Klimatŝanĝo
viết bởi ustra, Ngày 20 tháng 9 năm 2014
Tin nhắn: 54
Nội dung: Esperanto
ustra (Xem thông tin cá nhân) 21:16:45 Ngày 24 tháng 9 năm 2014
robbkvasnak:La teorio de pezoforto estas teorio. Se iu ŝatus kontraŭi tion, bonege. Sed ke oni kredu vin seriozan - do tio ankaŭ estus teorio.Embarase vi eĉ ne komprenas la diferencon inter teorio kaj natura leĝo. Tre amuze kaj domaĝe.
kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 21:52:55 Ngày 24 tháng 9 năm 2014
ustra:Mi reafiŝos el la alia fadeno por ke mi ne retajpos:kaŝperanto:Vi miskomprenas min, amiko. Ekzemple: Mi estus stultulo se mi provas paroli pri turkaj aferoj. Mi neniam vizitis turkujon, kaj ne scias eĉ unu vorto en la turka. Mi ne eĉ povus montri al turkujo sur terglobo. Neniu neus ke mi estus stulta ekparoli pri kion la turka registaro devas fari. Nur stultulojn aŭ frenezulojn neas la surluniĝon kaj la teorion de relativeco.Tamen vi ne konas min, sed sentas la impulson insulti min. Do vi skribas kvazaŭ pri turkaj aferoj.
Vi fakte aspektas tiele kiam vi neas "sciencajn faktojn" (ne daŭru ŝajnigi ke ni ne komprenas la difinon/realecon de kio "faktoj" aŭ "teorioj" estas). Ĉu vi dezirus argumenti kun mi se mi parolus pri germanajn aferojn sciante nenion?
Teorio ne estas fakto. Tial ĝi nomas teorion. Se iu preferas alian teorion, tiam li/ŝi rajtas egale. Ne temas ĉu iu neas ion. Ĉu tio estas tro komplike por kompreni?
Ŝajnas al mi, ke vi eĉ ne scias, ke la teorio de relativeco kaj la kvantuma teorio kontraŭdiras unu de la alia. Kio nun, amiko? Ĉu estas fizikistoj ankaŭ frenezuloj? Kiuj sciencaj faktoj vi jesas?
--
"Neniu prezentis teorion kiel fakto. Vi nur interpretas tion senkiale. Se vi dezirus argumenti plu, estas "fakto" ke la teorio precize priskribas la konduton de realeco laŭ ĉiu experimento. Estas fakto samkiel estas fakto ke mi nun sidas ĉe labortablo. Vi provas sapei ĉi fakton per:
"Ĉu vi scias ke ĝi vere estas labortablo? Ĝi povas ankaŭ esti skribtablo, tablo, aŭ eĉ skatolo, do ne estas fakto ke vi sidas ĉe labortablo."
Vi nur faras ĉi argumenton sur fondo de semantiko, kaj ĉiuj scias tion."
--
Mi ja scias ke la du teorioj kontraŭdiras unu la alia, sed estas fakto ke ni ankoraŭ ne faris ian ajn eksperimentan pruvon - nur estas teoria kontraŭdiro. Aldone, kvantuma teorio ankaŭ enkorpigas relativecajn principojn. Estas fakto ke ambaŭ teorioj ĝuste priskribas realecon laŭ ĉiu eksperimento.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 22:14:52 Ngày 24 tháng 9 năm 2014
kaŝperanto:Mi ja scias ke la du teorioj kontraŭdiras unu la alia, sed estas fakto ke ni ankoraŭ ne faris ian ajn eksperimentan pruvon - nur estas teoria kontraŭdiro. Aldone, kvantuma teorio ankaŭ enkorpigas relativecajn principojn. Estas fakto ke ambaŭ teorioj ĝuste priskribas realecon laŭ ĉiu eksperimento.Ĝuste. La teorio de relativeco estas tre establita afero. Mi temigis ĝin ĉar la daŭre citata Muĥin kiel nefizikisto kuraĝas nei ĝin, asertas ke ĝi estis sen konfirmo ktp, kio klare montras ke li estas idioto kiu tute ne hezitas kritiki aferojn pri kiuj li klare komprenas neniom ajn.
Kaj aldone kvantummekaniko kaj relativeco ne kontraŭdiras unu la alian. Oni povus diri ke ili estas validaj en aliaj cirkonstancoj, kaj ke ili do ambaŭ ne estas kompletaj. Sed neniu el ambaŭ estas malĝusta, kaj tiu asertanta ke Einstein eraris klare ne komprenas sufiĉe la teorion. Ankaŭ Newton ne eraris, la leĝoj de lia teorio de gravito estas en certaj cirkonstancoj perfekte aplikeblaj.
Aserti ke la teorio de gravito de Newton estas teorio kaj oni do same bone povas argumenti kontraŭ ĝi estas frenezaĵo, kaj montras ke oni ne komprenas kion en scienco signifas la vorto 'teorio'.
robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 00:40:29 Ngày 25 tháng 9 năm 2014
ustra:Ne, vi estas la embarasigulo ĉar ja nomiĝas la teorio de pezoforto. Ne temas pri mia kompreno sed pri la nomo scienca, üstrarobbkvasnak:La teorio de pezoforto estas teorio. Se iu ŝatus kontraŭi tion, bonege. Sed ke oni kredu vin seriozan - do tio ankaŭ estus teorio.Embarase vi eĉ ne komprenas la diferencon inter teorio kaj natura leĝo. Tre amuze kaj domaĝe.
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 05:33:46 Ngày 25 tháng 9 năm 2014
robbkvasnak:Ne, vi estas la embarasigulo ĉar ja nomiĝas la teorio de pezoforto. Ne temas pri mia kompreno sed pri la nomo scienca, üstraTiu teorio science nomiĝas gravita teorio. Estas almenaŭ du variantoj: de Newton kaj Einstein.
Pezo, mezurata en kilogramoj, funto kaj uncoj, ne estas scienca termino. Science ĝi nomiĝas maso.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 05:46:46 Ngày 25 tháng 9 năm 2014
sergejm:Nu, 'pezoforto' estas tute akceptebla - kaj laŭ kelkaj certe preferinda - alia vorto por gravito, ĉar efektive gravito kaŭzas pezon. Ankaŭ en la nederlanda la vorto estas 'pezoforto' (zwaartekracht).robbkvasnak:Ne, vi estas la embarasigulo ĉar ja nomiĝas la teorio de pezoforto. Ne temas pri mia kompreno sed pri la nomo scienca, üstraTiu teorio science nomiĝas gravita teorio. Estas almenaŭ du variantoj: de Newton kaj Einstein.
Pezo, mezurata en kilogramoj, funto kaj uncoj, ne estas scienca termino. Science ĝi nomiĝas maso.
Pezo kaj maso en fiziko ne estas la sama afero. Pezo estas forto kaj do ĝia unuo verdire estas Newton.
La fakto ke la sama nombro nomata 'maso' de objekto kaj aperas en formulo por akcelo kaj en formulo por pezoforto estas rimarkinda, kaj tiu ekvivalento (en antaŭrelativeca mekaniko ne pli ol koincido) estis bazo de la ĝenerala teorio de relativeco.
mordaunt (Xem thông tin cá nhân) 05:50:21 Ngày 25 tháng 9 năm 2014
mihxil:Pezo kaj maso en fiziko ne estas la sama afero. Pezo estas forto kaj do ĝia unuo verdire estas Joule.Ĉu tiel oni instruas en nederlandaj lernejoj?=)
[Joule] estas por energio kaj laboro, [Newton] - por forto.
ustra (Xem thông tin cá nhân) 07:17:40 Ngày 25 tháng 9 năm 2014
kaŝperanto:"Neniu prezentis teorion kiel fakto.
kaŝperanto:Nur stultulojn aŭ frenezulojn neas la surluniĝon kaj la teorion de relativeco.
kaŝperanto:Vi nur faras ĉi argumenton sur fondo de semantiko, kaj ĉiuj scias tion."Ĉu vi povas decidiĝi kion vi volas sciigi al la legantoj? Via supera intelekto ekas elrevigi min. Ĝis nun estis viaj insultoj tiel multpromesaj.
kaŝperanto:Mi ja scias ke la du teorioj kontraŭdiras unu la alia, sed estas fakto ke ni ankoraŭ ne faris ian ajn eksperimentan pruvon - nur estas teoria kontraŭdiro. Aldone, kvantuma teorio ankaŭ enkorpigas relativecajn principojn. Estas fakto ke ambaŭ teorioj ĝuste priskribas realecon laŭ ĉiu eksperimento.Mi dubas, ke vi sciis tion, ĉar tio tute ne eliĝas el viaj antaŭaj eldiroj. Sed tio ne gravas, ĉar ni ja estas tie por lerni. Cetere, oni ne kapablas kuniĝi ambaŭ teorioj. Ne pretendu kvazaŭ oni povus fari tion.
kaŝperanto (Xem thông tin cá nhân) 14:11:46 Ngày 25 tháng 9 năm 2014
ustra:Pri kio mi volas sciigi la legantojn? Kiuj legantoj? Ĉu vi eĉ komprenas la argumenton mi faris, aŭ ĉu vi nur elektis izolajn frazojn? Vi ne eĉ unufoje respondis al la efektivajn argumentojn, kiujn mi faris. Laŭ kiu mi havas "superan intelekton"? Estas domaĝo ke vi elektas esti insultita, sed ne estas mia problemo.kaŝperanto:"Neniu prezentis teorion kiel fakto.kaŝperanto:Nur stultulojn aŭ frenezulojn neas la surluniĝon kaj la teorion de relativeco.kaŝperanto:Vi nur faras ĉi argumenton sur fondo de semantiko, kaj ĉiuj scias tion."Ĉu vi povas decidiĝi kio vi volas sciigi la legantojn? Via supera intelekto ekas elrevigi min. Ĝis nun estis viaj insultoj tiel multpromesaj.
Bonvolu citi la afiŝon en kiu oni prezentis teorion kiel fakto, aŭ montri al ni la plenklerigitan kaj tute malfrenezan personon kiu neas la teorion de relativeco aŭ la surluniĝon. Tiel oni devas argumenti. Ne daŭru reafiŝi izolajn frazojn de miaj afiŝoj eksterkuntekste.
ustra:Dubu tiom multe kiom vi volas, ne ŝanĝos la veron. Mi studiis fizikon en universitato, mi havis enkondukajn kursojn pri kaj (speciala) relativeco kaj qvantuma mekaniko. Kiel mi diris, estas nur teoria kontraŭdiro, kaj ambaŭ teorioj estas ĝusta laŭ ĉiuj pruvoj. Ankaŭ estas tute probabla, ke ne estas ebla krei unuigintan teorion de la fiziko: http://en.wikipedia.org/wiki/G%C3%B6del%27s_incomp.... Stephen Hawking mem ne kredas ke ni povos krei "teorion de ĉio" pro ĉi tiu "nekompleteca" teoremo.
kaŝperanto:Mi ja scias ke la du teorioj kontraŭdiras unu la alia, sed estas fakto ke ni ankoraŭ ne faris ian ajn eksperimentan pruvon - nur estas teoria kontraŭdiro. Aldone, kvantuma teorio ankaŭ enkorpigas relativecajn principojn. Estas fakto ke ambaŭ teorioj ĝuste priskribas realecon laŭ ĉiu eksperimento.Mi dubas, ke vi sciis tion, ĉar tio tute ne eliĝas el viaj antaŭaj eldiroj. Sed tio ne gravas, ĉar ni ja estas tie por lerni. Cetere, oni ne kapablas kuniĝi ambaŭ teorioj. Ne pretendu kvazaŭ oni povus fari tion.
ustra (Xem thông tin cá nhân) 15:52:32 Ngày 25 tháng 9 năm 2014
kaŝperanto:Pri kio mi volas sciigi la legantojn? Kiuj legantoj? Ĉu vi eĉ komprenas la argumenton mi faris, aŭ ĉu vi nur elektis izolajn frazojn? Vi ne eĉ unufoje respondis al la efektivajn argumentojn, kiujn mi faris. Laŭ kiu mi havas "superan intelekton"? Estas domaĝo ke vi elektas esti insultita, sed ne estas mia problemo.Kiel mi estas permesata kompreni vian frazon, ke "nur stultulojn aŭ frenezulojn neas (la surluniĝon kaj) la teorion de relativeco"? Se iu neas la teorion de relativeco (ĉar li preferas alian teorion), li estas stultulo. Bedaŭrinde tiu estas la sola interpretado de via frazo, kiu mi povas ekkoni kaj tiu ĉi ne estas simple izolata frazo eksterkuntekste. Tiu eldiro estas en ĉia rilato ridinda kaj tre terura por iu, kiu studis fizikon. Ĝi estas esprimo de naiveco, aroganteco kaj tralumetas mankon de respekto.
Bonvolu citi la afiŝon en kiu oni prezentis teorion kiel fakto, aŭ montri al ni la plenklerigitan kaj tute malfrenezan personon kiu neas la teorion de relativeco aŭ la surluniĝon. Tiel oni devas argumenti. Ne daŭru reafiŝi izolajn frazojn de miaj afiŝoj eksterkuntekste.
Ĉar nun certe lingvaj ĉu intelektaj neakuratecoj estas klerigata, viaj argumentoj, bazitaj sur veraj studoj de sciencistoj, nun certe ankaŭ algajnis valoron. Mi nun devas trovi ilin inter la insultoj.
kaŝperanto:Se vi parolas pri aferoj pri kiu vi scias preskaŭ nenion, vi estas stultulo: homo kiu ne estas inteligenta; faranta aferojn malutilajn al si mem.Ĉu io estas malĝuste pri mia aserto, ke vi havas superan interlekton?
Kial mi elektas esti insultita? Ĉu kial vi elektas insulti min?
Ĉu tiu ĉi ankaŭ estas izolata frazo eksterkuntekste?