Til innholdet

Plej simpla supersignoprogramo

fra haydn,2014 7 11

Meldinger: 40

Språk: Esperanto

AlfRoland (Å vise profilen) 2014 8 8 07:45:23

Fenris_kcf:
Ankaŭ mi uzas na Linux. Ĉu vi volas diri al mi kiel tiu magie solvas la problemon? Mi jam diris, ke mi ne daŭre volas ŝaltumi mian klavar-aranĝon nur por facile tajpi Esperanton kun siaj ĉapelaj literoj.
En Ubuntu mi per simpla premo al rapid-butono ŝanĝas inter sveda klavaro kaj la esperanta. Ĉu tro laboriga?

sergejm (Å vise profilen) 2014 8 8 07:52:25

AlfRoland:En Ubuntu mi per simpla premo al rapid-butono ŝanĝas inter sveda klavaro kaj la esperanta. Ĉu tro laboriga?
Eĉ tio ne necesas. Rapid-butono povas ebligi enkonduki Esperantajn literojn sen ŝanĝi klavaron.
Win-C faras ĉ, Win-Shift-C faras Ĉ ktp.

AlfRoland (Å vise profilen) 2014 8 8 08:03:16

sergejm:
AlfRoland:En Ubuntu mi per simpla premo al rapid-butono ŝanĝas inter sveda klavaro kaj la esperanta. Ĉu tro laboriga?
Eĉ tio ne necesas. Rapid-butono povas ebligi enkonduki Esperantajn literojn sen ŝanĝi klavaron.
Win-C faras ĉ, Win-Shift-C faras Ĉ ktp.
Vi pravas, sed ankaŭ mi estas iom pigra kaj volas eviti premi duoblajn klavojn skribante esperanton. En la sveda ni havas "åäö". Tiujn literojn mi uzas por "ĥŭŝ". En esperanto mi ne bezonas "xqy", tie mi ricevas "ĉĝĵ".

novatago (Å vise profilen) 2014 8 8 09:49:38

AlfRoland:mi estas iom pigra kaj volas eviti premi duoblajn klavojn skribante esperanton. En la sveda ni havas "åäö". Tiujn literojn mi uzas por "ĥŭŝ". En esperanto mi ne bezonas "xqy", tie mi ricevas "ĉĝĵ".
Mi opinias tian pensmanieron iom malkonvena ĉar eĉ se oni uzos la literojn å ä kaj ö en Esperanto malofetege (eble vi iom ofte), la literoj x q kaj y ne estos tiel maloftaj ĉar ili aperas en fremdaj nomoj kaj personaj nomoj.

Eble por vi bona solvo estus havi duoblan tajpadon por tiuj ne Esperantaj literoj, kaj simplan tajpadon por Esperantaj literoj.

Ĝis, Novatago.

Urho (Å vise profilen) 2014 8 8 10:20:59

novatago:

Miaopinie lia solvo estas tre taŭga kaj uzebla, ĉar estas tre facile (kaj rapide) ŝanĝi inter klavaroj/klavarfasonoj (ekzemple mi mem uzas kelkajn klavarfasonojn en mia komputilo). – Mi antaŭe eksperimentis lian klavaron kun kelkaj ŝanĝoj en mia Makintoŝo, bv. legi ĉi tiun mesaĝon/fadenon.

Bodler (Å vise profilen) 2014 8 8 10:28:59

Fenris_kcf:Ankaŭ mi uzas na Linux. Ĉu vi volas diri al mi kiel tiu magie solvas la problemon? Mi jam diris, ke mi ne daŭre volas ŝaltumi mian klavar-aranĝon nur por facile tajpi Esperanton kun siaj ĉapelaj literoj.
Por mia klavaro, mi uzas la aranĝon « fr - oss »

Estas klavo (apud la "p" ) kun kvar supersignoj (ĉ,ü,ñ,ů). Praktike, mi nur uzas la ĉapelon kiam mi skribis la francan aŭ la esperanton.

Por la "˘" estas pli malfacile. Pro tio ke mi neniam uzas la klavo « caps_lock » mi iĝis ĝin kiel "˘".
Fine mi faras :
^ + c,s,j,g,h = ĉ,ŝ,ĵ,ĝ,ĥ
caps_lock + u = ŭ

Tion mi trovas facile ĉar eĉ en la franca me devas uzi du aŭ tri klavojn por multaj leteroj kiel œ æ É È Ç « » ê ô û ktp.

Kiam mia komputilo startas, ĝi lanĉas tiun "bash"-programeton :

#!/bin/sh
setxkbmap fr -variant oss
xmodmap -e "keycode 66 = dead_breve U017F"
xmodmap -e "clear Lock"

La unua linio permesas uzi la klavaro fr-oss, la dua iĝi set_lock kiel "˘", kaj la tria diras ke ni ne uzos caps_lock (sen tiu linio estus konflikto inter set_lock kaj ˘).

Sen la letero ŭ, tio estus tre facile (nur uzi fr-oss), kun la letero ŭ estas iomete plu malfacile.

Mi forgesis ke oni povas uzi la ˘ kun la aranĝon fr-oss, sed oni bezonas kvar klavoj ! Kune (Majusklo + alg_gr + 3) kaj poste u. Tial mi iĝas set_lock kiel ˘.

sergejm (Å vise profilen) 2014 8 8 11:32:31

Urho:Miaopinie lia solvo estas tre taŭga kaj uzebla, ĉar estas tre facile (kaj rapide) ŝanĝi inter klavaroj/klavarfasonoj (ekzemple mi mem uzas kelkajn klavarfasonojn en mia komputilo).
Mi foje uzis tri klavarfasonojn: usonan, rusan kaj Esperantan, kaj trovis tion maloportune.
Tial mi uzas opcion, permesantan al mi tajpi Esperantajn literojn per Win sen ŝanĝi klavarfasono.
Kaj eĉ tio estas ne tro oportune: ŝanĝo de klavarfasono estas per mladekstraj Ctrl-Shift, sed mi uzas QtCreator, kie Ctrl-Shift-R estas por renomi variablon sub kursoro. Kaj mi devas uzi dekstrajn Ctrl-Shift por tio.

Urho (Å vise profilen) 2014 8 8 13:10:46

Nu, mi ja uzas Makintoŝon, en kiu la ŝanĝon inter la klavarfasonoj mi faras per la klavkombinacio Command–Space. Tio estas tre rapida maniero. Per tiu kombinacio mi povas foliumi la tutan falmenuon de la klavarfasonoj aŭ nur ŝanĝadi inter du.

novatago (Å vise profilen) 2014 8 8 19:39:42

Urho:
novatago:
AlfRoland:mi estas iom pigra kaj volas eviti premi duoblajn klavojn skribante esperanton. En la sveda ni havas "åäö". Tiujn literojn mi uzas por "ĥŭŝ". En esperanto mi ne bezonas "xqy", tie mi ricevas "ĉĝĵ".
Mi opinias tian pensmanieron iom malkonvena ĉar eĉ se oni uzos la literojn å ä kaj ö en Esperanto malofetege (eble vi iom ofte), la literoj x q kaj y ne estos tiel maloftaj ĉar ili aperas en fremdaj nomoj kaj personaj nomoj.

Eble por vi bona solvo estus havi duoblan tajpadon por tiuj ne Esperantaj literoj, kaj simplan tajpadon por Esperantaj literoj.
Miaopinie lia solvo estas tre taŭga kaj uzebla, ĉar estas tre facile (kaj rapide) ŝanĝi inter klavaroj/klavarfasonoj (ekzemple mi mem uzas kelkajn klavarfasonojn en mia komputilo). – Mi antaŭe eksperimentis lian klavaron kun kelkaj ŝanĝoj en mia Makintoŝo, bv. legi ĉi tiun mesaĝon/fadenon.
Mi ne diras ke tio ne estu uzebla kaj mi konsentas ke estas facile ŝanĝi inter klavaroaranĝoj. Tamen de mia vidpunkto lia pigreco igis lin serĉi solvon, kiu ne estas pli bona ol duobla klavopremo. Kiam mi faras tion pro bezono ĉar ne sencas (eĉ se eblus) kunigi araban kaj latinan alfabeton en klavaroaranĝo, la afero ne estis pli rapida ol duobla klavpremo sen ŝanĝi la aranĝon.

Ĝis, Novatago.

AlfRoland (Å vise profilen) 2014 8 8 21:01:37

novatago:
AlfRoland:mi estas iom pigra kaj volas eviti premi duoblajn klavojn skribante esperanton. En la sveda ni havas "åäö". Tiujn literojn mi uzas por "ĥŭŝ". En esperanto mi ne bezonas "xqy", tie mi ricevas "ĉĝĵ".
Mi opinias tian pensmanieron iom malkonvena ĉar eĉ se oni uzos la literojn å ä kaj ö en Esperanto malofetege (eble vi iom ofte), la literoj x q kaj y ne estos tiel maloftaj ĉar ili aperas en fremdaj nomoj kaj personaj nomoj.

Eble por vi bona solvo estus havi duoblan tajpadon por tiuj ne Esperantaj literoj, kaj simplan tajpadon por Esperantaj literoj.

Ĝis, Novatago.
Nu, ĉefe temas pri persona gusto. Premi unuopan klavon por ŝanĝi klavararanĝon ŝajnas al mi pli facile ol premi plurajn klavojn dum skribado, almenaŭ se temas pri longaj tekstoj. Se mi en esperanta teksto bezonas "åäöxqy" mi uzas tiujn literojn + AltGr. En tiaj okazoj mi akceptas duoblan premon. Se oni skribas per dek fingroj mi opinias tiun metodon taŭga.

Tibake til toppen