前往目錄

Laborlingvo de BRICS

貼文者: mordaunt, 2014年7月22日

訊息: 17

語言: Esperanto

mordaunt (顯示個人資料) 2014年7月25日上午8:34:04

ĉevino:La lingvoj uzitaj per la interpretistoj estis la angla, la rusa, la hindia kaj la portugala (mi mem vidis la glumarkojn sur la luita de ni materialo), kio signifas ke ne uzis la anglan nek la brazila nek la hindia prezidentoj, sed la ĉinia jes... Putin parolas nur ruse kaj germane (de la tempo kiam li kagebeis en Orienta Germanio...).
Do la granda problemo estis malĉeesto de ĉinaj interpretistoj, pro kio la ĉina prezidento devis uzi anglan. Kaj tio estis iomete nejusta.)
Tamen tio pruvas la utilecon de angla kiel internacia lingvo hodiaŭ.

Lakiro (顯示個人資料) 2014年7月25日下午6:47:09

ĉevino: Putin parolas nur ruse kaj germane (de la tempo kiam li kagebeis en Orienta Germanio...).
Vi eraras. Putin ankaŭ posedas la anglan. Interalie preskaŭ senakĉente. ridulo.gif

Lakiro (顯示個人資料) 2014年7月25日下午7:39:43

ĉevino:
Lakiro:
ĉevino: Putin parolas nur ruse kaj germane (de la tempo kiam li kagebeis en Orienta Germanio...).
Vi eraras. Putin ankaŭ posedas la anglan. Interalie preskaŭ senakĉente. ridulo.gif
Mi feliĉegas por li. Tio tre certe utilos al li, granda (ne alta) amiko de Usono.
Ĉu Usono fariĝis membro de BRICS? ridulo.gif

Iippa (顯示個人資料) 2014年7月28日上午1:32:49

mordaunt (顯示個人資料) 2014年7月28日上午4:13:22

Iippa:http://www.spiegel.de/wirtschaft/unternehmen/econo...
De BRICS al DOG
Olet oikeassa))
Ne iru al BRICS, ĝi ne bezonas Eŭoropon. Kaj Eŭropo baldaŭ iĝos araba lando)))

Iippa (顯示個人資料) 2014年7月28日下午9:30:34

Praktike: Igor Secin konas portugalan.
Lakiro:Probable ĉiuj briksaj lingvoj estos laboraj. Sed al mi plaĉas portugala. Ĉu esperanto? Apenaŭ!
Necesas rimarki, ke en tiu alianco partoprenas landoj esperanto-progresitaj: Brazilio kaj Ĉinio. Certe ĉiu esperantisto deziras realigi zamenhofan ideon, sed nacilingvaj pozicioj nun estas fortaj. Ni esperu kaj kredu je pli granda rolo de Esperanto. ridulo.gif

mordaunt (顯示個人資料) 2014年7月29日上午7:03:46

Ĉu oni anstataŭigos anglan per portugala? Mi ne obĵetus tion))

回到上端