前往目錄

Kial tiom da fia naciismo?

貼文者: kaŝperanto, 2014年8月8日

訊息: 12

語言: Esperanto

kaŝperanto (顯示個人資料) 2014年8月8日下午7:40:10

Kara Lernuanoj,

En fadeno post fadeno mi legas tiajn naciismajn fiaĵojn ke me apenaŭ povas kredi ke mi legas vortojn de Esperantistoj. Ĉu senchavas kontraŭbatali samideanojn? Ni devas kunlabori por plibonigi nian mondon. Ni efektivigos nenion batalante inter ni!

Ne estas veraj diskutoj en ĉi tiuj fadenoj, sed estas insultaj, venenaj, kaj malamindaj sensencaĵoj el ĉiu flanko.

Mi ne plu deziras legi pri viaj elpensitaj komplotoj, do bonvolu agi por krei pli bonan mondon anstataŭ plendi senĉese.

Kore dankon,
-kaŝperanto

novatago (顯示個人資料) 2014年8月8日下午7:43:26

Inter aliaj kialoj tio nur estas sukceso de estraroj por misinformi al civitanaro. Oni devas konscii pri tio.

Ĝis, Novatago.

baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月8日下午8:03:57

Dankon pro viaj mesaĝoj, vi(j) ne povus esti pli pravaj.

morfran (顯示個人資料) 2014年8月8日下午8:13:04

Kial la interbatalado? Pro ke la “interna ideo”, dum bela sento kaj eĉ pli bela vendilo, estas plej ofte nur io, kion ni supozas, ke aliaj personoj devus observi.

kaŝperanto (顯示個人資料) 2014年8月8日下午8:39:33

Terurĉjo:

la ĉefa nuntempa problemo de la moderna esperanto estas ĉu uzi aŭ ne "ri" kaj "iĉ"?
Ne, sed ĝi certe ne estas plendi senĉese pri supozaj fiagoj de ĉiu alia registaro dum ekzaltante la via.

Vera Esperantisto (laŭ Gugla serĉo):
externalImage.png

baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月8日下午8:44:30

Terurĉjo:
baibaibibi:Dankon pro viaj mesaĝoj, vi(j) ne povus esti pli pravaj.
Вий (vij)

externalImage.png
Multaj volas havi sian propran pronomon en eo, kaj la mia estas vij, tamen mi ne sciis ke tiu pronomo estas tiel monstra, vere timiga!

vincas (顯示個人資料) 2014年8月9日上午7:52:06

kaŝperanto:Kara Lernuanoj,

En fadeno post fadeno mi legas tiajn naciismajn fiaĵojn ke me apenaŭ povas kredi ke mi legas vortojn de Esperantistoj. Ĉu senchavas kontraŭbatali samideanojn? Ni devas kunlabori por plibonigi nian mondon. Ni efektivigos nenion batalante inter ni!

Ne estas veraj diskutoj en ĉi tiuj fadenoj, sed estas insultaj, venenaj, kaj malamindaj sensencaĵoj el ĉiu flanko.

Mi ne plu deziras legi pri viaj elpensitaj komplotoj, do bonvolu agi por krei pli bonan mondon anstataŭ plendi senĉese.

Kore dankon,
-kaŝperanto
Kial, damne, ni devus interkonsenti? Ĉu uzantoj de Esperanto estas iuj fanatikaj sektemuloj, ke ni devus ami aŭ ŝati unu la alian? Estas bone, ke en Esperanto eblas ankaŭ insulti, tio montras ke Esperanto estas viva lingvo [:

Lakiro (顯示個人資料) 2014年8月9日上午7:54:58

Nu jes, verŝajne la plej interesa temo inter esperantistoj estas temo pri gejoj. ridulo.gif

kaŝperanto (顯示個人資料) 2014年8月11日下午1:31:02

ĉevino:Kia uzado de esperanto estas la bona : la romkatolika?, la brazilspiritisma?, la ĉinkomunisma?, la retpedofilia, la viŝnuharekriŝna?...

Por la teletubioj jam estas toki pona...
Ĉu la plej bona uzado estas esti reta trolo? Mi malsukcesas kompreni vian argumenton...

vincas:
Kial, damne, ni devus interkonsenti? Ĉu uzantoj de Esperanto estas iuj fanatikaj sektemuloj, ke ni devus ami aŭ ŝati unu la alian? Estas bone, ke en Esperanto eblas ankaŭ insulti, tio montras ke Esperanto estas viva lingvo [:/quote]Mi neniam diris ke ni devas interkonsenti pri ĉio. Ni almenaŭ devas respekti unu la alian dum diskutado. Neniam senchavas kvereli kiel infanoj, ĵetante merdon ĉie. Plenkreskigu.

patrik (顯示個人資料) 2014年8月13日下午3:45:40

La Esperanto-komunumo enhavas personojn kun diversaj kaj kontraŭantaj mondrigardoj; kaj do gravas, ke Esperantismo devas resti politike neŭtrala kaj ke Esperantistoj devas valori toleremon. Lernuanoj povas priparoli ĉion laŭplaĉe (kaj laŭregule) en Esperanto, sed ni ĉiuj memoru, ke tiuj temas nur pri niaj tute personaj kaj subjektivaj opinioj. Esperantismo tendencas je neniu kaj nenio krom je si mem.

回到上端