Naar de inhoud

La plej amuza maniero por lerni lingvon

door Alkanadi, 14 oktober 2014

Berichten: 6

Taal: Esperanto

Alkanadi (Profiel tonen) 14 oktober 2014 07:11:10

Kio estas la plej amuza maniero por lerni lingvon? Mi ne volas scii la plej efika maniero. Mi volas scii specife la plej amuza maniero.

Ĉu vi povas dividi la metodoj kiujn vi ĝuas la plej?

Mevido (Profiel tonen) 14 oktober 2014 07:40:59

Alkanadi:Kio estas la plej amuza maniero por lerni lingvon?
Ridante! okulumo.gif

Lakiro (Profiel tonen) 14 oktober 2014 09:12:08

Mi scias tre amuzan metodon de la studado.
Vi devas el kelkaj nekonataj vortoj skribi sur papero unu frazon, kapti ajnan kolegon en via laborejo, kaj diri al li tiun ĉi frazon.
Via kunlaboristo tuj demandos vin kion vi diris. Kaj vi kun saĝa mieno tradukos al li. Post tia ŝerco via cerbo memoros la frazon por ĉiam. ridulo.gif

Altebrilas (Profiel tonen) 14 oktober 2014 09:41:56

Alkanadi:Kio estas la plej amuza maniero por lerni lingvon? Mi ne volas scii la plej efika maniero. Mi volas scii specife la plej amuza maniero.

Ĉu vi povas dividi la metodoj kiujn vi ĝuas la plej?
Kia naiva demando! Ĉu vi ne havas ideon?

Christa627 (Profiel tonen) 14 oktober 2014 18:33:57

Kantu! Elkantu vian koron! Eĉ se vi ne komprenas la vortojn. Tiu metodo estas kaj amuza kaj efika.

Rangel_Castro (Profiel tonen) 23 oktober 2014 14:09:30

Mi ankoraŭ ne scias, kiel mi lernis esperanton, sed mi certas ke mi tre amuziĝis lernante ĝin, male mi ne regus ĝin nuntempe! ridulo.gif

Mi kutimis kanti kaj provi fari ĉion en esperanto. Antaŭ du jaroj mi estis en universitata klasĉambro skribanta en esperanto ĉion, kion la instruisto instruas en la portugala. Tio estis defia tamen mi sukcesis! Kaj kompreneble mi paroladis ĉiutage kun iu ajn per skajpo kaj facebook. ^^

Vi malkovru, kio plej amuzas vin. Mi ĝojiĝas kiam mi komprenas ion ajn en fremda lingvo. Hieraŭ mi estis ludanta ludon en la japana kaj mi komprenis la simplan frazon "Tio estas blanka ŝtono!". Mi ĝojiĝis tuj. xD

Terug naar boven