去目錄頁

Kiel per afishoj/anoncoj reklami lernu.net al studentoj?

Johan_Derks, 2014年7月21日

讯息: 1

语言: Esperanto

Johan_Derks (显示个人资料) 2014年7月21日下午7:30:37

Por lokaj kluboj, kiuj ne sukcesas varbi sufiche da studentoj por organizi propran cheestan kurson, malfermighas la eblajho provi reklami alighon de studentoj al la senpagaj kursoj de www.lernu.net.
En interkonsento kun la teamo de lernu.net tiam, post kiam pluraj studentoj el la koncerna urbo alighis al lernu.net, ghi sendos la retposhtadresojn al la klubo kaj tiu invitos ilin por loka kunveno: babilado, informado pri ekzistantaj organizajhoj, studogrupo.
Tiu ideo postulas bonan preparadon, presadon de afishoj, pagon de anoncoj ktp.
Kiu scias projekti taugan tekston kaj ilustrajhon por la afishoj ?
Temas pri la urbo Beogrado en Serbujo. Ghenerale niaj studentoj havas malmulte da tempo kaj mankas mono por ekzemple somere vojaghi al SES en Slovakujo.
Konsiloj kaj ideoj estas bonvenaj.

回到上端