Esperantismo kontraŭ naciismo
貼文者: baibaibibi, 2014年8月2日
訊息: 11
語言: Esperanto
baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月2日下午9:50:57
Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年8月2日下午10:03:35
novatago (顯示個人資料) 2014年8月2日下午11:20:36
Fenris_kcf:Unu lingvo por pacumi kune ankaŭ estas unu lingvo por militumi kune. Esperanto ne forigas la militemecon de homoj.Prave. Tamen mi opinias ke Zamenhof ne estis tiel naiva rilate al tio (mi legis ion ie pri tio). Verŝajne li sciis tion, ke tuta monda paco ne estis io atingebla; tamen, li verŝajne opiniis ke estis pli bone labori por paco, ol fari nenion. Li vivis en mondeto, kie neniu povis lerni rapide kaj tre bone lingvon pro manko de tempo, volo, mono, kaj longa k.t.p. por lernado. Do, por li, havi lingvon kiel Esperanton estus granda helpo por pacigi iajn problemojn. Tio, evidente, nur signifas ke havi komunan lingvon pli facile lerneblan pli efike faligas lingvajn barojn inter homoj. Tamen, ne malofte, bone kompreni tion, kion celas diri aliulo estas la komenco de problemoj.
Krome, Esperanto per si mem ne kapablas forigi naciismajn sentojn. Fakte, ne estas io malofta vidi naciistojn, kiuj parolas Esperanton por defendi sian propran naciismon kontraŭ la naciismon de aliaj. Jen nia mondo.
Ĝis, Novatago.
baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月3日下午4:02:33
novatago:Anstataŭ mondan pacon, ni devus atingi individuan pacon, la socio estas formata el individuoj, se la individuoj estas en paco ankaŭ la socio estos en paco.Fenris_kcf:Unu lingvo por pacumi kune ankaŭ estas unu lingvo por militumi kune. Esperanto ne forigas la militemecon de homoj.Prave. Tamen mi opinias ke Zamenhof ne estis tiel naiva rilate al tio (mi legis ion ie pri tio). Verŝajne li sciis tion, ke tuta monda paco ne estis io atingebla; tamen, li verŝajne opiniis ke estis pli bone labori por paco, ol fari nenion. Li vivis en mondeto, kie neniu povis lerni rapide kaj tre bone lingvon pro manko de tempo, volo, mono, kaj longa k.t.p. por lernado. Do, por li, havi lingvon kiel Esperanton estus granda helpo por pacigi iajn problemojn. Tio, evidente, nur signifas ke havi komunan lingvon pli facile lerneblan pli efike faligas lingvajn barojn inter homoj. Tamen, ne malofte, bone kompreni tion, kion celas diri aliulo estas la komenco de problemoj.
Krome, Esperanto per si mem ne kapablas forigi naciismajn sentojn. Fakte, ne estas io malofta vidi naciistojn, kiuj parolas Esperanton por defendi sian propran naciismon kontraŭ la naciismon de aliaj. Jen nia mondo.
Ĝis, Novatago.
Lakiro (顯示個人資料) 2014年8月3日下午4:17:43
SAT
baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月3日下午7:52:48
Lakiro:Se vi diras pri ideo de la sennaciismo, do jam ekzistas SAT (Sennacieca asocio tutmonda). Tamen ĝi estas iomete magra. Plimulto da esperantistoj ne akceptas tiun ĉi ideon kaj opinias, ke internacia lingvo ne devas senigi naciajn ideojn. Ekzistas multenombraj nacioj, uzantaj Esperanton kiel neŭtralan rimedon de la komunikado. Esperanto ne devas solvi naciajn kaj politikajn problemojn. Ĉiu lando havas propran politikan kurson kaj devas gardi sian nacion.Nacioj ekzistas, kulturoj lingvoj, ktp. Sed Kiel individuoj nia menso ne devus esti ĉenita al iaspeca naciismo, aliel ni neniam estos liberaj. Tio ne signifas ke ni ne povas senti ke ni apartenas al iu kulturo.
SAT
baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月6日下午9:37:43
ĉevino:Satanoj klare distingis la konceptojn sennacieco kaj sennaciismo, cxu vi povas klarigi tiujn konceptojn al ni?Lakiro:Se vi diras pri ideo de la sennaciismo, do jam ekzistas SAT (Sennacieca asocio tutmonda). Tamen ĝi estas iomete magra. Plimulto da esperantistoj ne akceptas tiun ĉi ideon kaj opinias, ke internacia lingvo ne devas senigi naciajn ideojn. Ekzistas multenombraj nacioj, uzantaj Esperanton kiel neŭtralan rimedon de la komunikado. Esperanto ne devas solvi naciajn kaj politikajn problemojn. Ĉiu lando havas propran politikan kurson kaj devas gardi sian nacion.SAT estas klasbatala asocio, kio nuntempe ne tre allogas (burĝiĝis la proletaro), krome neniu aspiras iĝi "Sat-ano"...
SAT
Paradokse ties politika batalemo kondukis al persekutoj en komunistaj landoj...
Tamen mi bedaŭras ne plu membri ĝin kaj ne esti kongresonta ĉimonate en mia kara Bretonio, en urbo Dinano...
(Mia avataro estas la flago de la de mi tre amata bretonia provinco nome "Leonio"...)
Utilas mencii ke sennaciismo kunigas nur parteton de la satanaro, kiuj ĉiam distingis la konceptojn sennacieco disde sennaciismo... Tamen la fundinto de SAT (Lanti) ja estis sennaciisto, kaj la Sat-membroj kutime grupiĝas en fakoj komunista, anarkiista, sennaciista, ekologiista k.c. Multaj el ili faris el esperanto sian ĉeflingvon kaj la asocio eldonas inter aliajn la Plenan Ilustritan Vortaron kaj Sennaciecan Revuon, ambaŭ elstaraj eldonaĵoj de la esperanto-movado...
(Mi partoprenis ĝin dum kelkjaroj kaj neniam interesiĝis pri UEA...)
Iippa (顯示個人資料) 2014年8月7日上午5:31:13
Temas pri la komuna ekonomio kaj mono kaj egaleca samlaboro en aliaj fakoj sed ne komuna lingvo.
Iippa (顯示個人資料) 2014年8月7日上午8:01:11
Bodler (顯示個人資料) 2014年8月7日下午12:56:13
Fenris_kcf:Unu lingvo por pacumi kune ankaŭ estas unu lingvo por militumi kune. Esperanto ne forigas la militemecon de homoj. La revo de Zamenhof estis vana.Ĉu eblas pacumi sen komuna lingvo ? Mi ne pensas tion.
La kialo de multaj militadoj estas nekomunikado. Du gentoj ne komprenas unu la alian ĉar ili neniam interkomunikadis.
Ekzemple, en Usono estas du grandaj politikaj partioj : la demokratoj kaj la respublikanoj. Iu montris ke demokratoj havas nur demokratajn amikojn kaj legas aŭ vidas nur demokratajn amaskomunikilojn. Samtempe, respublikanoj havas nur respublikanajn amikojn kaj legas aŭ vidas nur respublikanajn amaskomunikilojn.
Do, Usono estas lando, kie du mondoj vivas kune sen nenia interkomunikado. Estas same en multe lando. Estas facile rajti kiam vi parolas kun samideanoj. Vi komprenas ke eble vi malpravas nur tiam, kiam vi parolas kun tiuj, kiujn vi malsamopinias.
Militadojn kreas malkomprenoj kaj malkomprenojn kreas nekomunikado.
Se esperanto ne sufiĉas por pacumi, tamen komuna lingvo necesas por vera paco. Tion komprenas Zamenhof.