目次へ

Plej simpla supersignoprogramo

haydn,2014年7月11日の

メッセージ: 40

言語: Esperanto

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2014年8月7日 18:34:05

Bodler:La problemo ne estas nur esperanta problemo, estas problemo por ĉiuj aliaj lingvoj. Kaj tiu problemo povas estis facile solvi per :
— ' + e = é
— ` + e = è
— ^ + e = ê
— , + c = ç
Tio estas la principo de la kunig-klavo

Apenaŭ iu diras, ke ne eblas skribi la specialajn literojn, sed ofte estas pli malfacila.

Bodler (プロフィールを表示) 2014年8月7日 18:50:20

Fenris_kcf:Apenaŭ iu diras, ke ne eblas skribi la specialajn literojn, sed ofte estas pli malfacila.
Sincere ? ^+c = ĉ estas malfacila ?

Mi vidas multe francoj kiu malkorekte skribas la franca ĉar « estas pli malfacila ». La problemo estas la askio kiu longe malpermesis alia lingvo.
La uloj kiuj volas askiiĝi esperanton estas ofte uloj kiuj malrespektas siaj lingvoj (t.e. kiu ne uzas necesajn supersignojn).

Uzi supersignojn estas respekto por lingvoj. La emo askiigi ĉion estas danĝera por ĉiuj lingvoj !

Bodler (プロフィールを表示) 2014年8月7日 22:55:23

ĉevino:
Bodler:
Via mesaĝo estas malbelege skribita !
Kiam vi skribas "malbelege", mi legas "malkutime"...
Vi legas malkutime, sed mi skribis malbelege. ridulo.gif Mi komprenas tion kion vi diris, sed, sincere mi ege malŝatas tiun skribmaniero… Ekzemple mi trovas « ŭ » pli bela ol w ekzemple « Eŭropo » kontraŭ « Ewropo ».

ĉevino:
Ido ne finvenkis pro ties propraj trajtoj, kaj ankaŭ esperanto...
Kikodo no spikol volapüki? Ĉu pro pigro ? Kaj kial tion da novbakitoj kabeas se esperanto tiel belegas (kaj simplegas)?...
Estas multe kialoj. La plej grava estas ke, por ĉiuj, angla estas la internacia lingvo kaj esperanto estas nur ridinda kaj pasinta utopio. Kiam ĉiuj diras ke vi malpravas, kiam neniu volas aŭskulti vin kaj ridas pri via ideoj, estas tre malfacile paroli pri esperanto.

La dua plej grava kialo estas ke hodiaŭ, esperanto ne estas vere utila. La utileco de esperanto vere ekaperos kun la finvenko.

Se la supersigno estus grava problemo, estus miliardoj da homoj kiu parolus esperante kun la h aŭ la x-systemo (aŭ eĉ via systemo kun w kaj y).

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2014年8月8日 0:26:26

Bodler:Sincere ? ^+c = ĉ estas malfacila ?
Pli malfacila ol tajpi nur unu klavon, ĉu ne? Mi ne volas ŝaltumi miajn klavar-aranĝojn nur por facile skribi je lingvo, kiu uzas principe la saman alfabeton kiel mia patra lingvo; do mi tre ofte uzas la x-sistemon.

Bodler:La uloj kiuj volas askiiĝi esperanton estas ofte uloj kiuj malrespektas siaj lingvoj (t.e. kiu ne uzas necesajn supersignojn).
Ne nur temas pri ASCII, sed pri la bazaj literoj de la alfabeto. Literoj kun diakritaj simboloj — negrave en kiuj lingvoj ĝi uzatas — estas aĉaĵoj. Esperanto estas tre bona ekzemplo: Anstataŭ uzi ĉiun bazan literon de la alfabeto, Zamenhof decidis uzi diakritajn simbolojn. Jes, li faris tion por ke la vortoj iĝas pli rekonebla al homoj, kiu havas similan vorton en siaj patraj lingvoj. Tiu ja estas atinginda celo, sed ĝi malpli gravas ol gramatika kaj ortografia simpleco — almenaŭ laŭ mi.

Bodler:Uzi supersignojn estas respekto por lingvoj. La emo askiigi ĉion estas danĝera por ĉiuj lingvoj !
Kia sensencaĵo …
Estas kontraŭa: Ĉar mi ŝatas Esperanton, mi penas igi ĝin pli atrakcia.

Bodler (プロフィールを表示) 2014年8月8日 0:55:07

Fenris_kcf:
bodler: Sincere ? ^+c = ĉ estas malfacila ?
Pli malfacila ol tajpi nur unu klavon, ĉu ne?
Sincere, ne ! Por tajpi majusklojn, vi bezonas du klavon, ĉu ne ? Ni foriĝu la majusklojn ! Uzi du klavon ne estas malfacila. Se tio estas la plej grava problemo kun esperanto, esperanto estas vere facilega ridulo.gif

Fenris_kcf:Literoj kun diakritaj simboloj — negrave en kiuj lingvoj ĝi uzatas — estas aĉaĵoj.
Multe lingvo havas pli ol 26 fonemoj ! En la franca é, è, kaj e estas tri malsamaj fonemoj. La angla skribo estas aĉaĵoj ĉar gi nur uzas la 26 simplaj leteroj kaj havas ege grandan nombron de fonemo (pli ol 40 mi pensas).
Bodler:Uzi supersignojn estas respekto por lingvoj. La emo askiigi ĉion estas danĝera por ĉiuj lingvoj !
Kia sensencaĵo …
Estas kontraŭa: Ĉar mi ŝatas Esperanton, mi penas igi ĝin pli atrakcia.
Mi neniam vidis kial supersigno estas problemo… Verdire, mi uzas linukso, kaj estas tre facile skribi esperante kun linukso. Sed se nia ilo ne taŭgas por nia lingvo, ni ŝanĝu la ilon (la klavaro) kaj ne la lingvon !

Bodler (プロフィールを表示) 2014年8月8日 1:10:57

ĉevino:Ewropo kaj awto aspektas al vi malbele sed la slavoj diras Evropa kaj avtomobil... Kaj en esperanto estas la vorto akvo, kaj ne akŭo, tio ne estas logike... (Eo estas ja balasta lingvo. Ĝi havas tro da fonemoj...)
v kaj u estis la sama letero, do kial ne ? w estas alia letero.

Vi pravas. La ŭ ne estas vere utila. Sed mi pensas ke tio malfacilaĵo beliĝas la lingvon.
Tamen se iu volus forigi tiun leteron mi komprenus. Sed la aliaj estas multe pli facila (^+ c).

ĉevino:La esperanta alfabeto estas bona kaj bela sed oni ne plu skribas per tajpiloj aŭ mane, kaj estas malfacile supersigni konsonantojn... Do vere estas problemo! Ĉiu ajn genta lingvo estus adaptiĝinta per iuj ajn ŝanĝoj kiel jam okazis multfoje, do kiel ne esperanto ? ĉu dogma lingvo ? (la portugala plurfoje ŝanĝis sian ortografion...)
Por skribi alian lingvon oni bezonas supersignon. Oni uzu klavaro kiu povas skribi ĉiujn latinajn alfabetojn kun supersigno anstataŭ uzi nur anglan klavaron ! Mi ne volas angliĝi la franco alfabeto por esti moderna !

ĉevino:Laŭ mi, nur tri planlingvoj plene disvolviĝis. La unua (en la tempo) estas Volapük, la dua, Esperanto kaj la lasta (1998) estas Elefen (lingua franca nova). Strange mia prefero estas laŭ sama ordo... (koincide, mi ne kredas je progreso...)
Mi rigardos la efelen !

Bodler (プロフィールを表示) 2014年8月8日 1:20:29

ĉevino:Ŝanĝi la skribmanieron ne signifas ŝanĝi la lingvon... La serbokroata havas du alfabetojn latinan kaj cirilikan... kaj multaj aliaj lingvoj kiaj la hindia/urdua...
Estas du francaj lingvoj. La parola kaj la skriba. Ŝanĝi la francan skribmanieron estas ŝanĝi la lingvon. (en francio, skriba lingvo estas pli grava ol religio ridulo.gif ! ).

Serioze, si oni volus simpligi la francan, oni povus, sed oni ankaŭ bezonu supersignojn kiel é, è aŭ ô.

Bodler (プロフィールを表示) 2014年8月8日 1:44:52

La supersigno estas efika metodo por skribi novan fonemon.
Tame, la problemo estas ke ekzistas tro multe da supersignoj en la eŭropaj lingvoj :

é è ê ë ñ č ç ŭ, ktp

oni devus skribi ĉiujn eŭropanjn lingvojn kun nur du supersignoj kiu ekzistas en ĉiuj klavaroj: ekz " ^ " kaj " ` " (êûâ… kaj èùà…).

Facila kaj universala !

Urho (プロフィールを表示) 2014年8月8日 6:41:34

Bodler:Sed se nia ilo ne taŭgas por nia lingvo, ni ŝanĝu la ilon (la klavaro) kaj ne la lingvon !
Bona rimarko! – Do, ni revenu al la temo de la fadeno: Plej simpla supersignoprogramo.

Miaj konsiletoj por skribi Esperante estas:
  • uzu Nexus-ilojn de Guglo (poŝtelefono kaj tabulkomputiloj)
  • uzu Makintoŝon (operaciumo: Mac OS X) kun la etenda klavarfasono (finna, norvega, angla, …)
  • uzu tabulkomputilojn (kaj poŝtelefonojn) de la firmao Apple kun la ekstera klavaro (kie elektu la etendan klavarfasonon [finnan, norvegan, anglan, …]). – Ŝajnas, ke en la venonta operaciumo "iOS 8" povas uzi klavarfasonojn de aliaj firmaoj. Do, eble ni povas skribi verajn ĉapelitajn literojn de Esperanto per la virtuala klavaro en ĉiuj programoj de ilo.

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2014年8月8日 7:18:37

Bodler:
Fenris_kcf:
bodler: Sincere ? ^+c = ĉ estas malfacila ?
Pli malfacila ol tajpi nur unu klavon, ĉu ne?
Sincere, ne ! Por tajpi majusklojn, vi bezonas du klavon, ĉu ne ? Ni foriĝu la majusklojn ! Uzi du klavon ne estas malfacila. Se tio estas la plej grava problemo kun esperanto, esperanto estas vere facilega ridulo.gif
Verdire multaj uloj skribas nurminuskle, sed tio estas alia temo.
Kompari majusklo-ŝaltadon al diakrit-ŝaltado ne tre sencas, ĉar preskaŭ ĉiu litero havas majusklan version, sed je unu lingvo nur kelkaj havas la saman diakritan simbolon. Alia problemo estas, ke majusklo-ŝaltado al diakrit-ŝaltado ne estas sendependa: Evidente ekzistas majusklajn literojn kun diakritaj simboloj; do por tajpi ekzemple "Ŝ" oni jam devas uzi du ŝaltadojn.

Bodler:
Fenris_kcf:Literoj kun diakritaj simboloj — negrave en kiuj lingvoj ĝi uzatas — estas aĉaĵoj.
Multe lingvo havas pli ol 26 fonemoj ! En la franca é, è, kaj e estas tri malsamaj fonemoj. La angla skribo estas aĉaĵoj ĉar gi nur uzas la 26 simplaj leteroj kaj havas ege grandan nombron de fonemo (pli ol 40 mi pensas).
1) Mi konsenstas, ke la Angla ortografio aĉas.
2) Ne konfuzu "sono" kaj "fonemo". Jes, kelkaj lingvoj ja havas tiel multe da fonemoj, sed tute ne en la kazo de Esperanto. Tial la diakritaj simboloj estas nebezonata.

Bodler:Mi neniam vidis kial supersigno estas problemo… Verdire, mi uzas linukso, kaj estas tre facile skribi esperante kun linukso. Sed se nia ilo ne taŭgas por nia lingvo, ni ŝanĝu la ilon (la klavaro) kaj ne la lingvon !
Ankaŭ mi uzas na Linux. Ĉu vi volas diri al mi kiel tiu magie solvas la problemon? Mi jam diris, ke mi ne daŭre volas ŝaltumi mian klavar-aranĝon nur por facile tajpi Esperanton kun siaj ĉapelaj literoj.

先頭にもどる