去目錄頁

Por kio laŭ vi oni bezonas Esperanton?

igor69, 2014年9月4日

讯息: 11

语言: Esperanto

igor69 (显示个人资料) 2014年9月4日上午10:50:57

Mi multe legis pri esperanto kaj scias pri kio ĝenerale oni scribas. Sed ĉu vere ĝi influas al la mondo aŭ ne? Kia estas via persona opinio?

Altebrilas (显示个人资料) 2014年9月4日下午9:31:01

Videble, tiuj, kiuj ne volas ke oni parolu pri esperanto nek debati pri lingvoj ĝenerale, opinias ke esperanto povus havi sur la mondo infuon, kiuj ili ne ŝatus...

nornen (显示个人资料) 2014年9月4日下午10:57:33

Por ke Anglaparolantoj malesperu pri la akuzativo.

igor69 (显示个人资料) 2014年9月5日上午2:31:02

Altebrilas:Videble, tiuj, kiuj ne volas ke oni parolu pri esperanto nek debati pri lingvoj ĝenerale, opinias ke esperanto povus havi sur la mondo infuon, kiuj ili ne ŝatus...
Ne,ne... mi temas pri reala influo. Ĉu al vi? Kiel?

igor69 (显示个人资料) 2014年9月5日上午2:32:37

ĉevino:Esperanto ĉefe utilas al la anglistoj kiel timigilo...
Dankon. okulumo.gif Estu tiel.

igor69 (显示个人资料) 2014年9月5日上午2:35:34

nornen:Por ke Anglaparolantoj malesperu pri la akuzativo.
Ĉu akuzativo estas tiel tlmiga? Ĉiuj tremetas,ĉu? ridulo.gif

nornen (显示个人资料) 2014年9月5日上午4:12:01

Terurĉjo:esperanto necesas por rakonti al aliaj e-toj, kia mirinda lingvo estas esperanto, por demandadi: kiam vi eklernis esperanton, por diri saluton, bonantagon aŭ bonanvesperon, por rakonti pri tio, kiel per esperanto ni ĉiuj unuiĝos en granda rondo familia, por insulti la anglan lingvon kaj por diskuti pri kiujn plibonigojn bezonas esperanto.

kaj, sendube, por plendi pri akuzativo
Lerte dirite.

nornen (显示个人资料) 2014年9月5日上午4:16:06

igor69:
nornen:Por ke Anglaparolantoj malesperu pri la akuzativo.
Ĉu akuzativo estas tiel tlmiga? Ĉiuj tremetas,ĉu? ridulo.gif
Nek estas timiga la akuzativo, nek tremetas ĉiuj. Tiu ĉi fenomeno estas limitita al certa subaro.

igor69 (显示个人资料) 2014年9月5日上午6:28:34

Terurĉjo:esperanto necesas por rakonti al aliaj e-toj, kia mirinda lingvo estas esperanto, por demandadi: kiam vi eklernis esperanton, por diri saluton, bonantagon aŭ bonanvesperon, por rakonti pri tio, kiel per esperanto ni ĉiuj unuiĝos en granda rondo familia, por insulti la anglan lingvon kaj por diskuti pri kiujn plibonigojn bezonas esperanto.

kaj, sendube, por plendi pri akuzativo
Ridinde. ridulo.gif Kaj ĉu tio ĉi estas ĉio ebla?

PEM71 (显示个人资料) 2014年9月5日上午9:41:09

igor69:Mi multe legis pri esperanto kaj scias pri kio ĝenerale oni scribas. Sed ĉu vere ĝi influas al la mondo aŭ ne? Kia estas via persona opinio?
Mi pensas ke Esperanto influas nenion en la mondo. 90 pocentojn de la homaro ne scias, ke nia lingvo ekzistas, kaj aliaj 5 pocentojn miras pri la fakto, ke Esperanto tute neatendite ankoraŭ estas uzata. La cetero? Ili ĝin nur mokas. Ĉu mi eraras? ridulo.gif Kompreneble, mi parolas pri la situacio ekster Esperantujo.

回到上端