إلى المحتويات

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

من gordonflanagan, 22 يوليو، 2014

المشاركات: 346

لغة: Esperanto

gordonflanagan (عرض الملف الشخصي) 3 فبراير، 2016 3:38:58 م

Dankon Manfredo.
Mi ne intencis skribi "estis konstruiĝis", nur "konstruiĝis".

gordonflanagan (عرض الملف الشخصي) 4 فبراير، 2016 3:52:16 م

Dankon - mi komprenas.

gordonflanagan (عرض الملف الشخصي) 5 فبراير، 2016 4:04:57 م

Moderna dentkuracisto ??

externalImage.png

Ĉu vi ĝuas viziti la dentkuraciston? Jen poŝtkarto kiu montras pentraĵon de "La Dentkuracisto", eble de John Collier (1770)

gordonflanagan (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2016 10:52:59 ص

Tsarevets Fortreso, Bulgario

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtkarto montras la Tsarevets Fortreson en Bulgario. Ĝi estis konstruita en 1185. Ĝi estis la plej grava burgo en la Dua Bulgara Imperio. En 1393 la otomana armeo detruis la fortreson.

Серёга (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2016 12:42:49 م

externalImage.png

Серёга (عرض الملف الشخصي) 21 فبراير، 2016 12:51:17 م

Tio estas enveturejo ne en Ukrainio ridulo.gif, sed en urbo kie mi naskiĝis.
externalImage.png

gordonflanagan (عرض الملف الشخصي) 21 مارس، 2016 11:09:32 ص

Dudutki Krespofesto, Belarus

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el amikino en Belarus. Ĝi montras la Dudutki Muzeon, apud Minsk. La muzeo rekreas Belarusan kamparan bienon de la 19-a jarcento. Dum kresposemajno oni povas manĝi krespojn kun acidakremo, mielo aŭ marmelado.

gordonflanagan (عرض الملف الشخصي) 1 أبريل، 2016 1:05:37 م

"Cherrelyn" ĉevaltramo, Denver

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun belan poŝtkarton de amikino en Usono. La ĉevalo havis bonan tempon - ĝi vetruris per tramo !!!
La ĉevalo tiris la tramon supren la monteto. Tiam la tramo vetruris malsupren la monteto per gravito, kaj la ĉevalo ripozis.

gordonflanagan (عرض الملف الشخصي) 12 أبريل، 2016 9:47:23 ص

Botanika Ĝardeno, Singapuro

externalImage.png

Jen bela poŝtkarto el Singapuro. Oni fundis la Botanikan Ĝardenon en 1859. La orkidea ĝardeno malfermiĝis en 1995. Estas pli ol 1000 specioj de orkideoj en la ĝardeno. La meza orkideo en la bildo estas la nacia floro de Singapuro.

Серёга (عرض الملف الشخصي) 13 أبريل، 2016 6:39:20 م

Malgranda revo

externalImage.png

عودة للاعلى