본문으로

Kiion fari kun malbona registaro?

글쓴이: robbkvasnak, 2014년 9월 28일

글: 63

언어: Esperanto

ustra (프로필 보기) 2014년 9월 29일 오후 6:38:18

Johann Wolfgang von Goethe:Neniu estas pli sklavo ol tiu, kiu kredas esti libere, sen esti ĝi.
Immanuel Kant:Maldiligenteco kaj malbraveco estas la kaŭzoj, kial tia granda parto de homoj, post kiam la naturo delonge absolvigis ilin de fremda direkcio, tamen volonte restas dumvive ne-memstare kaj kial por aliuloj estos tiel facile, iĝi ilia zorganto. Estas tiel komforte, esti ne-memstare.
Bonega foto, nornen.

nornen (프로필 보기) 2014년 9월 29일 오후 7:23:35

Kiion fari kun malbona registaro?
Ekfurioziĝu!

(Ne gravas ĉu estas 1976 aŭ 2014.)

robbkvasnak (프로필 보기) 2014년 9월 29일 오후 10:08:07

Nun, aliaj homoj povus skribi OBJEKTIVE pri siaj landoj - ĉar mi scias, malgraŭ ĉiuj malaj diraĵoj - ke ne ekzistas paradiza lando sur la tero. Usono mem estas tre malefika infantomigilo, ĉar oni rapide vidas ke la politikistoj en Ŭaŝingtono NE agas kune - estas tro da skandaloj kaj malkovrita korupcio. Certe ekzistas malbonaj, malicaj politikistoj - kaj strange, neniu en la forumoj iam ajn skribis pri la du fratoj Koch aŭ pri la grandaj bankistoj kaj ŝirmofondusistoj - ili ne nur estas usonanoj - kaj fakte mi ne kredas ke iu inter ili defendus iun ajn landon, nur siajn proprajn bankokontojn.
Kaj mi ne konfidus mian vivon al Deutsche Bank aŭ al Alternativo por Germanio, ekzemple. Sed, nu....

nornen (프로필 보기) 2014년 9월 29일 오후 10:13:42

Kiion fari kun malbona registaro?
Fakte ĉiu registaro estas malbona... por iu. La plej bona registaro laŭ vi, povas esti la plej malbona por mi, kaj male.

Eliru el farmo!

ustra (프로필 보기) 2014년 9월 30일 오전 9:01:59

nornen:Eliru el farmo!
Tiu ĉi dokumentfilmo estas tre konciza kaj estas lardata kun historiaj interrilatoj. Ekz. ĝi malrekte prezentas la plej decidajn turniĝojn de homaro:

- antaŭ 10.000 jaroj la homo inventis la plugilon kaj iĝis loksida
--> la homo ekkonis avantaĝojn de sklaveco
--> feŭdismo estis establata

- antaŭ 250 jaroj la homo inventis la vapormaŝinon
--> (malriĉaj) homoj iĝis pli kaj pli senutila
--> homoj protestis kaj finigis la feŭdismon
--> la kapitalismo naskiĝis el la invento de vapormaŝino

- nuntempe okazas diĝitalizigo de maŝinoj
--> ???

La dokumentfilmo ankaŭ emfazas la gravecon de impostoj, do mono. Oni devas kompreni, ke mono ne estas valoraĵo, sed instrumento de opresio kaj sklavigado. Ekz. la termino "US Dollar" estas malĝuste - ĝuste estus "Federal Reserve Dollar". Ĝi simple estas privata luda mono.
Pro tio mi ankaŭ rekomendus la ekscelentan dokumentfilmon de James Corbett:

Jarcento de Sklavigado

nornen (프로필 보기) 2014년 9월 30일 오후 4:33:13

robbkvasnak:Nun, aliaj homoj povus skribi OBJEKTIVE pri siaj landoj [...]
Ne. Ili nek povus nek povas. Ni nek povus nek povas. Neniu homo, estante homo, povas skribi ian objektivaĵon. Se ni povus skribi objektive pri io, ni ĉesus esti subjektoj, individuoj, eĉ homoj.

Miaopinie, "objektiva" estas sencmalplena vortaĉo kaj kontraŭhoma.

robbkvasnak (프로필 보기) 2014년 9월 30일 오후 4:49:23

Do, bone, mi diru ke oni skribu ankaŭ pri la mankoj en sia lando - eble se la koloro de naciamo

lagtendisto (프로필 보기) 2014년 10월 3일 오후 4:06:20

nornen:Miaopinie, "objektiva" estas sencmalplena vortaĉo kaj kontraŭhoma.
Mi konsentas. Ankaŭ, egala kia 'la vero' kaj 'la realeco', 'ni' k.t.p., ankaŭ 'objektiva' nur celas esti kia 'mortigbatema argumento' (germane: 'Totschlagargument' ) por nuligo de kontraŭstara opinio.

nornen (프로필 보기) 2014년 10월 3일 오후 6:12:31

robbkvasnak:ke oni skribu ankaŭ pri la mankoj en sia lando
Mia lando, Gvatemalo, troviĝas en stato de neregebleco (ingobernabilidad). Tio la registaro mem asertas kaj komunikas. Tamen tiu vortaĉo "neregebleco" estas nur prava el la vidpunkto de la registaro. La popolo mem, la komunumoj mem ja regas sin.

Gvatemalo havas ridindan registaron, koruptan kaj ŝtelistan. En la tribunaloj nur troviĝas juĝistoj, kiun la registaro mem enmetis tien. Politikistoj kaj iliaj amikoj kaj kunfamilianoj neniam bezonas timi leĝajn konsekvencojn, ktp, etc, pp.
Aliflanke (popolflanke), la Gvatemalanoj nur tre malofte pagas impostojn, nur tre malofte obeas leĝojn, kaj ĝenerale faras kion ili volas.

Teorie kaj leĝe ankaŭ ĉi tie la ŝtato, kaj sekve ĝia efektigisto la registaro, havas la monopolon pri perforto. Teorie. La ŝtato ne uzas tiun monopolon, kaj ne komprenas ke tiu monopolo ne estas rajto sed devo. Se iu rajtas efektigi tiun monopolon, samtempe ankaŭ devas efektigi ĝin. Fortune, la Gvatemala popolo ja komprenas tion kaj reprenis la monopolon.

Tio estas: Ĉi tie la ŝtato ne faras nenion (rezulthavan) kontraŭ ekz stupristo. Se la najbararo kaptas stupriston (eĉ je plena ago) kaj transdonas lin al polico, plej verŝahne li estos libera denove la sekvan tagon. Do, la najbararo mem okupas sin pri tio; ĝenerale bruligante aŭ pendumante la ofendiston. Sensube, ankaŭ okazas eraroj, sed fakte ne gravas ĉu estas la ŝtato kiu eraras aŭ la najabroj.

Tio, el la vidpunkto de la registaro, estas "neregebleco", sed el la vidpunkto de la popolo mem ja estas regebleco, memregeblco sen la neceso de ia registaro.

Sume, mi opinias ke ĉi tie ni vivas sendube sufiĉe liberaj kaj fakte la registaro kaj ĝiaj agoj ne gravas multe je la ĉiutaga vivo.
Mi plenscie elektis tiun ĉi rektan "sistemon" antaŭ la Germana sistemo, kiam mi eknaciiĝis (kaj ennaciiĝis).

Se ĉi tie ĉiuj kongresistoj subite forirus al insulo por vivi la "vida loca", ni bezonos almenaŭ kelke da monatoj por ekscii tion; tiom nula estas ilia laboro kaj graveco.

Estis ekzemple kongresisto kiu -post gravaj manifestacioj- revokis voĉdonon je ia afero (la tielnomita Monsanto-leĝo), dirante: "Mi ne legis la dokumenton kaj ne sciis pri kio temis." Do mi proponus: Ni ne elektu presidanton nek kongresistojn. Ni faru loterion. Kaj ne nur homoj partoprenu en tiu loterio, sed ankaŭ bestoj kaj objektoj. Ĉevalo aŭ seĝo ne farus pli malbonan kongresan laboron ol kongresistoj kiuj eĉ ne legas la leĝproponojn. La sistemo eĉ plibonigus: Ĉevaloj kaj seĝoj ne ŝtelas.

Sumsume, la gvatemala sistemo funkcias sufiĉe bone.

(Ĉu vi vidis la filmon "The Purge"? Bonvenon al Gvatemalo.)

klmn (프로필 보기) 2014년 10월 3일 오후 7:07:39

nornen:
Estis ekzemple kongresisto kiu -post gravaj manifestacioj- revokis voĉdonon je ia afero (la tielnomita Monsanto-leĝo), dirante: "Mi ne legis la dokumenton kaj ne sciis pri kio temis." Do mi proponus: Ni ne elektu presidanton nek kongresistojn. Ni faru loterion. Kaj ne nur homoj partoprenu en tiu loterio, sed ankaŭ bestoj kaj objektoj. Ĉevalo aŭ seĝo ne farus pli malbonan kongresan laboron ol kongresistoj kiuj eĉ ne legas la leĝproponojn. La sistemo eĉ plibonigus: Ĉevaloj kaj seĝoj ne ŝtelas.
Ĉu vi scias kio estas eĉ pli malbone ol idiotoj en registaro?
Tio estas idiotoj kun iniciativo.ridulo.gif

Estis tamen interese legi iom pli pri via malproksima kaj ekzota (por mi) lando

다시 위로