Al la enhavo

Usono bezonas la militon.

de ustra, 2014-julio-29

Mesaĝoj: 465

Lingvo: Esperanto

klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 08:46:55

Fuzzy:
Nu, ni ja ĉi tie pridiskutas la venontan militon: kiu ĝin bezonas, kiel ĝi komencos, kiuj ĝin partoprenos, kiaj estos la rezultoj kaj kiu profitos/malprofitos de ĝi.
Ne, mi entute neas la eblecon de la milito.
Fuzzy, estas vi kiu deklaris ke "Eŭropo jam militas"

Fuzzy:Do, kio laŭ vi povus esti la okazo por milita "urĝa helpo por savi vivojn"? Kiuj, kie kaj kion faru por "endanĝerigi vivojn"? Kaj nome kia estos la "urĝa helpo"? Kio okazos post la "helpo", laŭ vi?
Mi ne certas precize pri la teknikaj aferoj de kiel realigi tiun garantion de ne-intermurdado sed por tio ja estas fakaj specialistoj.

Pri kio mi certas estas ke ekzemple masakro en Srebrenice je la komenco de XXIa jarcento ĉe vido de Nederlandaj "bluaj helmoj" estas unu el la plej hontindaj eventoj de postmilita erao. Same la okazoj en orienta Ukrajnio.

Mi pensas ke UN'o devas havi efikajn taĉmentojn kiuj rajtus subite reagi kaj apartigi du konfliktajn flankojn per demarka zono. Kompreneble por realigi tion, nuligendas vetoa rajto. Oni ne devus atendi jarojn unu du sed aperi en la loko la saman semajnon kiam aperas iuj "nekonataj soldatoj" sen signoj de rekono.

Mi ne pensas ke murdado pro religiaj kialoj estas Iraka aŭ Siria interna afero. La homo ne kulpas ke naskiĝis en loko je 100-200 km ne taŭga.

La edziniĝo je 10-12 jaroj ankaŭ ne estas kultura heredaĵo sed pedofilio. La rajto ne esti ekspluatata ne devas dependi de la loko vi hazarde naskiĝis.

Estas rajtoj universalaj kiujn homo devas havi ĉie ajn en la mondo sendepende kiu politika reĝimo regas en tiu regiono.

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 09:06:43

klmn:
nu Rusio havas pli multe ankaŭ da ... naciistoj
Ĉu vi povas pruvi ĉi tiun vian aserton per rezulto de statistika esploro?

Promenu_Kampo (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 12:29:20

post la enveno en Germanion Soveta armeo dividiĝis en du partojn: ukrainoj iris liberigi Auschwitz, rusoj - perforti germaninojn.

konkludo: nuna germana popolo estas nia sanga parencaro.

klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 12:37:54

Marc_1965:
klmn:
nu Rusio havas pli multe ankaŭ da ... naciistoj
Ĉu vi povas pruvi ĉi tiun vian aserton per rezulto de statistika esploro?
temis pri misuzo de logiko, ne pri faktoj, se vi ne rimarkis

klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 13:00:01

ustra:Usono komencos la instruadon de la ukrainaj nazibatalionoj la 20-an de Aprilo. Tio estas naskiĝtago de Hitler. Sendube hazardo.
Kompreneble ili estus tion farantaj jam antaŭ duono da jaro sed devis atendi la eminentan daton.
Amuze...

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 13:13:06

klmn:
temis pri misuzo de logiko, ne pri faktoj, se vi ne rimarkis
Do via aserto "Rusio havas pli multe ankaŭ da ... naciistoj" estas mensogema, ĉu ne?

Luib (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 16:55:02

ustra:
Luib:Eble tio malbonas (mi ne havas klaran opinion pri tio), sed mi rediras: in kiu punkto tio similas la naziajn agojn? Ĉu la nazioj subtenis puĉo(j)n aŭ diris ke tio bonus? Eble jes, sed mi ne aŭdis tian.
Bv. rimarku, ke mi aldonis ligilon al mia unua respondo. Ĝi klarigas la temon iom plue.
Faŝismo estas sistemo. Naziistoj staras nur je la fino de la vico. Ili estas la stultaj plenumantoj de la financestraro. Kaj en tiu ĉi situacio la EU (kaj la tuta Okcidento) estas la komisianto kaj la kieva reĝimo estas la stulta plenumanto.

Sen la okcidenta konsento kaj subteno, la ukrainaj naziistoj ne povus sin teni potenca. Jen la faŝisma agado de la EU.
voltairenet: I erroneously cited as my source the satirical weekly Nie, which published a pastiche mixing truths and non-truths. The data it provides needs to be verified.
Traduko:
Mi malvere citis kiel fonton la satiran semajnan gazeton Nie, kiu publikigis pastiŝon, kiu miksis veraĵojn kaj malveraĵojn. La datumo liverata certigendas.
Do ni devos atendi ĝis la certigadon de via informo...

Pri via dua argumento, ĉio dipendas de la difinaĵo de faŝismo kaj naziismo. Por mi, ambaŭ estas dekstregaj, maltolerantaj kaj malpacaj politikaj figrupaĉoj.

ustra (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 17:20:58

Jen ĝisdatigoj. Sed estas klara, ke la pola ĝenerala prokuroro "nenion" trovos...
Atentu, ke tio estas ne mia informo kaj bv. ne ŝajnigu kvazaŭ mi elpensus tion.

La pola flanko estas nur unu eta parto de la afero, kiun Usono aranĝis. Jen ekz. la germana flanko.

Luib:Pri via dua argumento, ĉio dipendas de la difinaĵo de faŝismo kaj naziismo. Por mi, ambaŭ estas dekstregaj, maltolerantaj kaj malpacaj politikaj figrupaĉoj.
La difino de faŝismo estas simpla: la fuzio de korporacioj kaj ŝtato.
Naziismo estas speciala aŭtoritata kaj militema formo de faŝismo.

vincas (Montri la profilon) 2015-aprilo-13 20:04:54

Marc_1965:
klmn:
temis pri misuzo de logiko, ne pri faktoj, se vi ne rimarkis
Do via aserto "Rusio havas pli multe ankaŭ da ... naciistoj" estas mensogema, ĉu ne?
Aserto estas vera.

klmn (Montri la profilon) 2015-aprilo-14 07:40:36

Marc_1965:
klmn:
temis pri misuzo de logiko, ne pri faktoj, se vi ne rimarkis
Do via aserto "Rusio havas pli multe ankaŭ da ... naciistoj" estas mensogema, ĉu ne?
Kvankam tio ne estas diskut-objekto, sed ne, hazarde ĝi estas vera.

En ununura urbo kiel Moskvo okazas pli da atakoj (per tranŝiloj, bastonoj, aŭ pugnoj) kontraŭ nerus-aspektaj personoj ol en tiuj 3 antaŭe menciitaj ŝtatoj kune kunmetitaj.
Informiĝu per krimaj novaĵoj.

Reen al la supro