Ir ao conteúdo

Kion vi pensas pri la vortoj "liva" kaj "maldekstra"?

de Christa627, 10 de julho de 2014

Mensagens: 65

Idioma: Esperanto

Dakila_Sidhi (Mostrar o perfil) 11 de julho de 2014 22:47:10

Mi preferas "liva". Mi preferas havi malsamajn vortojn por pli da klareco.

novatago (Mostrar o perfil) 11 de julho de 2014 23:39:26

NJ Esperantist:Mi opinias ke 'liva' havas lokon en Esperanto, sed ne en la ĉiutaga vivo. Ĝi estas specialista vorto por la militistaro aŭ la aeronaŭtiko en okazoj kiam rapida klara komunikado gravas. Tamen, en la ĉiutagaj aferoj 'dekstra' kaj 'maldekstra' bone sufiĉas.
Rilate al tio, Esperanto jam havas “babordon”, “tribordon”, “pruon” kaj “pobon” en PIV. Tamen, se tiuj ne utilus en iu fako (ekz. surteraj militistoj) kaj estus vera bezono ĉar miskomprenoj povas okazi eĉ per tre malsamaj vortoj, fakuloj de tiu fako elektu taŭgan vorton laŭ la faka vortaro por malhelpi miskomprenojn pro jam ekzitantaj fakaj vortoj kaj restu tiu vorto en tiu fako.

Ĉi tie multaj uloj forgesas ke tiu vortaĉo povus esti miskomprenita de multaj komencantoj anglalingvanoj (sed ne nur de ili) kiel viva kiel la angla vorto live. Do, ankoraŭ venkas, laŭ klareco kaj facileco, maldekstre. Genia elekto. ¬¬

Ĝis, Novatago.

nornen (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2014 05:32:47

NJ Esperantist:Ĝi estas specialista vorto por la militistaro aŭ la aeronaŭtiko en okazoj kiam rapida klara komunikado gravas.
Ĉu por la militistaro aŭ aeronaŭtiko de Esperantujo kaj Fantaziujo? Serioze, ekde kiam parolas ATC Esperante?

Lakiro (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2014 08:02:05

Novatago, ne estu tiom agresema. Parolu kiel vi volas kaj ne taksu Esperanton kaj esperantistojn.

Mustelvulpo (Mostrar o perfil) 25 de julho de 2014 13:54:09

NJ Esperantist:Mi opinias ke 'liva' havas lokon en Esperanto, sed ne en la ĉiutaga vivo. Ĝi estas specialista vorto por la militistaro aŭ la aeronaŭtiko en okazoj kiam rapida klara komunikado gravas. Tamen, en la ĉiutagaj aferoj 'dekstra' kaj 'maldekstra' bone sufiĉas.
Mi samopinias. En lauta ĉirkaŭaĵo, oni povus miskompreni “dekstra“ kaj “maldekstra." Por ĉiutaga komunikado, “maldekstra" sufiĉas.

Christa627 (Mostrar o perfil) 25 de julho de 2014 20:39:46

novatago:
Clarence666:blao blao blao…

*(tio estas mallongigo de tio, kion li diris. Ne komprenu tion laŭvorte.)
Jen alia malŝatanto de Esperanto. Kial li estas ĉi tie? Por ĝeni ŝatantojn.

Ĝis, Novatago.
Hmmm... ŝajnas, ke mi vidas ion... ĉu povas esti... Ho ve! Jes, estas GLAVO SANGON SOIFANTA!!! Kie, kie estas la sankta harmonio???

Kial Clarence666 estas ĉi tie? Eble por respondi al la demandon. Mi demandis "Kion vi pensas?" kaj li diris tion, kion li pensas. Li tute rajtas fari tion, tio estas la temo de la fadeno, kaj ankaŭ vi rajtas diri tion, kion vi pensas. Ĉiu homo havas opiniojn, kaj ĉiu pensas siajn la ĝustaj. Sed ni ne ataku unu la alian!

Mi tre malĝojas, ke estis malpaco ĉi tie. Mi sentas min iel kulpa, ĉar mi kreis la fadenon, sed, mi tute ne intencis tiel, mi nur volis vidi la opiniojn de aliaj pri la temo. Prezenti kaj eĉ diskuti vidpunktojn bonas, sed militi ne. Ni ĉiuj estas samideanoj ĉi tie, eĉ se ni havas malsimilajn opiniojn.

Zamenhof:Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj...
Ŝajnas, ke vi prenis la "batalantoj" parton, sed forgesis la "pacaj" parton!

Christa627 (Mostrar o perfil) 25 de julho de 2014 21:03:14

Dum mi estas ĉi tie, mi supozas, ke mi plu klarigos mian vidpunkton...

Mi ne malŝatas la prefikson "mal." Sed ĝenerale, radiko kaj "mal-" vorto havas tute malsamajn signifojn. Estas tiel granda diferenco, ke oni ne konfuzus unu kun la alia. "Malsama" tute malsamas al "sama," "mallumo" estas klare distingebla de "lumo" (supozante, ke oni ne estas blinda), "alta" tute malsamas al "malalta."

Por mi, "Supre" estas tute malsimila al "malsupre," ĉar ni havas la kapon supre kaj la piedojn malsupre. "Antaŭe" tute malsimilas al "malantaŭe," ĉar ni havas la vizaĝon antaŭe kaj la dorson malantaŭe. Ĉiuj direktoj difiniĝis laŭ la homa korpo. Kaj kiu vorto estu sendependa radiko, estas facile vidi; kapo pli gravas ol piedoj, vizaĝo pli gravas ol dorso. Sed kiam temas pri la du flankaj direktoj, mi rigardas dekstren, kaj jen mano, piedo, orelo, ktp, samkiel en la alia direkto. Jes, por la plejmulto da homoj, unu mano estas pli forta ol la alia. Sed tio ne gravas al la bazaj direktoj. Kaj nun mi demandas, kial estas "dekstra" kaj "maldekstra" anstataŭ "liva" kaj "malliva" aŭ io simila? Evidente ĉar Zamenhof kaj la plejmulto de homoj estas dekstramanaj. Ĉiuj lingvoj havas dekstramanan biason. Sed en tiu kazo estas eĉ pli evidente. Se ni ĉiuj estus ambaŭmanaj, niaj lingvoj estus pli neŭtralaj...

Nu, certe eblas, ke mi eraras en miaj pensoj. Mi estas nur homo, kaj ofte eraras. Sed tio ne estas kaŭzo por milito!

novatago (Mostrar o perfil) 25 de julho de 2014 21:05:05

Christa627:
Kial Clarence666 estas ĉi tie? Eble por respondi al la demandon. Mi demandis "Kion vi pensas?" kaj li diris tion, kion li pensas.
Jes, de tiam, kiam li alvenis, li nur ĝenas per siaj “pensoj”. Li ne ŝatas Esperanton, kaj li parolaĉas pri ĝi senĉese. Kaj jes mi diras tion, kion mi pensas pri li. Vi pensas ke mi parolis pri ĉi tiu fadeno, sed mi parolas pri lia ĝenerala sinteno. Li venas nur por ĝeni, mensogi kaj krei konfuzon pri Esperanto. Ĉu mi devas silenti pri tio? Ne.

Malŝatanto kiu ne volas ĝeni, aŭ ne estas ĉi tie, aŭ simple akceptas la lingvon tiel, kiel ĝi estas planita kaj parolata. Tiu ne insistas senĉese pri kiom li malŝatas la lingvon, kaj pri tio ke lia malŝato estas sufiĉa kialo por ŝanĝi ĝin.

Jes, ĉi tie ŝajnas ke li nur respondas simplan demandon, tamen la afero estas ke oni devas kompreni respondojn laŭ ĝusta kunteksto. Se oni ne scias ke li estas malŝatanto de Esperanto, oni miskomprenas lian opinion.

Nun, vi ja povas akuzi min pri “soifi sangon” (tio simple estos senbaza akuzo) aŭ pri io alia. Antaŭe, vi nur antaŭĝujis min.

Ĝis, Novatago.

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 25 de julho de 2014 22:21:38

Se mia vivo dependus de la kompreno inter la du ideoj dekstra kaj maldekstra/liva, mi preferus ke oni uzu "dekstra" kaj "liva".
Interesas ke en iu diskutogrupo ĉi-urba ni nun pridiskutas la malsamon inter "feliĉo" kaj "malfeliĉo". (Nia grupo parolas kaj la anglan kaj la hispanan, do ni babilas pri "happy" kaj "unhappy" / "feliz" kaj "infeliz". Multaj inter ni kredas ke ne esti feliĉa ne antaŭmetas esti malfeliĉa kaj ke la du ne estas tute malaj unu al la alia. Oni diris en la grupo ke ne temas pri matematika formulo kiel ekz.: X(feliĉo) + Y(malfeliĉo) = ______ . Oni rekonas ke ekzistas tute malaj ideoj kiel "morta" kaj "viva" sed ke en aliaj kazoj ne ekzistas unu mommenton en kiu oni estas _____a kaj subite alia kiam oni estas mal______a.

sergejm (Mostrar o perfil) 26 de julho de 2014 07:36:02

robbkvasnak:Oni diris en la grupo ke ne temas pri matematika formulo kiel ekz.: X(feliĉo) + Y(malfeliĉo) = ______ . Oni rekonas ke ekzistas tute malaj ideoj kiel "morta" kaj "viva" sed ke en aliaj kazoj ne ekzistas unu mommenton en kiu oni estas _____a kaj subite alia kiam oni estas mal______a.
Imagu ke antaŭ vi staras tri tasojn. Vi povas preni la dekstran, la mezan aŭ la maldeksran.
nedekstra signifas meza aŭ maldesktra, nemaldekstra = dekstra aŭ meza.
Kiel vi vidas mal- != ne-, kaj nemal- utilas.

De volta à parte superior