본문으로

"Hen": Svedujo enkondukas genrneutralan personan pronomon - chu uzebla ankau en Eo?

글쓴이: akueck, 2014년 8월 1일

글: 42

언어: Esperanto

mordaunt (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오전 3:46:31

Eble tio estas influo de la finna lingvo sur la svedan. Finna tute ne havas gramatikan genron kaj uzas la sola pronomon de tria persono "hän" (por li, ŝi, ĝi).

Clarence666 (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오전 5:54:48

> diskonigas, ke Svedujo enkondukas
> genrneutralan personan pronomon ( "hen" )

Gratulojn al la Sveda Akademio ridulo.gif

> Ekzsitas jam tia pronomo en Esperanto, nome ĝi,
> kiu estas uzebla ne nur por bestoj, aĵoj kaj infanoj,
> sed ankaŭ por plenkreskaj homoj.

Oni ja scias ke kaj "ci" kaj "gxi" estas uzeblaj nur por insulti, kaj "gxi" ne ebligas diferencigi inter personoj kaj senvivajxoj.

> Rilate regulon 15, mi ne certas

Regulo 15 ne utilas, sed ne gravas.

Bertilo skribis:

> Per la ĉi-tiea mencio de tiu same senŝanca ideo, la ebloj de
> reformproponoj espereble estas tute elĉerpitaj.

Cxu vere utilas fanfaroni per "senŝanca ideo" ???

"maratonisto" skribis:

> En Esperanto jam de jardekoj ekzistas neoficiala
> pronomo "ri", kiu signifas personon de nekonata aŭ nedifinita sekso.

Mi ja uzas gxin, sed mi ne uzas rin. ( mi uzas la pronomon "ri" (+ derivajxojn "ria" + "rin" ) sed mi ne uzas la personon "maratonisto" ).

> Mi ne komprenas, kial tiu pronomo havas tiom da kontraŭulojn

Do, uzu gxin ridulo.gif

> En la persa ekxistas la tria persona pronombro "u".
> Tiu pronombro povas rilati al viro aŭ virino

Kiom da triapersonaj pronomoj ekzistas kaj kion ili signifas?

Parenteze, in la ID ekzistas 2 triapersonaj pronomoj ( "dia" kaj "ia" ), sed ambaux estas senseksaj kaj ambaux estas uzeblaj nur por personoj ( "gxi" ne ekzistas ).

> "Hen" jam ekzistas en la bretona
> lingvo sed ĝi foje rilatas neŭtralaĵon kaj alifoje nur la viran

Do la bretona lingvo suferas je la ekzakte sama fusxo kiel EO, EN, DE, ...

> Svedoj tiom ŝatas senseksecon ke ili ne plu havas
> gefilojn kaj baldaŭ maleperos...

Eble vi celis na "malaperos"? Ne timu okulumo.gif

"Novatago" AKK "Novasturmopafilo" skribis:

> estas kaprica sinteno senti sin malkomfortan pro
> uzado de la vorto “ĝi” kaj “ĝi” funkcias bone por tio

"gxi" bone funkcias (nur) por la profesia insultisto, malfek!!!

Urho (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오전 6:42:15

mordaunt:Finna tute ne havas gramatikan genron kaj uzas la sola pronomon de tria persono "hän" (por li, ŝi, ĝi).
Ne tute; por ”ĝi” estas ”se”. Do
  • mi = minä
  • ci (vi) = sinä
  • li = hän; ŝi = hän; ĝi = se
  • ni = me
  • vi = te
  • ili = he, ne.

mordaunt (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오전 7:02:33

Urho:
mordaunt:Finna tute ne havas gramatikan genron kaj uzas la sola pronomon de tria persono "hän" (por li, ŝi, ĝi).
Ne tute; por ”ĝi” estas ”se”. Do
  • mi = minä
  • ci (vi) = sinä
  • li = hän; ŝi = hän; ĝi = se
  • ni = me
  • vi = te
  • ili = he, ne.
Dankon. Do "hän" povas signifi nur personojn, sed ne mortajn objektojn nek animalojn.

Urho (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오전 7:07:09

mordaunt:
Urho:
mordaunt:Finna tute ne havas gramatikan genron kaj uzas la sola pronomon de tria persono "hän" (por li, ŝi, ĝi).
Ne tute; por ”ĝi” estas ”se”. Do
  • mi = minä
  • ci (vi) = sinä
  • li = hän; ŝi = hän; ĝi = se
  • ni = me
  • vi = te
  • ili = he, ne.
Dankon. Do "hän" povas signifi nur personojn, sed ne mortajn objektojn nek animalojn.
Jes! – Tio estas la regulo, kvankam iuj personoj ne observas tiun regulon, kiam ili parolas pri animaloj. malgajo.gif

Clarence666 (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오전 7:12:24

mordaunt:li = hän; ŝi = hän; ĝi = se
Dankon. Do "hän" povas signifi nur personojn, sed ne mortajn objektojn nek animalojn.[/quote]Bonegas tiel:

ri = hän (nur personoj)
gxi = se (nur objektoj)

mordaunt (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오전 7:40:31

Urho:Tio estas la regulo, kvankam iuj personoj ne observas tiun regulon, kiam ili parolas pri animaloj. malgajo.gif
Tre kompreneblas, do ankaŭ animaloj havas animon kaj personecon.))

novatago (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오전 7:43:08

Clarence666:> diskonigas, ke Svedujo enkondukas
> genrneutralan personan pronomon ( "hen" )

Gratulojn al la Sveda Akademio ridulo.gif

> Ekzsitas jam tia pronomo en Esperanto, nome ĝi,
> kiu estas uzebla ne nur por bestoj, aĵoj kaj infanoj,
> sed ankaŭ por plenkreskaj homoj.

Oni ja scias ke kaj "ci" kaj "gxi" estas uzeblaj nur por insulti, kaj "gxi" ne ebligas diferencigi inter personoj kaj senvivajxoj.

> Rilate regulon 15, mi ne certas

Regulo 15 ne utilas, sed ne gravas.

Bertilo skribis:

> Per la ĉi-tiea mencio de tiu same senŝanca ideo, la ebloj de
> reformproponoj espereble estas tute elĉerpitaj.

Cxu vere utilas fanfaroni per "senŝanca ideo" ???

"maratonisto" skribis:

> En Esperanto jam de jardekoj ekzistas neoficiala
> pronomo "ri", kiu signifas personon de nekonata aŭ nedifinita sekso.

Mi ja uzas gxin, sed mi ne uzas rin. ( mi uzas la pronomon "ri" (+ derivajxojn "ria" + "rin" ) sed mi ne uzas la personon "maratonisto" ).

> Mi ne komprenas, kial tiu pronomo havas tiom da kontraŭulojn

Do, uzu gxin ridulo.gif

> En la persa ekxistas la tria persona pronombro "u".
> Tiu pronombro povas rilati al viro aŭ virino

Kiom da triapersonaj pronomoj ekzistas kaj kion ili signifas?

Parenteze, in la ID ekzistas 2 triapersonaj pronomoj ( "dia" kaj "ia" ), sed ambaux estas senseksaj kaj ambaux estas uzeblaj nur por personoj ( "gxi" ne ekzistas ).

> "Hen" jam ekzistas en la bretona
> lingvo sed ĝi foje rilatas neŭtralaĵon kaj alifoje nur la viran

Do la bretona lingvo suferas je la ekzakte sama fusxo kiel EO, EN, DE, ...

> Svedoj tiom ŝatas senseksecon ke ili ne plu havas
> gefilojn kaj baldaŭ maleperos...

Eble vi celis na "malaperos"? Ne timu okulumo.gif

"Novatago" AKK "Novasturmopafilo" skribis:

> estas kaprica sinteno senti sin malkomfortan pro
> uzado de la vorto “ĝi” kaj “ĝi” funkcias bone por tio

"gxi" bone funkcias (nur) por la profesia insultisto, malfek!!!
Nova pruvo de kontraŭesperantisteco de ĝi. ridulo.gif

Ĝis, Novatago.

Oijos (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오전 7:44:10

Hän estas tute inventita vorto, kiujn la elitoj enkondukis. Ili ankaŭ provis enkonduki malsamajn vortojn laŭ sekso, sed nur la virina versio restis esti uzata, sed ŝanĝis sian signifon al ambaŭ seksoj. Hon estis la vorto por viro. Korektu, se mi ion mise memoras, estas jam longa tempo de tio, kiam mi estis en lernejo!

Hän ne ekzistas en la vera (parolata) lingvo, nur en la dekretita skribita versio, kiu ĉiam estas iom artefarita kaj arbitra.

Clarence666, kie Bertilo skribis ion? Mi vidas neniom ĉi-fadene.

Mi ne komprenas la titolon de ĉi tiu fadeno. Tiu enkonduko jam okazis antaŭ longe. Ĉu io novas?

mordaunt (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오전 7:55:08

Oijos:
Hän ne ekzistas en la vera (parolata) lingvo, nur en la dekretita skribita versio, kiu ĉiam estas iom artefarita kaj arbitra.
Kiujn pronomojn de tria persono oni uzas en la parolata finna, anstataŭe?

Ĉu frazoj kiel "Onko hän kotona? Kyllä, hän on kotona" ("Ĉu li/ŝi estas dome? Jes, li/ŝi estas dome" ) ne apartenas al la vera lingvo?

다시 위로