Kwa maudhui

Usono bezonas la militon.

ya ustra, 29 Julai 2014

Ujumbe: 465

Lugha: Esperanto

mordaunt (Wasifu wa mtumiaji) 1 Agosti 2014 10:58:34 asubuhi

La demando estas, kian ekzakte militon ili bezonas? Malgrandan regionan militon aŭ mondmiliton? Mi jen pensis, se ili haltigus la interreton en kelkaj malamikaj landoj, tuj komenciĝus la tria mondmilito. =) Ĉu ili estas tiom ĉiopovaj, tamen?

kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 1 Agosti 2014 1:27:46 alasiri

ustra:
kaŝperanto:
Ankaŭ, kion vi pensas pri la malobservita traktato? Ĉu ne gravas?
Pardonu min, kiun traktaton vi opinias? Ĝi estas tro multajn traktatojn por superrigardi ĉiuj. =)
La traktato kiun mi menciis jam:

kaŝperanto:
...
Kio en Ukrainio tiom valoras al Usono ke Usono instigus militon subtenante faŝistojn? Estas Rusio kiu invadis Ukrainio malobservante la "Budapeŝtan Memorandon". Eble se Ukrainio ankoraŭ posedus 2000 nukleajn bombojn Rusio ne invadus ĝin. Kiam malobservante traktatojn ne estu surprizita kiam neniu subtenas vin.
Laŭ la Budapeŝta Memorando kaj Usono kaj Rusio konsentis ne invadi Ukrainion se ili forcedas iliajn 2000 atomajn bombojn. Ukrainio agas laŭtraktate, sed nun Rusio ĝin malobservas.

mordaunt (Wasifu wa mtumiaji) 1 Agosti 2014 1:40:37 alasiri

kaŝperanto:Laŭ la Budapeŝta Memorando kaj Usono kaj Rusio konsentis ne invadi Ukrainion se ili forcedas iliajn 2000 atomajn bombojn. Ukrainio agas laŭtraktate, sed nun Rusio ĝin malobservas.
Sed ĉu vi ne scias la respondon de Rusio al tio?

Statement by the Russian Ministry of Foreign Affairs regarding accusations of Russia’s violation of its obligations under the Budapest Memorandum of 5 December 1994

Clarence666 (Wasifu wa mtumiaji) 1 Agosti 2014 2:17:14 alasiri

Poste devus oni demandi kion estas la Eŭropa Unio. Ankaŭ sub rigardadon konsiderante nunajn eventojn. La senantaŭjuĝa intelekto estos ekkoni rimarkos, ke la EU estas neoliberalan kaj antaŭ ĉio precipe antidemokratian konstruktonajxo sub transatlanta kontrolo.
Bedauxrinde vi pravas. EU estas bando de kverelemaj naciistoj, kiuj adoras parte Putinon, parte Obamon, kaj ne kapablas krei sukcesan sxtaton kiu povus anstatauxi la influon de Putino kaj Obamo, kaj provizi alternativan pli bonan (nefasxisman) sistemon.

> Sed ĉu vi ne scias la respondon de Rusio al tio?
> mid.ru/BDOMP/Brp_4.ns...
Statement by the Russian Ministry of Foreign Affairs regarding accusations of Russia’s violation of its obligations under the Budapest Memorandum of 5 December 1994

715-01-04-2014

Regarding the alleged violations of Russia’s obligations under the Budapest Memorandum of 1994, we should like to make the following statements.
The current "government" in Kiev, which came to power as a result of an anti-constitutional coup
Le nuna "registaro" en Kiev, kiu akiris sian povon per kontrauxkonstitucia pucxo
by their policy, primarily with regard to national minorities, has in fact itself broken the unity of Ukraine and literally pushed an entire regionout.
...
All the other obligations under the Budapest Memorandum are a copy of the OSCE principles and have nothing to do with the concept of “negative guarantees” or the Non-Proliferation Treaty, in general. Therefore, any affirmations that Russia’s actions “disrupt” the regime of nuclear non-proliferation are inconsistent and unfair.

1 April 2014
Rimarku la daton Aprilo la unua kaj ne forgesu pri la Rusaj pucxoj de 1917, 1918 kaj 1991. La Rusa Pucxistejo / Pucxistano / Pucxistujo (saluton Anna) / Pucxistlando / Pucxistio ne rajtas kritiki pucxojn de aliaj ridulo.gif

kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 1 Agosti 2014 2:24:54 alasiri

mordaunt:
kaŝperanto:Laŭ la Budapeŝta Memorando kaj Usono kaj Rusio konsentis ne invadi Ukrainion se ili forcedas iliajn 2000 atomajn bombojn. Ukrainio agas laŭtraktate, sed nun Rusio ĝin malobservas.
Sed ĉu vi ne scias la respondon de Rusio al tio?

Statement by the Russian Ministry of Foreign Affairs regarding accusations of Russia’s violation of its obligations under the Budapest Memorandum of 5 December 1994
Mi ankaŭ povas afiŝi ligilojn. Ĉu veron malkovris ni?

mordaunt (Wasifu wa mtumiaji) 1 Agosti 2014 3:18:45 alasiri

Clarence666, ne temas pri kritiko. En la dokumento Rusio kvazaŭ diras: "Ukrainio faris puĉon? Faris. Tre bone. Do la tiutempa Ukrainio, la ŝtato menciita en la memorando, ne ekzistas plu, sekve Rusio ne devas observi ĝiajn punktojn."

Vi povas kritiki tiun pozicion, sed logiko estas en tio.

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 1 Agosti 2014 4:57:04 alasiri

Dankon, Clarence!
Vi pravas ke Eŭropo (mi ne egaligas Eŭropon kaj EU) estas inter la frontojn. Kion estas honto, ĉar Eŭropo havas la plej grandan popolon el la tri partioj. Tamen Putin rigardas (intertempe verŝajne rigardis) la okcidentan najbaron kiel egalrajta partnero kontraste kun Usono.
Ĉu vi vere vidas frakcion en la EU kiu subtenas Rusio?

mordaunt:La demando estas, kian ekzakte militon ili bezonas? Malgrandan regionan militon aŭ mondmiliton? Mi jen pensis, se ili haltigus la interreton en kelkaj malamikaj landoj, tuj komenciĝus la tria mondmilito. =) Ĉu ili estas tiom ĉiopovaj, tamen?
Mi estimas ke disvolviĝos nova malvarma / ekonomia milito. Mondmilito daŭrus nur 15 minutojn. =)
Tamen, efektive ekzistas kelkajn psikopatiulojn en la usona flanko, kiu kredi ke ili povi gajni per atoman primarbaton...
La usonoj faros parti kaj izoli Eŭropon kaj Rusion unu de la alia. Tio estas la maljuna ludo de partu kaj regu kaj nur Eŭropo povas deteni tion. Fari ili nenion, ili estos la plej granda venkito kaj Usono la plej granda venkinto (por mallongan tempon - la futuro apartenas al BRICS).

Clarence666 (Wasifu wa mtumiaji) 2 Agosti 2014 6:17:22 asubuhi

> Ĉu vi vere vidas frakcion en la EU kiu subtenas Rusio?

Mi vidas na "Gerd Schroeder" kaj na diversaj aliaj politikistoj, kiuj dauxre aux almenaux okaze amikigxas aux ecx amigxas kun Putin.
Mi estimas ke ĝin sin disvolvigxos al nova malvarma / ekonomia milito
Mondmiliton daŭrus nur 15 minutojn
mondmilito - subjekto ( ne uzu finajxon "N" )
minutoj - mezuro (ne objekto) ( ankaux uzu finajxon "N" )

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 2 Agosti 2014 8:05:33 asubuhi

Clarence666:
Mi vidas na "Gerd Schroeder" kaj na diversaj aliaj politikistoj, kiuj dauxre aux almenaux okaze amikigxas aux ecx amigxas kun Putin.
Jes, tio estas korekta. Interese, ĉiuj lastaj tri ankoraŭ vivantaj germanaj ekskancelieroj (Helmut Schmidt, Helmut Kohl kaj Gerhard Schröder) elparoli kontraŭ la kurson de Merkel. Sekve de tio ilin priskribiĝis per sistemgazetaroj parta kiel senila.
Bedaŭrinde en efektiviganta pozicio ne ekzistas opozicion kontraŭ la transatlantistojn. Povus aliiĝi, kiam la unua frosto venas kaj la domoj en Eŭropo resti malvarma sen rusian gason...

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 2 Agosti 2014 9:40:02 asubuhi

Jen Pentagono decidis donaci al Ukrainia nacia gvardio 19 mln dolaroj por la murdada trejnado kaj usona instruado de la gvardianoj. Tre "paca" akcio! Usono havas en Ukrainio militan intereson.
Usono decidis frakasi ukrainan nacion per ukrainaj manoj. Tre konata teknologio.
En ukraina ĥaoso kulpas nur Usono!

Kurudi juu