Sadržaj

Mahtamo Paĉjo Zamo

od Rujo, 8. listopada 2014.

Poruke: 10

Jezik: Esperanto

Rujo (Prikaz profila) 8. listopada 2014. 15:03:47

Ĉu ekzistas lingvo tiel universala kaj demokrata kiel Esperanto? Pri universaleco citindas la kapvorto ESPERANTO, de Vikipedio: "La vortprovizo de Esperanto devenas plejparte el la okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras ankaŭ slavlingvan influon. La morfemoj ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn vortojn, Esperanto do havas multajn kunaĵojn kun la analizaj lingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la ĉina; kontraŭe la interna strukturo de Esperanto certagrade respegulas la aglutinajn lingvojn, kiel la japanan, svahilan turkan." Tie estas la grandanimeco de la majstro Zamenhof, vera mahatmo.

Lakiro (Prikaz profila) 8. listopada 2014. 19:30:45

Certe ekzistas! ridulo.gif La cigana, ekzemple. Gi same kiel Esperanto disvolviĝis sur tuta nia planedo. okulumo.gif

Cimerman (Prikaz profila) 9. listopada 2014. 05:45:56

Terurĉjo:volapuk?
Sensencaĵo! Volapuk estis nur unu el unuaj sensukcesaj provoj. En tiu ĉi lingvo ne eblis paroli!

Lakiro (Prikaz profila) 9. listopada 2014. 08:54:05

Estas bona proekto Mesperanto. ridulo.gif

mordaunt (Prikaz profila) 9. listopada 2014. 09:44:30

Kio pri la tagaloga lingvo? Ŝajnas ankaŭ sufiĉe demokrata. =)

externalImage.png

Tagaloga lingvo (Wikang Tagalog)
Denaskaj parolantoj >23 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por >80 milionoj
Skribo: Latina skribo

Kirilo81 (Prikaz profila) 9. listopada 2014. 10:08:56

Cimerman:
Terurĉjo:volapuk?
Sensencaĵo! Volapuk estis nur unu el unuaj sensukcesaj provoj. En tiu ĉi lingvo ne eblis paroli!
Ne malestimu Volapukon (kion ankaŭ Zamenhof ne faris). En 1889, 16 jarojn antaŭ la unua UK, en Parizo internacia kongreso parolis internacian lingvon - Volapukon (certe ne sen problemoj, sed estus troigo aserti, ke ĝi ne estas parolebla).

Rujo (Prikaz profila) 9. listopada 2014. 13:40:18

Kirilo81:
Cimerman:
Terurĉjo:volapuk?
Sensencaĵo! Volapuk estis nur unu el unuaj sensukcesaj provoj. En tiu ĉi lingvo ne eblis paroli!
Ne malestimu Volapukon (kion ankaŭ Zamenhof ne faris). En 1889, 16 jarojn antaŭ la unua UK, en Parizo internacia kongreso parolis internacian lingvon - Volapukon (certe ne sen problemoj, sed estus troigo aserti, ke ĝi ne estas parolebla).
Volapuko ne estas malestimata, ĉar ĝi estas respektinda pionira projekto, tamen ĝi estas subtaksata pro la troa artefariteco kompare al Esperanto.

Rujo (Prikaz profila) 9. listopada 2014. 13:49:07

Lakiro:Estas bona proekto Mesperanto. ridulo.gif
Laŭdi planlingvajn projektojn surbaze de Esperanto estas same kiel saluti personon per aliula ĉapelo. okulumo.gif

mordaunt (Prikaz profila) 10. listopada 2014. 02:32:36

Lakiro:Certe ekzistas! ridulo.gif La cigana, ekzemple. Gi same kiel Esperanto disvolviĝis sur tuta nia planedo. okulumo.gif
Ĉu ekzistas lernolibroj de la cigana, interalie? Mi antaŭe kredis ke la cigana estas kvazaŭ dialekto de la hindia lingvo

Lakiro (Prikaz profila) 10. listopada 2014. 20:06:23

mordaunt:
Lakiro:Certe ekzistas! ridulo.gif La cigana, ekzemple. Gi same kiel Esperanto disvolviĝis sur tuta nia planedo. okulumo.gif
Ĉu ekzistas lernolibroj de la cigana, interalie? Mi antaŭe kredis ke la cigana estas kvazaŭ dialekto de la hindia lingvo
Nu Viktor Ŝapoval skribis lernolibron de rusocigana dialekto. Verŝajne en Rusio ĝi estas unusola lernolibro. Ekzistas bonaj vortaroj de kelderara kaj lovara dialektoj, en kiuj bonege aŭtoroj priskribis ciganan gramatikon. Estas bona anglalingva lernolibro de kelderara dialekto far kanada verkisto Ronald Lee, lernolibro de vlaŝa dialekto de brita verkisto Ian Hancock.
Cigana lingvo estis iam branĉo de Sanskrito.

Natrag na vrh