去目錄頁

Lernado de Esperanto

Grego, 2005年1月11日

讯息: 14

语言: Esperanto

Simon_Gauvain (显示个人资料) 2015年5月2日下午9:49:23

Vinisus:Neniu scias la tutan Esperanton, ĉar ekzistas multaj nuancoj, kiuj postulas de la lernanto atenton. Eĉ Henrik Seppik la kreinto de la lernolibro "La Tuta Esperanto", ne sukcesis klarigi ĉion.
Tiu libro estas tre malnova... ĝi datas de 1937 kaj entenas nur 114 paĝojn. Pli freŝe aperis en 2005 Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko kun siaj 696 paĝoj. Mi sugestas al vi tralegi la retan version, kiun mi trovas tre bele farita. Espereble vi trovos en ĝi la nuancojn kiuj ĝis nun mankis al vi. Mi pensas ke ties verkinto, Bertilo Wennergren, scias ĉion sciindan pri la efektive parolata Esperanto.

Vinisus (显示个人资料) 2015年5月2日下午10:58:55

Simon_Gauvain, koran dankon! Mi havas "PMEG" de Bertilo kaj "PAG" de K. Kalocsay kaj G. Waringhien. malgraŭ ke mi ne sukcesas parkerigi tiom da nuancoj. "Konciza Gramatiko" de Bertilo estas malpli teda. Fremda lingvo similas grandegan konstruaĵon t.e. al ĝi nepre necesas multe da brikoj. En la libro "Historio de la Lingvo Esperanto" de Edmond Privat, li rakontas: "En la jaro 1900 Ruslando enmanigis la torĉon de la esperanta lumo al la Francoj". Vidu kiom da respondeco vi havas, ridulo.gif

Rujo (显示个人资料) 2015年5月2日下午11:18:22

Simon_Gauvain:
Vinisus:Neniu scias la tutan Esperanton, ĉar ekzistas multaj nuancoj, kiuj postulas de la lernanto atenton. Eĉ Henrik Seppik la kreinto de la lernolibro "La Tuta Esperanto", ne sukcesis klarigi ĉion.
Tiu libro estas tre malnova... ĝi datas de 1937 kaj entenas nur 114 paĝojn. Pli freŝe aperis en 2005 Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko kun siaj 696 paĝoj. Mi sugestas al vi tralegi la retan version, kiun mi trovas tre bele farita. Espereble vi trovos en ĝi la nuancojn kiuj ĝis nun mankis al vi. Mi pensas ke ties verkinto, Bertilo Wennergren, scias ĉion sciindan pri la efektive parolata Esperanto.
Mi havas ekzempleron de "La Tuta Esperanto", eldonita de Bulgara Esperantista Asocio (eldono de 1971, 180 paĝa) kaj de "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto" (4-a eldono, 1980, 599 paĝa). Miaopinie, PMEG estas pli alloga kaj taŭga ol la aliaj menciitaj gramatikaj verkoj.

Urho (显示个人资料) 2015年5月3日上午8:19:56

Al mi La Tuta Esperanto de Henrik Seppik estas tre utila. Mi uzas ĝin ofte. ridulo.gif

回到上端