ورود به محتوا

Kion vi pensas pri la vortoj "liva" kaj "maldekstra"?

از Christa627, 10 ژوئیهٔ 2014

پست‌ها: 65

زبان: Esperanto

Lakiro (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2014،‏ 9:09:06

Al mi plaĉas uzi sendependajn radikojn sen prefikso mal. Historie plimulto da homoj elektas la vortojn kun prefikso mal, ĉar tiel ili solvas problemon de la vortoprovizo. Tamen en naciaj lingvoj ni sukcese uzas sendependajn vortojn. Jes, ni simple alkutimiĝis skribi zamenhofajn variantojn, sed la lingvo ekzistas pli ol cent jaroj kaj ni povas ĝin disvolvi kaj plibonigi per tiaj vortoj kiel "liva".

Urho (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2014،‏ 9:14:09

Pedagoge kaj pro la facileco de la lingvo mi ne uzus tiajn vortojn (liva, …). Estas pli facile memori vortojn Z kaj mal+Z anstataŭ du vortoj Z kaj X.

La prefikso ”mal” estas nemalhavebla. ridulo.gif

Lakiro (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2014،‏ 10:32:22

Neniu abolas la anstataŭigon de "liva" sed neniu prohibas (MALpermesas) ĝin. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif
La rusoj povas facile diri tiun ĉi vorton, ĉar ruse ni diras "levij". La anglolinvuloj kaj la germanoj ankaŭ povas facile ĝin uzi. ridulo.gif

novatago (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2014،‏ 10:56:47

Lakiro:Al mi plaĉas uzi sendependajn radikojn sen prefikso mal. Historie plimulto da homoj elektas la vortojn kun prefikso mal, ĉar tiel ili solvas problemon de la vortoprovizo. Tamen en naciaj lingvoj ni sukcese uzas sendependajn vortojn. Jes, ni simple alkutimiĝis skribi zamenhofajn variantojn, sed la lingvo ekzistas pli ol cent jaroj kaj ni povas ĝin disvolvi kaj plibonigi per tiaj vortoj kiel "liva".
Esperanto celas funkcii malsame al neplanitaj lingvoj en tiaj aferoj. Male, Esperanto ne havus sencon por ekzisti.

Do, ne temas pri alkutimiĝo, sed pri havi lingvon pli facile lernebla kaj uzebla por ĉiu. Se vi uzas tiajn aĉaĵojn, vi malutiligas Esperanton.

Ĝis, Novatago.

Clarence666 (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2014،‏ 14:58:09

maratonisto:mi vidas perspetivon por "liva" ("kurta", "turpa" k.s.) por estonto, kiam Esperanto estos sufiĉe disvastigita, do ne estos plu lingvo por lerni, sed lingvo por uzi.
Interesega opinio ridulo.gif

MALANTAUXEN -> POSTEN
MALBELA -> TURPA
MALBONA -> ACXA (oficialigita)
MALDEKSTRA -> LIVA
MALFEKA -> MOJOSA (ne en PIV)
MALFERMI -> OVRI
MALFORTA -> FEBLA
MALGRAUX -> ???
MALICA -> TRANSISTORA (fusxo ???)
MALJUNA -> OLDA
MALKACO -> VAGINO (oficialigita)
MALKROKODILI -> ESPERANTUMI ("Esperanto" estas fundamentista)
MALKURAGXA -> POLTRONA (PIV havas vorton "poltrono" sed ne vorton "poltrona" !!!)
MALLONGA -> KURTA
MALMORTIGXI -> NASKIGXI (fundamentista)
MALMULTEKOSTA -> CXIPA ( fusxo / problemo: nerilata vorto "CXIPO" )
MALOFTA -> RARA
MALPLEJ -> ???
MALPLI -> ???
MALRICXA -> POVRA
MALSATA -> HUNGRA (ne en PIV)
MALSTULTA -> GENIA (oficialigita)
MALSUDO -> NORDO (fundamentista)
MALSUPREN -> SOBEN
MALTRANS -> CIS
MALVENI -> FORIRI

> La prefikso "mal" estas nemalhavebla

La prefikso "mal" estas sendube utila (kaj pli bona ol superabundo de "un" "in" "non" "im" "ir" "a" "an" "de" "dis" ... en krokodilaj lingvoj) ... sed oni trouzas gxin.

Kion diri anstataux "malpli" kaj "malplej" kaj "malsupra" ? "malpli malbela" "nemalhavebla" "senmalhelpa" ... estas acxajxoj AKK malbonajxoj malgajo.gif

Christa627 (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2014،‏ 18:46:56

Fenris_kcf:
pace:Mi neniam aŭdis aŭ legis tiun MALBELAN vorton kiun vi proponas.
Christa ne estas la proponinto de tiu vorto.
Prave. La vorto "liva" ne estis proponita de mi, ĝi jam ekzistas kaj mi ofte vidas ĝin (tamen ĉefe ĉe Vikipedio, blogoj, kaj similaj, kiuj certe ne estas aŭtoritatoj pri la afero). La literum-kontrolilo de FajroVulpo akceptas ĝin. Ĝi ankaŭ troviĝas en la vortaro mallive -->>

Mi plej ofte vidas ĝin en la kunmetaĵoj "livmana" kaj "livmanulo."

(Nu, mi efektive ne uzas la vorton "malliva" en normala parolado, sed hodiaŭ mi sentas min... nu... Ho, ve, mankas al mi vorto. Kiel diri "ornery" en Esperanto?!?)

Lakiro (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2014،‏ 19:24:23

novatago: Se vi uzas tiajn aĉaĵojn, vi malutiligas Esperanton.
Via vidpunkto estas komprenebla, sed MALutila. E-vortoj ne povas esti Aĉaĵoj.
Estas homoj, kiuj posedas kuirejan lingvon kaj estas homoj, kiuj posedas literaturan lingvon. Kie vi ekvidis mavajn vortojn?

Dume live estas MAL,
Sur la lango kreskas kal'

Christa627 (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2014،‏ 20:04:03

Por la registro, mi ne estas reformemulo, kaj mi tute ne deziras forigi la afikson "mal-" de la lingvo. Tio certe estus MALplibonigo.

novatago (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2014،‏ 20:23:43

Lakiro:
novatago: Se vi uzas tiajn aĉaĵojn, vi malutiligas Esperanton.
Via vidpunkto estas komprenebla, sed MALutila. E-vortoj ne povas esti Aĉaĵoj.
Prave. E-vortoj ne povas esti aĉaĵoj, neesperantaj vortoj ja povas kaj vi ne parolas Esperanton sed ian idaĉon. ridulo.gif

Vi simple montras ke vi ne komprenas kial ekzistas Esperanto. Afero estas akiri novajn radikojn se ili vere estas bezonataj sed alia tre malsama afero estas rompi la lingvon ĉar oni ne ŝatas ĝin, aŭ iliajn vortojn, aŭ iliajn erojn. Via vidpunkto ne nur estas senutila, ankaŭ estas damaĝiga.

Aldone ne estas kialo, por pensi ke arto en Esperanto devas esti spegulo de arto en aliaj lingvoj. Se oni estas verkisto en iu lingvo, oni estas verkisto en tiu lingvo, ne DE tiu lingvo. Agi alie estas trompi legantojn, trompi sin mem, kaj manĝigi verkistan miocentrismon per trompo.

Ĝis, Novatago.

novatago (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2014،‏ 20:31:23

Clarence666:blao blao blao…

*(tio estas mallongigo de tio, kion li diris. Ne komprenu tion laŭvorte.)
Jen alia malŝatanto de Esperanto. Kial li estas ĉi tie? Por ĝeni ŝatantojn.

Ĝis, Novatago.

بازگشت به بالا