Đi đến phần nội dung

Ĉu vi volas aŭtojn stiri sin?

viết bởi Alkanadi, Ngày 09 tháng 9 năm 2014

Tin nhắn: 18

Nội dung: Esperanto

kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 21:05:33 Ngày 10 tháng 9 năm 2014

Terurĉjo:
Alkanadi:Ĉu vi volas aŭtojn stiri sin?
mi forgesis pri la ĉefa regulo de Esperanto, kiu mankas en la fundamenta regularo (gramatiko)
la ĉefa regulo de tri vortoj postulas: se oni uzas la vortojn "voli", "deziri", "ordoni", oni nepre uzu la kombinaĵon "ke + objekto + imperativo + rekta komplemento".
ĉu vi volas, ke + autoj + stiru + sin?

sed mi estas pardoninda, ĉar mi uzas la regulon aŭtomate. samkiel akuzativon.
Ĉu vere? Ĉu malĝustas la sekvontaj frazoj?
- "Mi deziras al vi bonan tagon"
- "Mi volas iri"
- "Mi deziras pomon"

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 22:56:22 Ngày 10 tháng 9 năm 2014

sergejm:
Oni povas fari tion eĉ nun, kie estas reloj, sed ĉu tio estos ekonomie efika?
Ekzemple, vi enveruros per via aŭto en metroon, starigas la aŭton sur platformon kaj indikas celan stancion. La platformo estos alkroĉigita al trajno, la veturos al celstancio, kie vi elveturos el metroo kaj daŭrigos vian vojaĝon. Pli facile estos, se via aŭto mem povos veturi sur reloj. Oni povas simile uzi ankaŭ tramrelojn.
Mi dubas pri la ekonomia efikeco, ĉar:
1. la trajno devas veturi la vojaĝanton, la veturilon, kaj la platformon, t.e. tiri ĉ. 1000 kg por ĉiu vojaĝanto. Estus malŝparo de energio.
2. La metrooj ĝenerale estas plenŝtopitaj, ĉefe dum la pinthoroj. Kun veturiloj, oni devus multobligi la dimensiojn de la tuneloj kaj fari sistemon por mastrumi la trafikon de multaj veturiloj en malvasta areo.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 23:26:25 Ngày 10 tháng 9 năm 2014

kaŝperanto:
Terurĉjo:
Alkanadi:Ĉu vi volas aŭtojn stiri sin?
mi forgesis pri la ĉefa regulo de Esperanto, kiu mankas en la fundamenta regularo (gramatiko)
la ĉefa regulo de tri vortoj postulas: se oni uzas la vortojn "voli", "deziri", "ordoni", oni nepre uzu la kombinaĵon "ke + objekto + imperativo + rekta komplemento".
ĉu vi volas, ke + autoj + stiru + sin?

sed mi estas pardoninda, ĉar mi uzas la regulon aŭtomate. samkiel akuzativon.
Ĉu vere? Ĉu malĝustas la sekvontaj frazoj?
- "Mi deziras al vi bonan tagon"
- "Mi volas iri"
- "Mi deziras pomon"
Mi supozas ke terĉujo parolis pri via ekzemplo, t.e.: voli + verba frazo kies subjekto ne estas la sama de la enhavanta propozicio.

Simple ne ekzistas AcI en Esperanto.

Voli: Ne eblas: *Mi volas vin veni.
Deziri: Ne eblas: *Mi deziras vin veni.
Ordoni: Ne eblas: *Mi ordonas vin veni. Ja eblas: Mi ordonas al vi veni.
(Vidu ankaŭ Z: "mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi" )

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 05:49:23 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

nornen:
Voli: Ne eblas: *Mi volas vin veni.
Deziri: Ne eblas: *Mi deziras vin veni.
Ordoni: Ne eblas: *Mi ordonas vin veni. Ja eblas: Mi ordonas al vi veni.
(Vidu ankaŭ Z: "mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi" )
Ĉu estas komprenebla, kial ne eblas? Komparu:
Voli: Eblas: Mi volas vin vidi. = Mi volas vidi vin = Mi volas, ke mi vidu vin
Deziri: Eblas: Mi deziras vin vidi. = Mi deziras vidi vin = Mi deziras, ke mi vidu vin

baibaibibi (Xem thông tin cá nhân) 07:00:25 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

Alkanadi:Ĉu vi volas, ke aŭtoj stiru sin?
Kiu estas via celata demando?:
1. Ĉu vi volas ke ĉiuj aŭtoj stiru sin?
2. Ĉu vi volas ke la aŭtoj de la riĉuloj stiru sin?
3. Ĉu vi volas ke via aŭto stiru sin?

kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 13:50:34 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

Terurĉjo:
ne, la frazoj estas ĝustaj, sed ili ne rilatas al la temo. nu, probable, krom la unua, kiu alivorte estas: mi deziras, ke vi havu bonan tagon.

ĥa-ĥa - mi volas, ke mi iru. mi deziras, ke mi havu pomon. sed la ambaŭ lastaj estas el tereno de nebezonataj komplikaĵoj.
Ho, mi miskomprenis. Ŝajnis ke vi diris ke tiu regulo ĉiam estu uzita kun voli, diziri, kaj ordoni.

sergejm:
nornen:
Voli: Ne eblas: *Mi volas vin veni.
Deziri: Ne eblas: *Mi deziras vin veni.
Ordoni: Ne eblas: *Mi ordonas vin veni. Ja eblas: Mi ordonas al vi veni.
(Vidu ankaŭ Z: "mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi" )
Ĉu estas komprenebla, kial ne eblas? Komparu:
Voli: Eblas: Mi volas vin vidi. = Mi volas vidi vin = Mi volas, ke mi vidu vin
Deziri: Eblas: Mi deziras vin vidi. = Mi deziras vidi vin = Mi deziras, ke mi vidu vin
Precize estas miaj pensoj: la frazoj estas ĝustaj, sed ili ne signifas tion, kion oni pensas/intencas.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 15:24:51 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

kaŝperanto:Precize estas miaj pensoj: la frazoj estas ĝustaj, sed ili ne signifas tion, kion oni pensas/intencas.
Dankon pro viaj klarigoj. Mi fakte ne pensis pri ke la akuzativo povus rilati al infinitivo, ĉar mi pensadis pri la Anglan "I want you to do something."

Sed sendube via analizo estas 100% ĝusta. Mi volas vin vidi = Mi volas vidi vin. != I want you to see.

kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 21:10:58 Ngày 11 tháng 9 năm 2014

nornen:
kaŝperanto:Precize estas miaj pensoj: la frazoj estas ĝustaj, sed ili ne signifas tion, kion oni pensas/intencas.
Dankon pro viaj klarigoj. Mi fakte ne pensis pri ke la akuzativo povus rilati al infinitivo, ĉar mi pensadis pri la Anglan "I want you to do something."

Sed sendube via analizo estas 100% ĝusta. Mi volas vin vidi = Mi volas vidi vin. != I want you to see.
Vi ankaŭ devas danki sergejm; estis lia analizo, finfine. ridulo.gif

Quay lại