Więcej

Mia blogo pri videoludoj

od Rangel_Castro, 7 września 2014

Wpisy: 5

Język: Esperanto

Rangel_Castro (Pokaż profil) 7 września 2014, 19:14:35

Saluton! Mi volas informi al vi pri mia blogo pri videoludoj. Mankas informoj pri tio en esperanto (almenaŭ mi ne trovis ilin), do mi decidis krei ĝin. lango.gif

Mi intencas afiŝi novaĵon preskaŭ ĉiutage. ^^

http://nintendisto.wordpress.com/

Ĝis!

Rangel_Castro (Pokaż profil) 7 września 2014, 19:44:51

Terurĉjo:
tamen, kial la ludoj estas "video"?

ĉu temas ne pri komputilaj ludoj?
Via demando pensigis min.

Laŭ PIV: videoludo. Elektronika ludo, bildigata sur ekrano.

Konzolo: Komputilo, destinita al preciza uzo: grafika konzolo, ludkonzolo.

Se videoludiloj (konzoloj) estas komputiloj, do videoludoj estas komputilaj. hehe Mi ne fakas pri informadiko / komputiko. xD

Alkanadi (Pokaż profil) 9 września 2014, 14:35:44

Rangel_Castro:Saluton! Mi volas informi al vi pri mia blogo pri videoludoj. Mankas informoj pri tio en esperanto (almenaŭ mi ne trovis ilin), do mi decidis krei ĝin. lango.gif

Mi intencas afiŝi novaĵon preskaŭ ĉiutage. ^^

http://nintendisto.wordpress.com/

Ĝis!
Bonan laboron. Gratulojn. Mi esperas vin akiros multajn vizitantojn.

Fenris_kcf (Pokaż profil) 9 września 2014, 18:48:50

Terurĉjo:ĥa, tio ĉi estas la influo de mia gepatra lingvo - la rusa
mi ĵus konsultis la vikipedion
en la rusa multe pli oftas "komputila ludo", ol "videoludo"
Simile en la Germana.
Ankaŭ la artikolo en la Esperanta Wikipedia nomiĝas Komputila ludo.

Rangel_Castro (Pokaż profil) 11 września 2014, 01:29:18

Bonan laboron. Gratulojn. Mi esperas vin akiros multajn vizitantojn.
Dankon. ^^

Wróć do góry