본문으로

The Maze Runner

글쓴이: Alkanadi, 2014년 10월 13일

글: 9

언어: Esperanto

Alkanadi (프로필 보기) 2014년 10월 13일 오후 3:45:57

La labirinta kuranto (The Maze Runner) estas sufiĉe bona filmo. Sed, mi ne ŝatas la finaĵon.

Mi kredas ke la filmo estas pri la vivo. Ni vekiĝis en ĉi tiu mondo kaj ni ne scias kiuj ni estas. Ni provas nia plej bone kompreni la mondon ĉirkaŭ ni sed estas konfuza.

Estas eraroj en mia mesaĝo?

kaŝperanto (프로필 보기) 2014년 10월 13일 오후 10:04:00

Alkanadi:La labirinta kuranto (The Maze Runner) estas sufiĉe bona filmo. Sed, mi ne ŝatas la finaĵon.

Mi kredas ke la filmo estas pri la vivo. Ni vekiĝis en ĉi tiu mondo kaj ni ne scias kiuj ni estas. Ni provas nia plej bone kompreni la mondon ĉirkaŭ ni sed estas konfuza.

Estas eraroj en mia mesaĝo?
Mi ne tre ŝatas tiun filmon, sed mi ja ŝatis spekti ĝin pro la kunulino. okulumo.gif

Mi pensas ke vi uzas "anglalingvismon" en "provas nia plej bone kompreni" - "try our best to understand". Kontrolu la Esperantan frazon kaj vi devus trovi ke ĝi ne "faras sencon".

kaŝperanto (프로필 보기) 2014년 10월 14일 오후 12:56:12

Terurĉjo:al mi pli plaĉas ne "la labirinta kuranto", sed "la kuranto tra labirinton".

finaĵo estas la lasta parto de vorto
mi proponus diri finiĝo, ĉar fino estas lasta, finala momento de filmo, dum finiĝo estas la lasta parto, en kiu malkaŝiĝas ĉiuj sekretoj (mi esperas)

"to try our best to understand" mi tradukus kiel "penegi kompreni" aŭ 'per ĉiuj fortoj peni kompreni"

en la lasta demando vi forgesis pri la demanda vorteto ĉu

ĉu eraroj estas en mia mesaĝo? aŭ ĉu estas eraroj en la mesaĝo?

PS: mi ankoraŭ ne spektis la filmon.
Eble "La Labirintkuranto" estus plej rekta traduko.

"Penegi kompreni" ja estas tre bona traduko.

alvasart (프로필 보기) 2014년 10월 14일 오후 4:37:11

AMIKOJ MIAJ KARAJ!
MI PENSAS,KE ONI DEVAS ESPERANTIGI LA ESPRIMON "TO TRY OUR BEST TO UNDERSTAND SMTH" PROKSIMUME KIEL "FARI ĈION EBLAN POR KOMPRENI ION",ĈU NE?
BONVOLU ALDONI VIAN OPINION POR KOREKTI MIN AŬ PROPONI ION PLI BONAN POR LA BONO DE NIA KOMUNA PERFEKTECO!
GLORO AL ESPERANTO KAJ E-ADEPTOJ!

nornen (프로필 보기) 2014년 10월 14일 오후 4:38:36

@alvasart

Al mi ŝajnas tre bona via traduko.

kaŝperanto (프로필 보기) 2014년 10월 14일 오후 7:28:23

Terurĉjo:kaŝperanto, min ĉiam interesis, kiel anglaparolantoj mem sentas: ĉu la vorto "maze" en la frazo "the maze runner" estas substantivo aŭ adjektivo?

min interesas sento.

PS: en la rusa substantivoj kaj adjektivoj tute ne samas kaj diferencas per la sufiksoj kaj finaĝoj.
Ja, la angla lingvo estas tre stranga, kaj tute eblas uzi multajn substantivojn por priskribi aliajn substantivojn. En ĉi tiu situacio la vorto nomiĝas "modifanto" (modifier). "Maze Runner" signifas plej precize "ulo kiu kuras en/tra labirinto", kaj "maze" estas substantivo kiu agas kiel modifanto (ne estas adjektivo).

Aliaj similaj vortoj estus:
soccer ball
football statium
field medic
fighter pilot
hand grenade
mouse button
computer keyboard
communication protocol stack
...

En iuj situacioj eblas uzi adjektivoj por tradukado, sed en aliaj oni devas krei novajn vortojn aŭ uzi "de".

kaŝperanto (프로필 보기) 2014년 10월 14일 오후 7:29:50

alvasart:AMIKOJ MIAJ KARAJ!
MI PENSAS,KE ONI DEVAS ESPERANTIGI LA ESPRIMON "TO TRY OUR BEST TO UNDERSTAND SMTH" PROKSIMUME KIEL "FARI ĈION EBLAN POR KOMPRENI ION",ĈU NE?
BONVOLU ALDONI VIAN OPINION POR KOREKTI MIN AŬ PROPONI ION PLI BONAN POR LA BONO DE NIA KOMUNA PERFEKTECO!
GLORO AL ESPERANTO KAJ E-ADEPTOJ!
Kial vi kriegas? NE UZU NUR MAJUSKLOJN!!! okulumo.gif

mordaunt (프로필 보기) 2014년 10월 15일 오전 8:02:26

Mi memoras la filmon "The Blade Runner", kies titolon oni tradukis rusen kiel "La kuranto sur klingo", sed tio tute ne estis ĝusta. Vera traduko estus "La viandisto", tiu esprimo estas disvastigita en iuj sudaj usonaj ŝtatoj.

zaragorti (프로필 보기) 2014년 10월 18일 오후 9:49:27

kaŝperanto:
Terurĉjo:finaĵo estas la lasta parto de vorto
mi proponus diri finiĝo
En ĉi tiu kazo mi proponas solvo. Ni povas diri 'finaĉo', ĉu ne?

다시 위로