Kwa maudhui

Sunaj Makuloj kaj Militojn?

ya Alkanadi, 23 Septemba 2014

Ujumbe: 19

Lugha: Esperanto

Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 23 Septemba 2014 4:11:30 alasiri

Ĉu sunaj makuloj tuŝas popolon? Ĉu ili kaŭzas militojn?

Diru al mi pri miaj gramatikaj eraroj.

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 23 Septemba 2014 4:28:26 alasiri

Alkanadi:Ĉu sunaj makuloj tuŝas popolon? Ĉu ili kaŭzas militon
Nu astrologio tion konfirmas. ridulo.gif Sed la scienco...

Ivalbe (Wasifu wa mtumiaji) 23 Septemba 2014 5:45:05 alasiri

Jes! la sunaj makuloj frenezigis min kaj nun mi nur volas pafi homojn!
Bonvolu luno, helpu min! lango.gif

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 23 Septemba 2014 6:34:12 alasiri

Nenio "kaŭzas" militojn. La ekonomio simple bezonas ilin. El ekonomia vidpunkto, paco estas sensenca.

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 23 Septemba 2014 6:47:59 alasiri

Naivuloj, milito necesas por posedi nafton kaj gason. Arabaj landoj kaj Rusio embarasas posedi tion. Ĉefa posedanto devas esti la plej demokrata Usono. Por tio ĝi bombas kaj atakas ĉiujn. Sed tiuj stultaĉoj (usonanoj) kreis 3 frontojn: kontraŭĉinian, kontraŭaraban kaj kontraŭrusian. Oh sentas mia koro - mankos fortoj por tiu arogaĵo.

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 23 Septemba 2014 6:57:59 alasiri

Alkanadi:Ĉu sunaj makuloj tuŝas popolon? Ĉu ili kaŭzas militojn?
Vi sendube ne demandas tion serioze.

Tio kio kaŭzas militojn estas la homa egoismo kaj netoleremo.

Militoj estas pruvo ke certaj (supozataj) homoj ankoraŭ estas bestoj. Tute simple.

Amike.

kaŝperanto (Wasifu wa mtumiaji) 23 Septemba 2014 9:10:37 alasiri

vidas vandenis:Militojn kaŭzas ne makuloj sunaj, sed makuloj en cerbo kaj koro.
Ja

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 24 Septemba 2014 4:15:54 asubuhi

Centaŭro:Ties devizo estas: La plej adekvata loko por la havaĵoj de lando, kiu ne havas atombombon estas nia lando.
Kiu lando? - vi ne indikis.

rabhiuz (Wasifu wa mtumiaji) 24 Septemba 2014 5:05:36 asubuhi

ustra:Nenio "kaŭzas" militojn. La ekonomio simple bezonas ilin. El ekonomia vidpunkto, paco estas sensenca.
Kial bezonas la ekonomio militojn? Militoj estas multekostaj! Ĉu la gajnoj de militoj ofte superas la kostojn?

Estas una lokucio, "pafiloj aŭ butero."

Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 24 Septemba 2014 6:05:27 asubuhi

Kiu lando? - vi ne indikis.
Legu tiu

Kurudi juu