Klimatŝanĝo
של ustra, 20 בספטמבר 2014
הודעות: 54
שפה: Esperanto
ustra (הצגת פרופיל) 27 בספטמבר 2014, 11:24:59
kaŝperanto:Mi pardonpetas pro mia eksplodo; mi ne celas malamikigi iun ajn samideanon.Fine vi ekparolas kun racio. Mi certas, ke ne nur mi aprezas tion.
Sed mi ne retiras de mia pozicio. Laŭ viaj metodoj vi ne eblas malpravi, ĉar vi povas subfosi ĉiujn pruvojn kiuj estas faritaj de la opozicio. Estas freneziga provi argumenti kontraŭ vi, ĉar ne vere eblas. Vi neas niajn fontojn ĉar ili estas subtenita de ia registara komploto, kaj ni neas viajn fontojn ĉar ili estas komplot-teoriistoj. Neniu venkos.
Ĉiuokaze: la tero varmiĝas, kaj ni ne deziras ke ĝi varmiĝu, do kial ne provu ni halti la varmiĝon, aŭ almenaŭ malrapidigi ĝin? Ĉu, se ĝi estas tute natura varmiĝo, ni devas senzorge aldoni pli kaj pli da CO2? Ĉu ni devas daŭre senarbigi? Tia senmensa ĉasado de senĉesa kreskado nur pli frue mortigos ni ĉiuj: aŭ per ekonomia paneo aŭ per media paneo.
Eĉ kiam la domo brulas, ne taŭgas trafi alumeton por grandigi la farjon.
Ne estas mia deziro, ke vi retiras de via pozicio. Mi estas miregata, ke vi pensas tion. Principe mi opinias, ke ĉio povas esti rigardota de diferencaj anguloj. Mi nur rifuzas partopreni en diskuto, ĉe kiu iu ekas kun insulto kaj al la fino certigas min, kiel mi malpravas. Tio estas simple infanece. Tial ĝis nun mi ne reagis je viaj argumentoj.
Ankaŭ mi ne komprenas, kial vi kredas, ke tio ĉi estas batalo por venko kaj malvenko.
Estas mia opinio, ke oni devus esti tre singardema kiam oni parolas pri "sciencaj faktoj". Ĉar kion ni efektive scias estas tre malmulte. La homoj tro ofte uzas iujn hipotezojn kaj senpripense traktas ĝin kiel faktoj.
Plue, estas la aserto, ke 90% de sciencistoj subtenas iun tezon neniu plifortigo de argumentado - eĉ se la procentaĵo estus korekte. Ekz. por produktanto de vakcinado estas tre facile trovi kuracistojn kaj aliaj ekspertoj, kiuj povas atesti eminentan efikon de vakcinado - verŝajne eĉ po 100%. Nur kial tiu ĉi kolektita fakkompetenteco ne eksplikas pli precize la avantaĝojn de formaldehido, hidrargo aŭ aluminio en homa (aŭ besta) korpo, restas iliajn sekreton.
Ankaŭ la amasscienco orientiĝas nur je la mono.
Ĉiukaze mi preferas rigardon al la pasinteco. Kaj tie mi vidas naturajn klimatŝanĝojn (ekz. Gronlando estis jam nomata). Ke mi ne konektas la elpuŝadon de CO2 kun la klimatŝanĝo, ne signifas, ke mi aprobas la polucion. Tute ne. La protektado de la natura medio estas tre grave al mi.
La kredo, ke la homo povus ŝanĝi la klimaton (do halti naturan procezon), indikas al mi orgojlon. Kaj se la klimato varmiĝas, la pasinteco montras, ke tio estis bone por la homoj.
Mia eldiro estas, ke artifika histerio estas estigata por realigi politikajn (do ekonomiajn) motivojn.
Sunjo (הצגת פרופיל) 27 בספטמבר 2014, 17:43:12
Terurĉjo:rusujo estas la plej malvarma lando en la mondo kaj iometa plialtigo de la atmosfera temperaturo estus eĉ bono por mia lando.Povus esti ke vi eraras pri tio. Klimatŝanĝo ne estas nur plivarmiĝo sen aliaj ŝanĝoj. Krom tio mi aŭdis jam pri truoj en la rusa pejzaĝo, kaŭzitaj de gasoj (metano) kiuj post senfrostiĝo de daŭre frostita grundo subite eliĝis. Kaj pri tiuj gasoj kiuj nun ankoraŭ estas sub la tero oni diras ke ili post eliĝo eĉ pli influas la atmosferon, kaj ke tiam la klimatŝanĝo estos eĉ malpli malhelpebla de homoj ol jam nun.
artikolo pri tio
ustra (הצגת פרופיל) 30 בספטמבר 2014, 15:01:45
robbkvasnak (הצגת פרופיל) 30 בספטמבר 2014, 16:47:45
Ne, la homo tute ne poluas la planedon. La montoj de plastiksakoj apud la ŝoseo (oni ameme nomas la plej grandan ĉe ni "Mount Trashmore" - Monto Plirubaĵ') estas nur falsaj revoj en mia vivo. Eble mi ebriiĝas de la malpura aero kaj tiel imagas tion. La formorto de bestoj en la Everglades (la granda marŝo natura en Florido) estas propagando politika por gajni monon. La forfando de la glaciriveroj kaj glacimontoj - tutoj ferakontoj.
Feliĉe mi estas 67-jara kaj ne havas infanojn. Ĉar se - jes, kara üstra nur se - nur ero da la rakontoj pravas, tiam la homoj post mi ne trovos tre belan mondon ĉirkaŭ si.
ustra (הצגת פרופיל) 30 בספטמבר 2014, 18:33:13
Ŝajne viaj 67-jaraj okuloj jam delonge trompigas vin kaj la poluita akvo efektas vian koncentrad-kapablon kaj fortigas vian ignoradon.
robbkvasnak (הצגת פרופיל) 30 בספטמבר 2014, 19:13:56
ustra (הצגת פרופיל) 30 בספטמבר 2014, 20:04:45
robbkvasnak:Jes, üstra, insultu min. Tiel vi montras al la legantaro kia homo vi ja estas. Kaj estu feliĉa ke Germanio gastigas vin.Ĉu nenio estas tro embarase al vi?
Kial vi nun devias de la temo?
kaŝperanto (הצגת פרופיל) 30 בספטמבר 2014, 21:29:29
ustra:Do estas bone ke unu persono devii pro insultoj, sed ne por aliulo? Mi ne rekte nomis vin "stultulo" kaj vi tute deviis de la temo. Nun vi rekte diris ke robb estas malfortmensa kaj senscia? (vi ŝajne intencis "nescio" anstataŭ "ignorado" )robbkvasnak:Jes, üstra, insultu min. Tiel vi montras al la legantaro kia homo vi ja estas. Kaj estu feliĉa ke Germanio gastigas vin.Ĉu nenio estas tro embarase al vi?
Kial vi nun devias de la temo?
Kial vi ne legas "kio estas skribita kaj ne fantaziu"? Estas tute klara ke niaj propraj fontoj estas fiaj je la okuloj de la alia flanko. Laŭ mi estas viaj fontoj kiu "fantazias".
tasreka (הצגת פרופיל) 1 באוקטובר 2014, 04:14:34
ustra (הצגת פרופיל) 1 באוקטובר 2014, 07:57:49
kaŝperanto:Do estas bone ke unu persono devii pro insultoj, sed ne por aliulo? Mi ne rekte nomis vin "stultulo" kaj vi tute deviis de la temo. Nun vi rekte diris ke robb estas malfortmensa kaj senscia? (vi ŝajne intencis "nescio" anstataŭ "ignorado" )Jes, interalie vi rekte nomis min stultulo.
Kial vi ne legas "kio estas skribita kaj ne fantaziu"? Estas tute klara ke niaj propraj fontoj estas fiaj je la okuloj de la alia flanko. Laŭ mi estas viaj fontoj kiu "fantazias".
Mi ne insultis kvasnak, sed spekulis kial li inversigas miajn eldirojn. Tute ne temas iujn fontojn aŭ konvinkojn.
Vi ankaŭ legu kio estas skribita.
ustra:Ke mi ne konektas la elpuŝadon de CO2 kun la klimatŝanĝo, ne signifas, ke mi aprobas la polucion. Tute ne. La protektado de la natura medio estas tre grave al mi.
robbkvasnak:Kaj eble üstra tre ĝojos ke tiuj kiuj volas ekspluati pli da petroleo, pli da karbo, pli da gaso estas la konervemuloj kiel la du fratoj Koch (ĉiu el ili havas ĉirkaŭ 32 miliardajn dolarojn) kiuj gajnos eĉ pli se oni faras tion, ĉar ili kontrolas la ekspluatadon.Por kio tiu infaneca konduto?
(...)
Ĉar se - jes, kara üstra nur se - nur ero da la rakontoj pravas, tiam la homoj post mi ne trovos tre belan mondon ĉirkaŭ si.