До змісту

Diletanteco

від Rujo, 17 липня 2014 р.

Повідомлення: 4

Мова: Esperanto

Rujo (Переглянути профіль) 17 липня 2014 р. 09:47:52

Traleginte la rakonton ARTURO, de V. Devjatnin, el la Fundamenta Krestomatio, mi selektis kaj reskribis kelkajn frazojn nur por diletanteco, tute ne dezirante malpliigi la gravecon de la originala teksto. Eĉ tiel mi ne kapablas! Do, mi klopodis ilin refari sen drasta modifo de la originala senco. Komentojn mi kore dankas!

El. “Al li fariĝis kredeble disŝsiro de koro, tro multe plenigita de amo.”
Al. “Al li fariĝis kredeble korŝiro, multe plenigita de amo.”

El. “Tiu ĉi malfacila laborado de la kapo lacigis la malfeliĉan legantinon,...”
Al. “Tiu ĉi malfacila cerbumado lacigis la malgajan legantinon,...”

El. “La patro ŝin enŝlosis en malgrandan ĉambreton kaj alstarigis al ŝi maljunan diablistinon servantinon,…”
Al. “La patro ŝin ŝlosis en malgrandan ĉambreton kaj starigis al ŝi maljunan diableskan servantinon,…”

El. “ho mirindaĵo!... ŝi enfalis en la brakojn de sia amanto!
Al. “ho mirindaĵo!... ŝi falis sur la brakojn de sia amanto!

El: “kelkaj lanternoj estis estingitaj, kaj la ankoraŭ brulantaj estis kovritaj per mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili apenaŭ ĉirkaŭlumis du aŭ tri dormantajn veturantojn.”
Al: “kelkaj lanternoj estis estingataj, kaj la ankoraŭ brulantaj estis kovritaj per mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili apenaŭ ĉirkaŭlumis du aŭ tri dormemajn veturantojn.”

El: “Kaj li ree stariĝis sur la genuoj, kaptis ŝian manon kaj alpremis ĝin al siaj lipoj.”
Al: “Kaj li ree stariĝis sur la genuoj, kaptis ŝian manon kaj premis ĝin al siaj lipoj.”

El: “... tial via vizaĝo estas al mi iom konata. De kie, kien kaj pro kio vi veturas?”
Al: “... tial via vizaĝo estas al mi iel konata. De kie, kien kaj kial vi veturas?”

El: “Tro malgaja kaj, la plej grava, tro longa estas la historio,” respondis li nevolonte:
Al: “Tro malgaja kaj, la plej grava, tro longa estas la historio,” respondis li nevole:

El: “Mi diros nur sole, ke mi estas la plej malfeliĉa homo en la tuta mondo, mi estas de ĉiuj pelata, de ĉiuj malamata kaj de neniu amata...”
Al: “Mi diros nur ke mi estas la plej malfeliĉa homo sur la tuta mondo, mi estas ĉies pelata, ĉies malamata kaj nenies amata...”

El: “respondis li nevolonte: post duono da horo ni estos jam en K.,...”
Al: “respondis li nevole: post duono da horo ni estos jam en K.,...”

El: “Pardonu al mi tiun ĉi nevolan senceremoniecon, sed la amo ne scias paroli alie.”
Al: “Pardonu al mi tiun ĉi nevolontan senceremoniecon, sed la amo ne scias paroli aliel.”

El: “... kaj mia malfeliĉa patro finis la vivon per memmortigo, — kaj lia edzino fariĝis kromvirino de iu bankiero.”
Al: “... kaj mia malgaja patro finis la vivon per sinmortigo, — kaj lia edzino fariĝis kromedzino de iu bankiero.”

El: “...ke fine mia bieno pro ŝuldoj estis vendita per publika vendo, mi fariĝis preskaŭ almozulo,...”
Al: “...ke fine mia bieno pro ŝuldoj estis vendita per aŭkcio, mi estiĝis kvazaŭ almozulo,...”

Rujo (Переглянути профіль) 17 липня 2014 р. 09:50:58

Aldono Dua.

El: “Jen ŝi en tiu sama tago vespere sin enŝlosis en sia ĉambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da poŝta papero.”
Al: “Jen ŝi en tiu sama tago vespere sin ŝlosis en sia ĉambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da poŝtkarto.”

El: “la tuta letero de la komenco ĝis la fino estis plenigita de signoj de ekkrio, de punktaroj, de signoj de demando kaj ekkrio kune kaj simple de demandoj, — sed ordinaraj punktoj kaj komoj preskaŭ tute forestis.”
Al: “la tuta letero de la komenco ĝis la fino estis plenigita de krisignoj, de punktaroj, de ĉusignoj kaj krisignoj kune kaj simple de ĉusignoj, — sed ordinaraj punktoj kaj komoj preskaŭ tute mankis.”

El: “Suferante de senpacienco, ŝi pasigis la tagon kaj la sekvantan nokton,...”
Al: “Suferante de malkvieto, ŝi pasigis la tagon kaj la sekvan nokton,...”

El: “kaj matene frue ŝi alveturis al la stacidomo, kiam ankoraŭ iris nenia vagonaro: timante malfrui, ŝi atendis du horojn la tempon de forveturo, — kaj, enirinte fine en la vagonon, ŝi sidis kvazaŭ sur pingloj,...”
Al: “kaj matene frue ŝi veturis al la stacidomo, kiam ankoraŭ iris nenia trajno: timante malfrui, ŝi atendis du horojn la tempon de forveturo, — kaj, irinte fine en la vagonon, ŝi sidiĝis kvazaŭ sur pingloj,...”

El: “Arturo helpis al sinjorino Anneto elrampi el la kaleŝo...”
Al: “Arturo helpis sinjorinon Anneto rampi el la kaleŝo...”

El: “...kaj eniris en negrandan malaltan ĉambreton kun deŝiritaj tapetoj...”
Al: “...kaj eniris en malgrandan nealtan ĉambron kun disŝiritaj tapetoj...”

El: “Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi, mia karulo, post tiu lukso, al kiu vi alkutimiĝis de infaneco, humiliĝi al via nuna sorto!...”
Al: “Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi, mia karulo, post tiu lukso, al kiu vi kutimiĝis de infanaĝo, humiliĝi al via nuna sorto!...”

El: “Post du semajnoj ŝi jam ĉion pretigis, kaj kun senfina malpacienco komencis atendi sian fianĉon.”
Al: “Post du semajnoj ŝi jam ĉiom pretigis, kaj kun senĉesa senpacienco komencis atendi sian fianĉon.”

El: “...ke ŝia Arturo estas malsana — eble eĉ mortas, kaj apud li neniu alestas;“
Al: “...ke ŝia Arturo estas malsana — eble eĉ mortiĝas, kaj apud li neniu ĉeestas;“

El: “...monatoj, en la daŭro de kiuj la malfeliĉa fianĉino ne havis eĉ unu minuton trankvilan.”
Al: “...monatoj, en kies daŭro la malfeliĉa fianĉino ne havis eĉ momentan trankvilon.”

El: “...sur kiu per grandaj literoj estis skribita: “tiu ĉi domo estas vendata”.
Al: “...sur kiu per grandaj literoj estis skribita: “tiu ĉi domo estas por vendo”.

El: “..., kaj li komencis plej detale pentri la portreton de la fripono kaj ŝtelisto,...”
Al: “..., kaj li komencis pli detale pentri la bildon de la fripono kaj ŝtelisto,...”

El: “..., kaj sur ĝi aperis multaj maljunulaj sulkoj;”
Al: “..., kaj sur ĝi aperis multaj maljunulaj faltoj;”

Rujo (Переглянути профіль) 17 липня 2014 р. 09:52:24

Aldono Tria.
El: “Du malgrandaj ĉambraj hundetoj fariĝis la escepta objekto de ŝia amo kaj aldoniteco.“
Al: “Du domhundetoj fariĝis la sola objekto de ŝia amo kaj sindediĉo.“

El: “Ĉiutage post la tagmanĝo ŝi kondukadis siajn amatajn bestojn promenadi.”
Al: “Ĉiam posttagme ŝi kondukis siajn amatajn bestojn al promenado.”

sergejm (Переглянути профіль) 17 липня 2014 р. 14:44:43

La teksto estis tradukita el la rusa, kiam Esperanto ankoraŭ ne havis abundan vortprovizon, multaj vortoj estas po-pece tradukitaj rusaj vortoj, anstataŭ kiuj nun oni uzas vortojn kun novaj radikoj. Kelkaj el viaj ŝanĝoj estas akcepteblaj, sed aliaj venas pro ne tro alta scio de la lingvo.
Ekzemple, ne ĉiun "de mi" oni povas ŝanĝi al "mia".

Назад до початку