Til innholdet

Plej simpla supersignoprogramo

fra haydn,2014 7 11

Meldinger: 40

Språk: Esperanto

haydn (Å vise profilen) 2014 7 11 08:09:06

En iu fadeno mi vidis, ke multaj daŭre serĉas decan programon por tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn. Hieraŭvespere mi faris plej simplan programeton por tio. Pli simple ne eblas. Ĝin oni ne bezonas instali, sed nur elŝuti kaj malfermi.

Ĝi disponas kaj klavkombinon DEKSTRA ALT + [c, h, u, ktp] kaj la X-metodon [cx, hx, ux, ktp].

http://1drv.ms/1kKA43i
Klaku "Download" je la supra flanko de la paĝo.

haydn (Å vise profilen) 2014 7 11 08:18:35

Mi ne estas tre sperta programisto, sed tamen mi bonvenas sugestojn pri plibonigado.

Espereble la programo estos utila.

alonsososo (Å vise profilen) 2014 7 11 13:11:59

hydn, mia komputilo ne akceptas tion. Ŝajnas ekzisti ion danĝeran ene.

haydn (Å vise profilen) 2014 7 11 15:42:07

alonsososo:hydn, mia komputilo ne akceptas tion. Ŝajnas ekzisti ion danĝeran ene.
Mi faris ĝin tute mem, kaj mi ne faras virusojn. Bonvolu sciigi la komputilon, ke la programo estas sendanĝera.

Damne, pardonon! Mi tute ne antaŭdivenis, ke ĉi tio povus okazi...

Fenris_kcf (Å vise profilen) 2014 7 11 16:28:49

Vi povus disponebligi la fontkodon aŭ almenaŭ priskribu kiel ĝi funkcias.

haydn (Å vise profilen) 2014 7 12 05:11:25

Fenris_kcf:Vi povus disponebligi la fontkodon aŭ almenaŭ priskribu kiel ĝi funkcias.
Mi uzis AutoHotkey.
La kodo en .ahk
Autohotkey.com
Parton de la kodo mi kopiis de tie ĉi kaj modifiis miabezone.

haydn (Å vise profilen) 2014 7 13 16:38:24

Bone... Ĉiu forgesu ĉion en tiu ĉi fadeno. Prezentiĝis tiom da problemoj pri la programado (kiel kio okazas ĉe enŝaltigita Caps Lock) ke mi forlasis la ideon pri aplikaĵa simpleco, kaj mi rezignis. Ĉio ĉi estis vane, almenaŭ laŭ mi. Se eblus forigi fadenon, tion mi farus...

makis (Å vise profilen) 2014 7 13 17:10:29

Aŭ oni povas uzi la programaron "Microsoft Keyboard Creator" por krei klavaron. Ĝi kreas veran klavaron kiun oni elektas en la listo de lingvoj (nur vindozo, evidente) ne programo kiu ŝanĝas la x aŭ h metodon al supersignoj.

Mi jam faris ĝin kaj alŝutis ĝin al mia blogo se oni volas uzi ĝin kaj ne volas fari ĝin mem:

La QWERTY versio: http://esperantajxo.blogspot.com/2014/07/qwerty-kl...
La dvoraka versio: http://esperantajxo.blogspot.com/2014/05/dvoraka-k...

asdfghjk (Å vise profilen) 2014 7 13 19:14:31

Mi jus elŝutis ĝin kaj certe estas la plej simpla metodo por skrini la esperantajn literojn. Dankegon pro esti kreinta ĝin, mi certe dankas multe ĝin al vi ĉar mi ciam devis skribi la literojn per la x metodo kaj tio ne plaĉis min ĉar la frazoj malbeliĝis. Mi sciis, ke estis programoj por skribi bone, sed mi ne deziris elŝuti ilin ĉar ili estas multe pli malsimplaj kaj mi nur volis simplan programon. Finfine mi estas trovinta ĝin kaj mi estas kontentega pro tio!

haydn (Å vise profilen) 2014 7 14 16:49:33

asdfghjk:Dankegon pro esti kreinta ĝin, ...
Ee... Se vi celis alparoli min anstataŭ uzanton makis, dankon, sed ĝi enhavas problemojn, kiujn mi ne eblas solvi! Provu ekzemple esperantumi enŝaltinte Caps-Lock, kaj rigardu, kio okazas. Mi ne eblas korektigi, kaj tial mi rezignis ties programadon.

makis:Aŭ oni povas uzi la programaron "Microsoft Keyboard Creator" por krei klavaron. Ĝi kreas veran klavaron kiun oni elektas en la listo de lingvoj (nur vindozo, evidente) ne programo kiu ŝanĝas la x aŭ h metodon al supersignoj.

Mi jam faris ĝin kaj alŝutis ĝin al mia blogo se oni volas uzi ĝin kaj ne volas fari ĝin mem:
...
Ŭaŭ, dankon al vi! Mi neniam aŭdis pri tia programo. Tamen mi ne elŝutis vian faraĵon, ĉar mi mem uzas finnan klavaron, ne hispanan. Mi volos plu havi eblecon por å, ä, ö -literojn ktp. Mi instalis la Keyboardcreator-on kaj kreis mian propran klavaron.
Se iu alia planas per tiu programo krei sialingva E-klavaro, mi rekomendas, ke tiu faru la sekvan: View -> Options... -> "Automate CapsLock Behavior": Marku ĝin enŝaltigita.
Aliokaze, mi rimarkis, Caps-Lock-modifiado ne funkcios.

Tibake til toppen