Tartalom

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

gordonflanagan-tól, 2014. július 22.

Hozzászólások: 346

Nyelv: Esperanto

gordonflanagan (Profil megtekintése) 2015. november 18. 13:55:18

Turo de Eiffel, Pariso

externalImage.png

Mi esperas ke ĉi tiu bildkarto estas deca bildkarto por ĉi tiu malgaja semjno. Ĝi montras la ponton de Alexander III kaj la turon de Eiffel. Ĝi estas pentraĵo per Maurice Legendre.

gordonflanagan (Profil megtekintése) 2015. november 23. 9:55:40

Biciklo en aŭtuno

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Usono. Ĝi montras biciklon en aŭtuno. La fotisto estas Terri Froelich.

Серёга (Profil megtekintése) 2015. november 24. 19:49:41

externalImage.png

gordonflanagan (Profil megtekintése) 2015. november 28. 13:47:08

Tyumen Stacidomo

externalImage.png

Ĉi-semajno mi ricevis belan poŝtkarton el Ruslando. Ĝi montras pentraĵon de vaporlokomotivo en la stacidomo de Tyumen.

gordonflanagan (Profil megtekintése) 2015. december 7. 13:58:20

Fruktoj

externalImage.png

Alfonse Mucha (1860-1939) estis ĉeĥa "Art Nouveau" (nova arto) pentristo. Li realigis multajn pentraĵojn, afiŝojn kaj poŝtkartojn. En 1887 li tranloĝis al Pariso por studi pentradon. Li ankaŭ pentris afiŝojn por revuoj. Ankaŭ li pentris ilustraĵojn por libroj, dezajnaĵojn por jevelaĵoj, tapiŝoj, murpaperoj, ktp. Lia verko estas konata "Art Nouveau".

gordonflanagan (Profil megtekintése) 2015. december 11. 10:20:12

Möhnesee

externalImage.png

Jen bela malnova poŝtkarto de la Möhnesee en Germanio. Ĝi konstruiĝis inter 1909 kaj 1913. Ĝi estis la plej granda akvo-baraĵo en Eŭropa.

gordonflanagan (Profil megtekintése) 2015. december 14. 10:33:52

Kamionoj

externalImage.png

Jen interesa poŝtkarto, kiu montras kamionojn de Belaruso, kiuj aperis je poŝtmarkoj.

gordonflanagan (Profil megtekintése) 2015. december 19. 13:27:37

Murtapiŝoj de Aubusson

externalImage.png

La murtapiŝoj de Aubusson estas fama en la tuta mondo. Historiistoj pensas ke oni faras murtapiŝojn en Aubusson dum pli ol 600 jaroj. Hodiaǔ estas museo de murtapiŝoj en la urbo. Estas ankoraǔ teksistoj en Aubusson. La tapiŝoj kostas 2000 - 3000 eǔrojn metre².

gordonflanagan (Profil megtekintése) 2015. december 24. 10:22:08

Feliĉan Kristnaskon al vi

externalImage.png

ratkaptisto (Profil megtekintése) 2015. december 26. 20:49:30

Dankon same, kara Gordon

Vissza a tetejére