본문으로

Imperio de la malbono

글쓴이: Lakiro, 2014년 8월 3일

글: 168

언어: Esperanto

novatago (프로필 보기) 2014년 8월 4일 오전 10:34:17

Polaris:Usono neniam devis konstrui mujon aŭ kurtenon de fero por ke la popolo ne forlasus la landon. Kial?
La usonanoj havas rajton de eldiri kontraŭaĵojn pri sia propa registraro (kaj ofte la usonanoj uzas ĉi tiun rajton). En Usono, ne ekzistas nenian danĝeron ĉar iu kritikas la oficialulojn de sia nacio aŭ sia ŝtato. En la "Imperio de la malbona"?....vere? Jes--absolute.

En Usono, oni eĉ havas la rajton de presi ĵurnale aŭ memesprimi radie, kvankam ili diras ion kontraŭ la registraro... kaj la registraro NE posedas la gazetan industrion. Oni povas kredi, praktiki, KAJ INSTRUI AL SIAJ INFANOJ siajn kredojn religiojn. Kaj oni ne bezonas permeson por foriri, loĝi ie ajn, komerci, nek studi iun ajn universitate--kaj la lego malpermesas diskriminacion pro raso kaj sekso. Kaj rimarkinde en landon laŭdire tiom plenplena de malboneco, miloj da homoj venas tras la landlimo de Usono tage, forlasante siajn landojn kaj komencante novan, usonan vivon . Do, se Usono estas "Imperio de la malbona", nu, ne evidentas.
Ĉio tio estas pli duonveroj, kaj ŝajnaj veroj, ol veraj veroj. Ekzemple, ne gravas “permesi” al ĉiu diri kion ajn se la plej gravaj privataj (tio estas, ne pagitaj per ŝtata mono) televidkanaloj, radistacioj kaj ĵurnaloj jam efike faras la laboron, kiun faras la registaraj informejoj de diktatorecaj landoj.

Poste eĉ se tio estus tute vera, rilate al civitanoj de tiu lando, ankaŭ oni devas atenti la manierojn agi eksterlande kaj trakti eksterlandanojn.

Nu, oni povus paroli pri kiaj estas la usonaj “liberoj” kaj “rajtoj” dum horoj sen diri ion bonan. Kompreneble, mi diras ĉi tion, kiel respondon al konkreta mesaĝo de Polaris, ne kiel komparon de Usono al aliaj landoj, ĉar neniu estas perfekta. Eĉ la plej bonaj ne estas perfektaj.

Ĝis, Novatago.

Algis (프로필 보기) 2014년 8월 4일 오후 12:39:33

Ĉu vi rigardis tiun filmon? Tie estas multaj klarigoj pri okazaĵoj en la mondo
https://www.youtube.com/watch?v=-A7bRrmGqp0

Algis (프로필 보기) 2014년 8월 4일 오후 12:47:59

9/11 laŭ Farenheit
Tio estas en litova lingvo, sed mi esperas, ke vi trovos ankaŭ en via lingvo aŭ originale angle

Vivu_Anarkio (프로필 보기) 2014년 8월 4일 오후 3:16:58

ĉiuj landoj estas malbona et ĉiu lando havas la potencialo estiĝi la Imperio de la malbono! Estiĝu anti-nacionaloj! (pardono pro malbona Esperanto)

Rujo (프로필 보기) 2014년 8월 4일 오후 3:25:52

Mi plene konsentas pri tio!

mordaunt (프로필 보기) 2014년 8월 4일 오후 3:57:46

Kosmopolitismo kaj anarkio? Mi kredas, tio estas nur bela utopio.

Rujo (프로필 보기) 2014년 8월 4일 오후 4:14:46

Martin Luther King diris: "I have a dream that one day this nation will rise up and live out the true meaning of its creed: "We hold these truths to be self-evident: that all men are created equal."Revon havas mi, ke iun tagon ĉi tiu nacio leviĝos kaj vivos laŭ la vera signifo de sia kredo: "Ni taksas jenan veraĵon memevidenta: ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj." (Vikipedio). Ne senreviĝu la homaro!

mordaunt (프로필 보기) 2014년 8월 5일 오전 6:31:53

Terurĉjo:demando: kion devas fari militema kaj agresema rusujo kun tiuj soldatoj?
Transdoni ilin al Strelkov. Li pli bone scias, kion fari. Almenaŭ, estus logike.

Polaris (프로필 보기) 2014년 8월 5일 오전 7:06:18

Terurĉjo:kiel la tuta mondo scias, nun la imperio de malbono Rusujo militas kontraŭ tre demokratia Ukrainujo

hieraŭ, la 4-n de aŭgusto, sub militbatoj de la "prorusaj" teroristoj la grupo de ukrainaj soldatoj (pli ol 400 homoj) estis premita al rusa ŝtatlimo kaj poste trapasis la limon kaj penetris en la rusujan teritorion.

nun tiuj ukrainaj soldatoj troviĝas sur nia teritorio
externalImage.png

demando: kion devas fari militema kaj agresema rusujo kun tiuj soldatoj?
Kion vi devas fari kun tiuj soldatoj? Pardonpetu, pentu por esti ĉagrenita al ilin, translokiĝu ilin al lia lando, kaj lasu ilin pace.

mordaunt (프로필 보기) 2014년 8월 5일 오전 7:12:19

Plej ridinde, ke Rusio faros ekzakte tiel.

다시 위로