去目錄頁

Sanktaj ejoj

从 leporinjo, 2014年10月13日

讯息: 9

语言: Esperanto

leporinjo (显示个人资料) 2014年10月13日上午10:48:23

Araba knesetano antaŭnelonge diris, ke la templa monto ne estas sankta por la judoj kaj do judoj ne eniru ĝin. Laŭ mi se Dio ekzistas, kaj ankaŭ iuj ejoj estas sanktaj, tiam neniu regu tiujn lokojn krom Dio. Neniu povu forbari anojn de iu ajn religio el la ejo, ĉar tio estus ega aroganteco. Ĉu Dio ne mem farus tion, se li volus ĝin?

Sed mi kredas, ke neniuj ejoj estas sanktaj; aŭ eble pli ĝuste, ĉiuj ejoj estas sanktaj, ne nur tiuj kun konstruaĵoj (ĉu pasintaj, nunaj aŭ estontaj) de stultaj religioj. Mi ŝatas tiujn frazojn de William Auld: "Kiom koncernas Dion religio? / Nia kompren' sumiĝas je... nenio."

Simon_Gauvain (显示个人资料) 2014年10月13日下午12:56:57

Ĉu li aŭ ŝi diris tion dum parlamenta seanco ? Se la knesetanoj estas plejparte judoj, ĉu ne temas nur pri provokaĵo ?

Sankteco, kaj ankaŭ blasfemo, estas relative sensencaj al kiu ne kredas je io ajn supernatura... Tamen tiaj aferoj ŝajnas tre logikaj, eĉ naturaj, al kredantoj. Malsama vidpunkto !

Kial do vi malestimas religiojn ?

efilzeo (显示个人资料) 2014年10月13日下午2:42:16

islamanoj estas faŝistoj kiuj atakas ĉiujn neislamanojn. neniu alia religio aŭdacas malpermesi eniron de uloj en unu urbo, nur islamo!

ili faras apartismon, diskriminacion, sed samtempe ili ploras kiel se ili estus la viktimoj. kiaj hipokrituloj!

nornen (显示个人资料) 2014年10月13日下午3:04:26

efilzeo:islamanoj estas faŝistoj kiuj atakas ĉiujn neislamanojn. neniu alia religio aŭdacas malpermesi eniron de uloj en unu urbo, nur islamo!

ili faras apartismon, diskriminacion, sed samtempe ili ploras kiel se ili estus la viktimoj. kiaj hipokrituloj!
Ĉu vere?

Ankaŭ la plejparto de faŝistoj kaj novnaziismistoj, kiujn mi persone konis, estas kristanoj. Eble ĉiuj, kiujn mi konis, sed certe la plejparto. Cetere, preskaŭ ĉiuj faŝistoj kaj novaziismistoj, kiujn mi konis, estas aŭ Germanoj aŭ Italoj. Ĉu eble historia heredaĵo?

ustra (显示个人资料) 2014年10月13日下午3:23:57

efilzeo:islamanoj estas faŝistoj kiuj atakas ĉiujn neislamanojn. neniu alia religio aŭdacas malpermesi eniron de uloj en unu urbo, nur islamo!
Estas la bonaj maljunaj kristanaj landoj kiuj kreis kaj financas tiajn barbarojn kiel al CIAda aŭ ISIS kune kun iliaj cionistaj-vahabitaj teroraj amikoj.

Simon_Gauvain (显示个人资料) 2014年10月13日下午5:42:30

efilzeo:islamanoj estas faŝistoj kiuj atakas ĉiujn neislamanojn.
Vi konfuzas islamanoj kun islamistoj. Ekzistas multaj islamanoj kiuj volas nur vivi pace, sen ia ajn hato pri aliaj religioj. Almenaŭ en Eŭropo... Kelkaj registaroj en la islama mondo senĉese uzas religio kiel amas-manipulilo, ekscitante la hato kontraŭ "okcidento" por atingi politikajn celojn, sed tio estus same kun alia religio.

leporinjo (显示个人资料) 2014年10月14日下午2:00:02

Nu, fundamenta principo de Islamo (kaj unu de la principoj, kiuj apartigas ĝin de aliaj religioj) estas la justeco de religia konkerado. La celo de la Islama religio, laŭ la Korano mem, estas unuigi kaj pacigi la homaron sub bonvola islama teokratio.

Same fundamenta principo de Judismo estas cionismo. Sed cionismo nur diras, ke la judoj havu etan parton de la mondo. Islamo deziras finfine la tutan mondon; judoj deziras nur la landon de Izraelo. Tamen misuzata, cionismo povas motivigi subpremadon tiom same, kiel religia konkerado.

Tiuj ecoj estas tiom fundamentaj al tiuj religioj, kiel la bezono akcepti Jesuon al Kristanismo. Ankaŭ tiu ĉi doktrino motivigis multe da subpremado tra la epokoj. Certe pli en la Okcidento, ol iu alia religia doktrino.

Kvankam mi opinias religiojn stultaj, mi tamen kredas, ke oni povas kompari ilin.

Simon_Gauvain (显示个人资料) 2014年10月14日下午3:02:14

"leporinjo":Nu, fundamenta principo de Islamo (kaj unu de la principoj, kiuj apartigas ĝin de aliaj religioj) estas la justeco de religia konkerado. La celo de la Islama religio, laŭ la Korano mem, estas unuigi kaj pacigi la homaron sub bonvola islama teokratio.
Mi vere malbone konas la temon, sed ŝajnas al mi, laŭ la diversaj novaĵoj kiujn mi legis prie, ke ekzistas ene de ĉiu grava religio diversajn "branĉojn", kiuj ofte kontraŭstaras inter si. Troviĝas fundamentistoj, kiuj volas apliki (kaj eĉ aplikigi) laŭvorte sian libran dogmaron, sed ankaŭ progresistoj kiuj koncedas ke sia sankta libro enhavas arĥaismojn netaŭgaj por la moderna vivo. Malfacilas juste kompari religiojn en tiuj kondiĉoj, ĉu ne ?

La kelkaj islamanoj kiujn mi konas aŭ konis (francie) montriĝis pacemaj kaj respektemaj, do ĝenas min ke oni konsideras ĉiujn islamanojn same ol tiuj, kiuj murdas kaj terurigas nome de Dio.

ustra (显示个人资料) 2014年10月14日下午3:48:24

leporinjo:Same fundamenta principo de Judismo estas cionismo. Sed cionismo nur diras, ke la judoj havu etan parton de la mondo. Islamo deziras finfine la tutan mondon; judoj deziras nur la landon de Izraelo. Tamen misuzata, cionismo povas motivigi subpremadon tiom same, kiel religia konkerado.
La cionismo ne rilatas al la juda kredo. Ĝi estas faŝisma ideologio, kiu kaŝiĝas malantaŭ religio.
La judoj ne bezonas propran landon. Multaj jarcentoj ili pace vivis kune kun araboj, kiuj eĉ protektis la judojn kontraŭ la kristanoj. Estas simple propagando, ke islamanoj kaj judoj ne povas vivi kune.
Estas la juda kredo mem, kiu malpermesas propran landon al la judoj. Do cionistoj ne estas judoj.

Vi ege subtaksas Israelon, kiam vi skribas, ke ĝi volas nur etan parton de la mondo. Ĉar Israelo estas sanga esprimo de anglosaksa imperialismo.

Judoj kontraŭ cionismo.

回到上端