Al la enhavo

Usono bezonas la militon.

de ustra, 2014-julio-29

Mesaĝoj: 465

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 06:45:59

ustra:Ĉirkaŭ la jaro 1900 la brita ekstera komercbilanca deficito sumiĝis je 50% de sia tuta eksterkomerca amplekso. Post 400 jaroj la pundo unuafoje montris inflaciajn tendencojn, ĉar la Banko de Anglio masive printis monon. La brita pundo riskis perei kaj kun ĝi la tuta brita imperio.
Rilate la provizado de la popolo kaj industrio kun nutraĵoj kaj krudmaterialoj, Anglio estis plene dependa de importoj. Samtempe Anglio tenis superdimensionitan ŝiparon por submeti la mondon. Ili ne volis rezigni ilian pretendon je tutmonda imperio kaj taksis la aspirantan Germanan Regnon kiel la plej grandan minacon. Anstataŭ reduki sian armeon kaj tiele konkurenckapabligi la civilan produktadon, Britio preferis neniigi sian plej grandan konkuranton per milito.

La Germana Regno estis politike stultega, ke ĝi lasis sin logi al la milito, kiun ĝi nek volis nek povis atendi iujn ajn avantaĝojn de tiu milito. Antaŭ cent jaroj estis nur unu lando, kiu povis profiti de milito en Eŭropo: Anglio. Ĝi estis la sola lando kun kontinua eksterkomerca deficito. Pro la milito Anglio povis dekupli sian valuton de la or-bazo kaj tiel savi ĝin. Kaj do la imperio.
Ŝajnas ke la historio ripetiĝas kun mirinda precizeco...
Ĉu nun Eŭropo ankaŭ estas tiom politike stultega por militi profite al siaj malamikoj? Ŝajnas ke jes...

klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 08:05:46

Fuzzy:Ŝajnas ke la historio ripetiĝas kun mirinda precizeco...
Ĉu nun Eŭropo ankaŭ estas tiom politike stultega por militi profite al siaj malamikoj? Ŝajnas ke jes...
Pri kiu milito far Eŭropo vi temas?

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 08:16:48

klmn:
Fuzzy:Ŝajnas ke la historio ripetiĝas kun mirinda precizeco...
Ĉu nun Eŭropo ankaŭ estas tiom politike stultega por militi profite al siaj malamikoj? Ŝajnas ke jes...
Pri kiu milito far Eŭropo vi temas?
En Ukrainio kontraŭ Rusio.

klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 08:19:56

Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:Ŝajnas ke la historio ripetiĝas kun mirinda precizeco...
Ĉu nun Eŭropo ankaŭ estas tiom politike stultega por militi profite al siaj malamikoj? Ŝajnas ke jes...
Pri kiu milito far Eŭropo vi temas?
En Ukrainio kontraŭ Rusio.
Kiel ĝi militas?
kaj kiel entute eblas militi kontraŭ Rusio en Ukrajnio?

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 09:04:36

klmn:
Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:Ŝajnas ke la historio ripetiĝas kun mirinda precizeco...
Ĉu nun Eŭropo ankaŭ estas tiom politike stultega por militi profite al siaj malamikoj? Ŝajnas ke jes...
Pri kiu milito far Eŭropo vi temas?
En Ukrainio kontraŭ Rusio.
Kiel ĝi militas?
kaj kiel entute eblas militi kontraŭ Rusio en Ukrajnio?
Nun per ekonomiaj sankcioj. Kiu profitas de ili? Nur Usono.
Kio estos plu -- se la ukrainia armeo plene perdos sian batalkapablon, tiam verŝajnos rektaj militaj agoj de NATO en Ukrainio por savi siajn marionetojn. Tio verŝajne gvidos la mondon al granda milito, ĉar Rusio neniel povos ignori eventualan bombardadon de Donecko far de NATO.

klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 10:13:40

Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:Ŝajnas ke la historio ripetiĝas kun mirinda precizeco...
Ĉu nun Eŭropo ankaŭ estas tiom politike stultega por militi profite al siaj malamikoj? Ŝajnas ke jes...
Pri kiu milito far Eŭropo vi temas?
En Ukrainio kontraŭ Rusio.
Kiel ĝi militas?
kaj kiel entute eblas militi kontraŭ Rusio en Ukrajnio?
Nun per ekonomiaj sankcioj. Kiu profitas de ili? Nur Usono.
A, okej, mi pensis ke vi temas pri realaj milit-agoj.
Se ĝenerale, neniu povas profiti el sankcioj ĉar ĉiu ĝeno al libereco de merkato gvidas al mona malgajno. Nur en portempa perspektivo, ni povas diri ke iom gajnis Venezuelo, Argentino aŭ aliaj, kies produktojn Rusio ekaĉetis pli.

Mi ne pensas ke NATO gvidos iujn militagojn, sendepende ĉu iu gajnas aŭ ne.
Tio dependas nur de objektivaj kialoj, se ekzemple, iu komencos okazigi genocidon en orienta Ukrajnio.

ustra (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 10:45:34

klmn:A, okej, mi pensis ke vi temas pri realaj milit-agoj.
Usono, Kanado kaj Britio jam sendis soldatojn ("konsilantoj" kaj "instruantoj" ) kaj armilojn al Ukrainio. Tiuj jam estas realaj militagoj.

klmn:Se ĝenerale, neniu povas profiti el sankcioj ĉar ĉiu ĝeno al libereco de ekonomio gvidas al mona malgajno. Nur en portempa perspektivo, ni povas diri ke iom gajnis Venezuelo, Argentino aŭ aliaj, kies produktojn Rusio ekaĉetis pli.
La anglosaksoj profitas tre bone el konflikto (kiun la sankcioj ja kaŭzas) en Eŭropo. La 20-a jarcento estas plenplena kun pruvoj.
Estas interesa, ke Argentino kaj Venezuelo estas nuntempe hazarde envolvitaj en gravaj problemoj kun Usono. Ĉu ne?

klmn:Mi ne pensas ke NATO gvidos iujn militagojn, sendepende ĉu iu gajnas aŭ ne.
Tio dependas nur de objektivaj kialoj, se ekzemple, iu komencos okazigi genocidon en orienta Ukrajnio.
NATO estas gvidata de Usono, kiu konas nur la militon. Paco minacas ilian ekonomion.
Genocido en Orientukrainio jam okazis kaj la NATO-ŝtatoj aranĝis kaj finacadas ĝin.

klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 11:22:22

ustra:
klmn:A, okej, mi pensis ke vi temas pri realaj milit-agoj.
Usono, Kanado kaj Britio jam sendis soldatojn ("konsilantoj" kaj "instruantoj" ) kaj armilojn al Ukrainio. Tiuj jam estas realaj militagoj.
Ne indas sed mi respondos. Ukrajnio ankoraŭ havas sian suverenecon (malgraŭ kiom tio al vi, rusianoj, ne plaĉas) kaj rajtas inviti ajnan konsilanton aŭ helpon ĝi pensas esti bezonata.

Krom ke kiom oni devas esti demagogiema ke trejnadon nomi je militagoj.

Min ĉiam mirigis tiu perversa traktado de okazintaĵoj.
Rusaj fortoj milit - atakas orientan Ukrajnion - NATO kulpas, ne tiuj kiuj militas.
Rusio aneksas Krimeon - Ukrajnio kulpas, ne Rusio.
Raketo pafas la aviadilon - Ukrajnia aviad-servo kulpas ĉar permesis flugi, ne tiu kiu raket-pafis.

ustra (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 11:57:08

klmn:Ukrajnio ankoraŭ havas sian suverenecon (malgraŭ kiom tio al vi, rusianoj, ne plaĉas) kaj rajtas inviti ajnan konsilanton aŭ helpon ĝi pensas esti bezonata.
Ĉu Ukrainio estas tiel suverena, ke ĝi fordonacis sian or-rezervon, ke ĝi detruas la propran ekonomion kaj ke ĝi rapide naciigis i.a. eksan bankistinon kaj anon de usona ministerio pri eksteraj aferoj kaj farante ŝin la nova ukraina ministrino pri ekonomio, kies sola celo estas ĉipe vendi la ukrainajn havaĵojn al eksterlandaj investantoj?

Oni devas esti tute blindigita, se oni kredas je ukraina suvereneco.

klmn:Rusaj fortoj milit - atakas orientan Ukrajnion - NATO kulpas, ne tiuj kiuj militas.
Ankoraŭ ne ekzistas pruvoj pri tio, kio faras tiun ĉi aserton ĉiam pli ridinda. Intertempe Obama mem konfesis, ke li aranĝis la puĉon en Ukrainio.

klmn:Rusio aneksas Krimeon - Ukrajnio kulpas, ne Rusio.
Tio estis secesio, ne anekso. La loĝantaro sur Krimeo estas ege feliĉa pri tio kaj nur tio gravas.

klmn:Raketo pafas la aviadilon - Ukrajnia aviad-servo kulpas ĉar permesis flugi, ne tiu kiu raket-pafis.
Ankoraŭ ne ekzistas pruvoj pri tio. Tamen ekzistas fortaj indikaĵoj kontraŭ la kieva reĝimo.

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 20:37:12

klmn:
Mi ne pensas ke NATO gvidos iujn militagojn, sendepende ĉu iu gajnas aŭ ne.
Tio dependas nur de objektivaj kialoj, se ekzemple, iu komencos okazigi genocidon en orienta Ukrajnio.
Jen, ankaŭ vi permesas eblecon de la militaj agoj de NATO.
La "objektiva" preteksto por ili ĉiam troveblas, ĉu ne. Pruvojn de la "krimoj" la okcidentanoj ne bezonas, nuraj vortaj deklaroj de politikistoj tute sufiĉas por ke vi aprobu militon.

Reen al la supro