讯息: 7
语言: Esperanto
m_v (显示个人资料) 2014年10月1日下午3:43:22
mi havas demandon pri esperanta gramatiko:
Laŭ PMEG en nerekta parolo la verbo de la subfrazo devas konservi la tempon, kiun ĝi havus, se la ĉeffrazo estus nuntempa, do:
Nuntempe: Li diras, ke li estas malsata.
Pasinte: Li diris, ke li estas (NE: estis) malsata.
Dum tio al mi ŝajnas ja iom logika, mi demandas min, ĉu tio ankaŭ validas, se la ĉeffraza verbo ne montras parolon, sed penson, percepton aŭ ion alian. Ĉu oni devas do diri:
Nuntempe: Li pensas, ke li estas malsata.
Pasinte: Li pensis, ke li estas malsata.
Nuntempe: Ŝi vidas, ke la fremdulo foriras.
Pasinte: Ŝi vidis, ke la fremdulo foriras.
… aŭ ĉu oni devas anstataŭe uzi la tempon de la ĉefverbo (se temas pri samtempeca signifo):
Li pensis, ke li estis malsata.
Ŝi vidis, ke la fremdulo foriris.
?
nornen (显示个人资料) 2014年10月1日下午3:56:09
Cetere, ne estas malsameco inter ĉefverbo de rakontado (diras, krias, etc), percepto (vidis, aŭdis, falris), aŭ aliaj.
Baze, la tempo de la dependanta verbo estas rilativa al tempo de la ĉefverbo.
Li pensis, ke li estas malsata. = Kiam li havis tiun pensaĵon, li estis malsata.
Li pensis, ke li estis malsata. = Antaŭ ol li havis tiun pensaĵon, li estis malsata.
Li pensis, ke li estos malsata. = La malsato okazis post la pensado, eble antaŭ la nuno, eble nun, eble post la nuno.
inutix (显示个人资料) 2014年10月1日下午6:50:25
nornen (显示个人资料) 2014年10月1日下午8:34:40
inutix:Li pensis, ke li estus malsata. - ankaŭYes, I forgot this combination. But as -us is tenseless, we do not know when the "estus malsata" occurred (or not occurred). But this is the same in direct speech:
Li pensis: Mi estus malsata.
tommjames (显示个人资料) 2014年10月2日上午9:29:07
m_v:mi demandas min, ĉu tio ankaŭ validas, se la ĉeffraza verbo ne montras parolon, sed penson, percepton aŭ ion alian.Laŭ mia sperto jes. Kiam la verbo iel temas pri percepto, la regulon pri tempokonservo oni ĝenerale sekvas.
amigueo (显示个人资料) 2014年10月10日上午7:01:50
nornen:Laŭ mia scio, vi pravas.li pensis ke ni malsatu
Cetere, ne estas malsameco inter ĉefverbo de rakontado (diras, krias, etc), percepto (vidis, aŭdis, falris), aŭ aliaj.
Baze, la tempo de la dependanta verbo estas rilativa al tempo de la ĉefverbo.
Li pensis, ke li estas malsata. = Kiam li havis tiun pensaĵon, li estis malsata.
Li pensis, ke li estis malsata. = Antaŭ ol li havis tiun pensaĵon, li estis malsata.
Li pensis, ke li estos malsata. = La malsato okazis post la pensado, eble antaŭ la nuno, eble nun, eble post la nuno.
li pensis ke ni malsatu is
li pensis ke ni malsatu tre os !!!
li pensis ke ni malsatus is
li pensis ke ni malsatus as
mi komprenas ke la gramatiko estas estranga, sed us kaj u iĝas pli tempaj. ĉu eblas esprimi tion per ĝusta gramatiko?
amigueo (显示个人资料) 2014年10月20日下午2:15:15
aŭ
kun/je ŝi alveninta, mi kantis
mi deziris ke li kantu longe is (isege)
aŭ
mi deziris ke li kantintu antaŭ longe
aŭ
mi deziris lin kantinti antaŭ longe
mi pensas ke esperanto celas simpligi tensojn kiam eble.
tial, strukturoj kiel "mi kantis kiam ŝi alvenis" (mi kantis post ŝia alveno) egalas al "mi kantis kun ŝi alveninta"
antaŭdankon