Al la enhavo

Usono bezonas la militon.

de ustra, 2014-julio-29

Mesaĝoj: 465

Lingvo: Esperanto

Malnaciulo (Montri la profilon) 2015-marto-15 09:11:00

Fuzzy:Eĉ pli malbone: Bulgario militis kontraŭ Rusio en la Unua, kaj en la Dua Mondmilitoj.
Pli utile por Rusio estus ne liberigi Bulgarion, sed lasi ĝin resti suba parto de Turkio -- kun ĝi ni havas pli bonajn interrilatojn ol kun Bulgario.
Estas tre bone videbla ke vi bonege lernis la lecionojn de la pasinteco... Sed mi nur volas demandi: ĉu vi tute neglektas tiun fakton ke Turkio kaj Rusio kontraŭbataladas, se mi ĝuste memoras, ekde la XVI-a jarcento kaj ili havis ne du, sed ne malpli ol deko da militoj inter si? Ĉu vi estas konvinkita ke se nun ekzistus ne la Turka respubliko, sed la Otomana Imperio viaj interrilatoj estus samaj? Ĉu tute por vi ne gravas ke la bulgara popolo, temas pri simplaj homoj, treege pli bone rilatas al la rusoj (ja ili, diference de vi, ankoraŭ havas la historian memoron) ol la turkoj (ĉar ankaŭ ili havas ĝin)? Estas interese ekscii: ĉu multaj rusoj pensas same kiel Fuzzy?

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-marto-15 10:19:06

Malnaciulo:
Fuzzy:Eĉ pli malbone: Bulgario militis kontraŭ Rusio en la Unua, kaj en la Dua Mondmilitoj.
Pli utile por Rusio estus ne liberigi Bulgarion, sed lasi ĝin resti suba parto de Turkio -- kun ĝi ni havas pli bonajn interrilatojn ol kun Bulgario.
Sed mi nur volas demandi: ĉu vi tute neglektas tiun fakton ke Turkio kaj Rusio kontraŭbataladas, se mi ĝuste memoras, ekde la XVI-a jarcento kaj ili havis ne du, sed ne malpli ol deko da militoj inter si?
Kio do? Ĉu ni poreterne estas kondamnitaj militi inter ni? Kial la milito inter Rusio kaj Turkio de 1877 jaro estis neevitebla?
Malnaciulo:
Ĉu vi estas konvinkita ke se nun ekzistus ne la Turka respubliko, sed la Otomana Imperio viaj interrilatoj estus samaj?
Kial ne? Otomana imperio verŝajne estus eĉ
pli sendependa de la Okcidento ol nuna Turkio. Kaj ĉu vi rimarkis -- ju pli iu lando estas sendependa, des pli bonajn rilatojn ĝi havas kun Rusio.
En la Dua Mondmilito Turkio estis neŭtrala. Por ni estus pli bone se Bulgario estante parto de ĝi ankaŭ estus neŭtrala, ol malamika al ni kiel libera lando, ĉu vi ne konsentas?
Parenteze, la Otomana Imperio ĉesis ekzisti nur post la Unua Mondmilito, en tiu tempo ankaŭ la Rusia Imperio malaperis.
Malnaciulo:
Ĉu tute por vi ne gravas ke la bulgara popolo, temas pri simplaj homoj, treege pli bone rilatas al la rusoj (ja ili, diference de vi, ankoraŭ havas la historian memoron) ol la turkoj (ĉar ankaŭ ili havas ĝin)?
Ĉu vere? En kiu lando loĝas tiu bulgara popolo pri kiu vi parolas? Ne en Bulgario, evidente.
Malnaciulo:
Estas interese ekscii: ĉu multaj rusoj pensas same kiel Fuzzy?
Nu, mi renkontas similajn opiniojn ne tre malofte.

ustra (Montri la profilon) 2015-marto-15 10:50:38

Mi ankaŭ opinias, ke koni la pasintecon estas ege grava. Kiu regas la interpretadon de la historio, tiu regas la estantecon. Kaj estas ĉiam la venkinto, kiu diktas la interpretadon.

La kompleksa temo de la mondmilitoj meritus propran fadenon. Ĉi tie mi nur volas aldoni, ke oni povas taksi ambaŭ mondmilitoj kiel unu longan militon. Oni povus konstati, ke tiu longa milito estis la dua Tridekjara Milito, kvankam de 1914 ĝis 1945 pasis 31 jaroj.
La anglosaksa influo kaj instigo estas nedisputebla.

Revenante al la estanteco, la ĉefa geopolitika problemo estas la okupado de Germanio. Dum tiu anglosaksa okupado daŭras, la konflikto inter Oriento kaj Okcidento restos. Solvo de tiu problemo mi tute ne vidas. Male, Usono nuntempe renovigas siajn atomajn armilojn en Germanio.
Ke Merkel kaj Hollande kune kun Putin ellaboris Minskon 2 ege mirigas min. Minsko 2 estas kontraŭ la anglosaksaj interesoj. Mia konjekto estas, ke Obama kiel verŝajne la plej malforta usona prezidento de la historio, kaŝe permesis Minsko 2, ĉar li pro personaj kialoj kontraŭas la militinstigantojn en Usono. Ĉi tiuj militinstigantoj humiligis Obama ĉiam denove. La "vizito" de Netanjahu estis verŝajne la kulmino.

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-marto-15 11:40:43

ustra:
Revenante al la estanteco, la ĉefa geopolitika problemo estas la okupado de Germanio. Dum tiu anglosaksa okupado daŭras, la konflikto inter Oriento kaj Okcidento restos. Solvo de tiu problemo mi tute ne vidas. Male, Usono nuntempe renovigas siajn atomajn armilojn en Germanio.
Sed kio laŭ vi malhelpas al Germanio liberigi sin?

klmn (Montri la profilon) 2015-marto-15 12:03:17

Fuzzy:Kaj ĉu vi rimarkis -- ju pli iu lando estas sendependa, des pli bonajn rilatojn ĝi havas kun Rusio.
Nu mi rimarkis - ju pli satelitema al Rusio ŝtato estas des pli sendependa ĝin nomas rusoj

ridulo.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-marto-15 13:07:16

klmn:
Fuzzy:Kaj ĉu vi rimarkis -- ju pli iu lando estas sendependa, des pli bonajn rilatojn ĝi havas kun Rusio.
Nu mi rimarkis - ju pli satelitema al Rusio ŝtato estas des pli sendependa ĝin nomas rusoj

ridulo.gif
Mi celis Ĉinujon, Baraton, Iranon -- ĉu ili estas satelitemaj?

ustra (Montri la profilon) 2015-marto-15 13:07:30

Fuzzy:
ustra:
Revenante al la estanteco, la ĉefa geopolitika problemo estas la okupado de Germanio. Dum tiu anglosaksa okupado daŭras, la konflikto inter Oriento kaj Okcidento restos. Solvo de tiu problemo mi tute ne vidas. Male, Usono nuntempe renovigas siajn atomajn armilojn en Germanio.
Sed kio laŭ vi malhelpas al Germanio liberigi sin?
En Germanio oni subpremas ĉiun konfrontadon kun tiuj evidentaj faktoj. Oni misfamigas ĉiun kiu tuŝas tiujn faktojn kiel komplotteoriiston, frenezulon aŭ naziiston. Oficiale Germanio estas suverena ŝtato kaj Usono estas proksima partnero.
Estas la transatlantikaj organizaĵoj kiuj gvidas kaj la amaskomunikilojn kaj la politikan orientiĝon. Se ĵurnalisto aŭ politikisto malkonsentas kun ĉi tiu orientiĝo, li aŭ ŝi ne karierados.

Do la plimulto de germanoj ne konas la faktojn. Sed mia impreso estas, ke ĉiam pli germanoj malrapide ekkonas la realecon. Ekigilo estas la afero de Snowden kaj Ukrainio. Nuntempe feliĉe la germanaj amaskomunikiloj draste perdas siajn konsumantojn.
Ekkono estas nur la unua paŝo al la liberigo.

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-marto-15 13:46:24

ustra:En Germanio oni subpremas ĉiun konfrontadon kun tiuj evidentaj faktoj. Oni misfamigas ĉiun kiu tuŝas tiujn faktojn kiel komplotteoriiston, frenezulon aŭ naziiston. Oficiale Germanio estas suverena ŝtato kaj Usono estas proksima partnero.
Estas la transatlantikaj organizaĵoj kiuj gvidas kaj la amaskomunikilojn kaj la politikan orientiĝon. Se ĵurnalisto aŭ politikisto malkonsentas kun ĉi tiu orientiĝo, li aŭ ŝi ne karierados.

Do la plimulto de germanoj ne konas la faktojn. Sed mia impreso estas, ke ĉiam pli germanoj malrapide ekkonas la realecon. Ekigilo estas la afero de Snowden kaj Ukrainio. Nuntempe feliĉe la germanaj amaskomunikiloj draste perdas siajn konsumantojn.
Ekkono estas nur la unua paŝo al la liberigo.
Do la kialo estas plejparte nur mensa? Ĉu vi ne pensas ke Germanio iel dependas de Usono ekonomie aŭ politike?

Sunjo (Montri la profilon) 2015-marto-15 15:21:12

ustra:
Do la plimulto de germanoj ne konas la faktojn.
Vi forgesis mencii la "fakton" ke ĉiu germana kanceliero kiel unua ago en sia nova posteno devas subskribi sekretan kontrakton en kiu li/ŝi estas devigita al senkondiĉa obeo al Usono.
Ke tio ne estas pruvebla ja ne gravas, eĉ male, tio nur pruvas ĝian verecon. Ĉu ne?

ustra (Montri la profilon) 2015-marto-15 17:00:07

Fuzzy:Do la kialo estas plejparte nur mensa? Ĉu vi ne pensas ke Germanio iel dependas de Usono ekonomie aŭ politike?
Jes, mensaj kialoj. Sed multegaj problemoj rilatas sole al nia menso, ĉu ne?
La rezulto de tutmondiĝo estas, ke ĉiu iel dependas de ĉiu.

Sunjo:Vi forgesis mencii la "fakton" ke ĉiu germana kanceliero kiel unua ago en sia nova posteno devas subskribi sekretan kontrakton en kiu li/ŝi estas devigita al senkondiĉa obeo al Usono.
Ke tio ne estas pruvebla ja ne gravas, eĉ male, tio nur pruvas ĝian verecon. Ĉu ne?
Ekzistas almenaŭ indikoj pri tia kontrakto.
Faktoj ekz. estas, ke la transatlantikaj organizaĵoj gvidas Germanion en ĉiu rilato. Aŭ ke la germanoj pagas ĉiujare centojn da milionoj Eŭroj por la germanaj militbazoj de Usono kaj Britio. Alia grava fakto estas, ke la germana Baza Leĝo postulas, ke post la unuiĝo la germanoj devas doni al si konstitucion. Tamen tio ne okazas. Oni eĉ ne diskutas pri tio...
Kaj la historiisto Josef Foschepoth pruvas, ke la okupadantoj sisteme spionadas en Germanio kaj ke tio okazas laŭleĝe surbaze de sekretaj leĝoj.
Sed la plej interesa fakto estas verŝajne, ke ne ekzistas packontrakto ekde la fino de la dua mondmilito.

Grava germana kaj eŭropa politikisto konfesas, ke Germanio ne estas suverena ekde 1945.

Reen al la supro