Đi đến phần nội dung

Stelo, la nova Esperanto mono

viết bởi JaapJoosten, Ngày 13 tháng 9 năm 2014

Tin nhắn: 91

Nội dung: Esperanto

MartinSergeLangevin (Xem thông tin cá nhân) 16:59:35 Ngày 23 tháng 7 năm 2017

Grown:Kial ĉiu estas estimata?
Estimata Grown,

Tio estas interesa demando☺

Grown (Xem thông tin cá nhân) 20:40:46 Ngày 23 tháng 7 năm 2017

Kiu rimedo estas senkonflikta? Mi ŝatas ke la Stelo ne estas el oro. Do ĝi estus nure la Ŝtelo.

MartinSergeLangevin (Xem thông tin cá nhân) 21:19:10 Ngày 23 tháng 7 năm 2017

Grown:Kiu rimedo estas senkonflikta? Mi ŝatas ke la Stelo ne estas el oro. Do ĝi estus nure la Ŝtelo.
Interese. Oni povas kompreni tamen, ke tiuj, kiuj ne havas spertan edukadon en ekonomiaj studoj povas pli facile kompreni la simplan koncepton, ke la metalo entenas la valoron de la monero. Tiusence, la ora dinaro kaj la arĝenta dirhamo estas kiel Esperanto: simple lernebla kaj komprenebla.

Aliflanke, oni bezonas pli da edukado por kompreni ekzemple la kanadan dolaron. Jes, oni komprenas per sperto ke la dolaro valoras pli ol ĝia plastiko kaj inko, sed por tiuj kiuj neniam legis libron pri ekonomio, ili simple senkompare ne akceptas ĝin. Bitcoin estas eĉ pli senkompare ne akceptas ĝin. Pro tio, ili iom timus ekzemple Bitcoin.


Ili komprenas ke la kanada banko printas kanadajn dolarojn, sed ne tute kion donas al ĝi sian valoron. Estas kvazaŭ mistika por ili.

Tamen, kiel internacia monunuo, eble la ora dinaro, la arĝenta dirhamo, Bitcoin kaj aliaj povus kunekzisti kiel Esperanto kaj Volapuko foje kunekzistis.

Fakte, kiam Zamenhof mem skribis al Schleyer, li eksplikis ke eĉ du simplaj internaciaj lingvoj estus prefere al multego da malfacilaj lingvoj por internacia komunikado.

Same, eĉ kelkaj internaciaj monunuo estas pli bona ol multege da naciaj.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:27:49 Ngày 23 tháng 7 năm 2017

Al Grown:
Interesa ligilo, ĉifoje. Mi lernis ion. Kun vortludo kiel premio. Bv. daŭrigi, mi preferas tiajn mesaĝojn.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:37:11 Ngày 23 tháng 7 năm 2017

Al MSL: vi ja rajtas vendi kaj aĉeti oron, forme de moneroj, dinaroj, juvelojn, dentojn, ktp. Al kio utilus fabriki krome esperantistajn medalojn? Kiu emus entrepreni tiun fabrikadon?

MartinSergeLangevin (Xem thông tin cá nhân) 22:03:44 Ngày 23 tháng 7 năm 2017

Altebrilas:Al MSL: vi ja rajtas vendi kaj aĉeti oron, forme de moneroj, dinaroj, juvelojn, dentojn, ktp. Al kio utilus fabriki krome esperantistajn medalojn? Kiu emus entrepreni tiun fabrikadon?
Vi pravas.

Grown (Xem thông tin cá nhân) 22:04:18 Ngày 23 tháng 7 năm 2017

MartinSergeLangevin:
Grown:Kiu rimedo estas senkonflikta? Mi ŝatas ke la Stelo ne estas el oro. Do ĝi estus nure la Ŝtelo.
Interese. Oni povas kompreni tamen, ke tiuj, kiuj ne havas spertan edukadon en ekonomiaj studoj povas pli facile kompreni la simplan koncepton, ke la metalo entenas la valoron de la monero. Tiusence, la ora dinaro kaj la arĝenta dirhamo estas kiel Esperanto: simple lernebla kaj komprenebla.

Aliflanke, oni bezonas pli da edukado por kompreni ekzemple la kanadan dolaron. Jes, oni komprenas per sperto ke la dolaro valoras pli ol ĝia plastiko kaj inko, sed por tiuj kiuj neniam legis libron pri ekonomio, ili simple senkompare ne akceptas ĝin. Bitcoin estas eĉ pli senkompare ne akceptas ĝin. Pro tio, ili iom timus ekzemple Bitcoin.


Ili komprenas ke la kanada banko printas kanadajn dolarojn, sed ne tute kion donas al ĝi sian valoron. Estas kvazaŭ mistika por ili.

Tamen, kiel internacia monunuo, eble la ora dinaro, la arĝenta dirhamo, Bitcoin kaj aliaj povus kunekzisti kiel Esperanto kaj Volapuko foje kunekzistis.

Fakte, kiam Zamenhof mem skribis al Schleyer, li eksplikis ke eĉ du simplaj internaciaj lingvoj estus prefere al multego da malfacilaj lingvoj por internacia komunikado.

Same, eĉ kelkaj internaciaj monunuo estas pli bona ol multege da naciaj.

Ad Hominem
. Kulto al personeco.

Ĉiukaze, la valoro de naciaj monunoj estas ĉar homoj fidas la ekonomion de la nacio, fidas ke la monuno kontinuas havi valoron, kaj komercas per la monuno. Do la monuno havas kiom mallongtempe, valoron ĉar homoj fidas ke la monuno havas valoron. Do la monuno mem eksponas neniom ekonomian valoron. La monuno iom estas religio aŭ furoro, sed estas fakte konvencio. Sed metalelo (read: bullion) krom oro estas tute malsama, ekzemple, arĝento estas valora pli-malpli tiom kiom antaŭe.

MartinSergeLangevin (Xem thông tin cá nhân) 22:08:23 Ngày 23 tháng 7 năm 2017

Pardonu la maŝinkorektadon. Mi ne volis diri akcepti sed kompreni.

MartinSergeLangevin (Xem thông tin cá nhân) 22:12:12 Ngày 23 tháng 7 năm 2017

Pri Zamenhof, vi pravas. Mi simple trovis interesa, ke Zamenhof akceptis ke eĉ se Volapük daŭrus, ke tio ne necese senvalorigis Esperanto.

Mi ankaŭ ne favorigas Esperanton specife sed nur la ideon de internacia helplingvo same kiel mi favorigas la ideon de internacia monunuo. Eĉ la stelo aŭ Bitcoin estus preferinda al nenio.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:01:31 Ngày 24 tháng 7 năm 2017

Kion vi esperas per internacia monunuo? Ĉu la Euro aŭ Dolaro ne sufiĉas?

Pri Bitcoin, mi ne bone komprenas, kiel ĝi funkcias. Ĉu iu spertulo povas uzi iom da tempo por klarigi ion? Kial mi devus fidi ilin?

Quay lại