˇ u i o g ĵ p k r ŝ f ¨
--- ŭ e ĝ a d h t l s c j '
-- < z ĥ ĉ v b n m , . -
Pliajn literojn mi tajpas en ĉi tiu klavaro per la komo (,) kaj per aliaj senpaŝaj klavoj.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Urho (Montri la profilon) 2014-julio-06 10:52:10
novatago: Linukso havas propran solvon, kaj sendube Makintoŝo ankaŭ.Jes, en Makintoŝo povas skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto ekz-e per jenaj (etenditaj) klavarfasonoj:
Urho:Nu, vi nature povas tajpi Esperantajn literojn ankaŭ per la etendita klavaro (usona, finna, norvega, …) en via Makintoŝo.Cetere, se vi havas la eksteran klavaron kun via tabulkomputilo iPad (aŭ poŝtelefono iPhone) de la firmao Apple, vi povas uzi la etenditan klavarfasonon (usona, finna, norvega, …) en ĝi.
_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-07-01
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
akueck (Montri la profilon) 2014-julio-06 11:06:06
novatago:Ne. Vorto responda al "nur" ne aperas en la Fundamentaj specifoj pri la ho-sistemo. Tial lau Velger: "La uzado de la H-sistemo estas ghenerale kaj chiukaze permesata, ne nur - kiel iuj opinias - sub la kondicho, ke presejoj ne disponas pri supersignitaj literoj"
Cetere la h-sistemo estas NUR por kiam ne ekzistas alia eblo
(jen la kompleta mesagho de Velger).
m_v (Montri la profilon) 2014-julio-06 11:25:34
:c*?:cx::Problemo solvita. Mi uzas VX anstataŭ UX por Ŭ, por ke mi ne bezonu konstante ŝanĝi la klavaron (kun UX mi havus problemojn ĉe vortoj kiel “Linux”, “Luxemburg” aŭ “auxiliary”); la kombinaĵoj CX, GX, HX, JX, SX kaj VX tamen estas ja tre maloftaj.
Send {U+0109}
return
:c*?:gx::
Send {U+011D}
return
:c*?:hx::
Send {U+0125}
return
:c*?:jx::
Send {U+0135}
return
:c*?:sx::
Send {U+015D}
return
:c*?:vx::
Send {U+016D}
return
:c*?:Cx::
:c*?:CX::
Send {U+0108}
return
:c*?:Gx::
:c*?:GX::
Send {U+011C}
return
:c*?:Hx::
:c*?:HX::
Send {U+0124}
return
:c*?:Jx::
:c*?:JX::
Send {U+0134}
return
:c*?:Sx::
:c*?:SX::
Send {U+015C}
return
:c*?:Vx::
:c*?:VX::
Send {U+016C}
return
novatago (Montri la profilon) 2014-julio-06 11:31:55
akueck:La unua apero de la propono de Zamenhof pri la h-sistemo estis en la Aldono al la Dua Libro, kaj tiu propono poste iĝis fundamenta. Jen:novatago:Ne. Vorto responda al "nur" ne aperas en la Fundamentaj specifoj pri la ho-sistemo. Tial lau Velger: "La uzado de la H-sistemo estas ghenerale kaj chiukaze permesata, ne nur - kiel iuj opinias - sub la kondicho, ke presejoj ne disponas pri supersignitaj literoj"
Cetere la h-sistemo estas NUR por kiam ne ekzistas alia eblo
(jen la kompleta mesagho de Velger).
Zamenhof:Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (^) kaj (˘), ĝi povas anstataŭigi la signeton (^) per la litero "h" kaj la signeton (˘) tute ne uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas esti presita: "ch=ĉ; gh=ĝ; hh=ĥ; jh=ĵ; sh=ŝ".Kaj jen represo de la Unua Libro de 1905, kiu nur parolas pri anstataŭigi se tipografio ne havas ĉapelitajn literojn. Kaj same parolas Akademio eĉ se vi ne volas konsenti: http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informo...
Do, se oni ne povas presi = se oni ne povas skribi. Nuntemepe, oni ja ĉiam povas skribi ilin per nuntempaj hejmaj komputiloj. Fino de la diskuto. Mi ne diras al vi “ne uzu la h-sistemon”, tamen vi ja povas kaj tial devus skribi ĉapelite ĉar h-sistemo ne anstataŭigas la ĉapelitajn literojn ĉiu-kaze kaj vi trovos nenion en la fundamento pri anstataŭigi la ĉapelitajn literojn laŭ propra plaĉo. Do, eble la vorto “nur” ne aperas, sed tion oni komprenas kaj endas kompreni.
Ĝis, Novatago.