Tartalom

Imperio de la malbono

Lakiro-tól, 2014. augusztus 3.

Hozzászólások: 168

Nyelv: Esperanto

Lakiro (Profil megtekintése) 2014. augusztus 3. 17:02:10

Estimataj kamaradoj, sinjoroj, amikoj!
Ni longe disputas pri diversaj politikaj pozicioj kaj agoj de niaj landoj. Mi longe aŭdas kia estas malbona mia lando kaj iam mi mem kritikas fremdajn registarojn. Nun aperis ebleco eldiri viajn opiniojn pri ajna lando, kiu al vi ne plaĉas, kaj priskribi konkretajn detalojn de via negativa rilato. Aŭ simple voĉdonu.
Amike!

mordaunt (Profil megtekintése) 2014. augusztus 3. 18:11:07

La aŭtoro de la termino "Empire of evil" estis Ronald Reagan, rilate al Soveta Unio. Do ili tiom forte batalis kontraŭ ĝi, ke ili mem fariĝis "Imperio de malbono". Ĉio estas laŭ leĝo de dialektiko.))

Krome, Israel estas imperio? Ridinde estas)

novatago (Profil megtekintése) 2014. augusztus 3. 18:34:51

Lakiro:Estimataj kamaradoj, sinjoroj, amikoj!
Ni longe disputas pri diversaj politikaj pozicioj kaj agoj de niaj landoj. Mi longe aŭdas kia estas malbona mia lando kaj iam mi mem kritikas fremdajn registarojn. Nun aperis ebleco eldiri viajn opiniojn pri ajna lando, kiu al vi ne plaĉas, kaj priskribi konkretajn detalojn de via negativa rilato. Aŭ simple voĉdonu.
Amike!
Oni ne povas elekti pli ol unu eblo. Do, mi ne voĉdonos. Ankaŭ mi ne certas ĉu estas tre justa, en ĉiu kazo, paroli pri la lando, anstataŭ la registaro de tiu lando.

Krome, mi esperas ke tiu “kia” de la demando estu akcidenta eraro.

Ĝis, Novatago.

ustra (Profil megtekintése) 2014. augusztus 3. 19:06:49

Mi voĉdonus City of London kaj Wall Street. Naciŝtatoj estas nur fasado.

mordaunt:
Krome, Israel estas imperio? Ridinde estas)
50% de deputitoj en usona kongreso havas ankaŭ la israelan nacianecon...
Sed mi demandas min kiel Pollando kaj Italio venis al la listo? Ankaŭ Francio estas terura malforta hodiaŭ.

Lakiro (Profil megtekintése) 2014. augusztus 4. 3:46:28

novatago:
Krome, mi esperas ke tiu “kia” de la demando estu akcidenta eraro.
Konsentas.
Certe, tiu ĉi listo estas abstrakta, kaj pluraj landoj ĉeestas por la kompanio. Ĉu Britio? Jes, certe, ĝi estas unu el la plej gravaj ludantoj sur la politika areno de la mondo.

Polaris (Profil megtekintése) 2014. augusztus 4. 5:10:11

mordaunt:La aŭtoro de la termino "Empire of evil" estis Ronald Reagan, rilate al Soveta Unio. Do ili tiom forte batalis kontraŭ ĝi, ke ili mem fariĝis "Imperio de malbono". Ĉio estas laŭ leĝo de dialektiko.))

Krome, Israel estas imperio? Ridinde estas)
Usono neniam devis konstrui mujon aŭ kurtenon de fero por ke la popolo ne forlasus la landon. Kial?
La usonanoj havas rajton de eldiri kontraŭaĵojn pri sia propa registraro (kaj ofte la usonanoj uzas ĉi tiun rajton). En Usono, ne ekzistas nenian danĝeron ĉar iu kritikas la oficialulojn de sia nacio aŭ sia ŝtato. En la "Imperio de la malbona"?....vere? Jes--absolute.

En Usono, oni eĉ havas la rajton de presi ĵurnale aŭ memesprimi radie, kvankam ili diras ion kontraŭ la registraro... kaj la registraro NE posedas la gazetan industrion. Oni povas kredi, praktiki, KAJ INSTRUI AL SIAJ INFANOJ siajn kredojn religiojn. Kaj oni ne bezonas permeson por foriri, loĝi ie ajn, komerci, nek studi iun ajn universitate--kaj la lego malpermesas diskriminacion pro raso kaj sekso. Kaj rimarkinde en landon laŭdire tiom plenplena de malboneco, miloj da homoj venas tras la landlimo de Usono tage, forlasante siajn landojn kaj komencante novan, usonan vivon . Do, se Usono estas "Imperio de la malbona", nu, ne evidentas.

mordaunt (Profil megtekintése) 2014. augusztus 4. 5:35:09

Polaris, usonanoj ja havas ion por esti fieraj, kaj mi estas tre ĝoja por ili. Eble vere, la nocio de "malboneco" estas subjektiva, kaj jes, la soveta ena politiko havis multajn erarojn. Sed ĉu vi ne kredas, ke devas esti ekvilibro en la mondo, kaj ne estas sane, kiam ekzistas nur unu sola imperio? Eble ne "imperio de malbono", sed "la monda ĝendarmo" estas Usono?

vincas (Profil megtekintése) 2014. augusztus 4. 6:47:01

Eble nomo de la fadeno ne estas tre bona. Eĉ Rusio ne estas imperio de malbono. Malbonaj estas Putin, kremlinoj, kaj tiuj, kiuj apogas Putinon, kremlinojn.

ustra (Profil megtekintése) 2014. augusztus 4. 7:55:25

Polaris:(...) kaj la registraro NE posedas la gazetan industrion.
Tiu ĉi eldiro estas formale korekta. Kvankam ĝi estas tre naiva, ĉar la gazeta industrio estas en la privata posedaĵo de malmultaj familioj - same kiel Usona mem.

baibaibibi (Profil megtekintése) 2014. augusztus 4. 9:18:58

Polaris:
mordaunt:La aŭtoro de la termino "Empire of evil" estis Ronald Reagan, rilate al Soveta Unio. Do ili tiom forte batalis kontraŭ ĝi, ke ili mem fariĝis "Imperio de malbono". Ĉio estas laŭ leĝo de dialektiko.))

Krome, Israel estas imperio? Ridinde estas)
Usono neniam devis konstrui mujon aŭ kurtenon de fero por ke la popolo ne forlasus la landon. Kial?
La usonanoj havas rajton de eldiri kontraŭaĵojn pri sia propa registraro (kaj ofte la usonanoj uzas ĉi tiun rajton). En Usono, ne ekzistas nenian danĝeron ĉar iu kritikas la oficialulojn de sia nacio aŭ sia ŝtato. En la "Imperio de la malbona"?....vere? Jes--absolute.

En Usono, oni eĉ havas la rajton de presi ĵurnale aŭ memesprimi radie, kvankam ili diras ion kontraŭ la registraro... kaj la registraro NE posedas la gazetan industrion. Oni povas kredi, praktiki, KAJ INSTRUI AL SIAJ INFANOJ siajn kredojn religiojn. Kaj oni ne bezonas permeson por foriri, loĝi ie ajn, komerci, nek studi iun ajn universitate--kaj la lego malpermesas diskriminacion pro raso kaj sekso. Kaj rimarkinde en landon laŭdire tiom plenplena de malboneco, miloj da homoj venas tras la landlimo de Usono tage, forlasante siajn landojn kaj komencante novan, usonan vivon . Do, se Usono estas "Imperio de la malbona", nu, ne evidentas.
Usono bombardas kaj masakras sendefendajn homojn senhalte, ĉu vi diras ke mi devas rideti dum tiuj frenezaj usonanoj detruas la mondon?

Vissza a tetejére