ورود به محتوا

Lingvoj en EU

از Altebrilas, 14 اکتبر 2014

پست‌ها: 14

زبان: Esperanto

Altebrilas (نمایش مشخصات) 14 اکتبر 2014،‏ 9:37:32

Mi trovis tiun ligilon (alilingvaj versioj estas elekteblaj) pri lingvoj en Eŭropunio:

http://europa.eu/rapid/press-release_MEMO-13-825_e...

Kiom da eŭroj kostus instruado de Esperanto al la tuteŭropunia loĝantaro?

mordaunt (نمایش مشخصات) 15 اکتبر 2014،‏ 6:14:54

La ukraina lingvo mankas, ĉar la listo enhavas nur lingvojn de EU. Ankaŭ la norvega, la islanda, la serba mankas pro tio.
Do, Eŭropo kaj la EU estas vere malsamaj aĵoj.

klmn (نمایش مشخصات) 15 اکتبر 2014،‏ 7:18:40

externalImage.png

mordaunt (نمایش مشخصات) 15 اکتبر 2014،‏ 7:29:23

Klmn, laŭ la bildo, la plej mult-lingva ŝtato estas Luksemburgo, ĉu mi ĝuste komprenis la cifrojn?

klmn (نمایش مشخصات) 15 اکتبر 2014،‏ 8:57:50

mordaunt:Klmn, laŭ la bildo, la plej mult-lingva ŝtato estas Luksemburgo, ĉu mi ĝuste komprenis la cifrojn?
jes ja, plejverŝajne ili parolas ŝtatajn lingvojn luksemburgan, germanan, francan, kaj parto ankaŭ la anglan.
Se ne taksi luksemburgan kiel apartan lingvon, tiam plej bonaj poliglotoj estas belgoj.

sergejm (نمایش مشخصات) 15 اکتبر 2014،‏ 9:10:57

La plej malgranda nombro estas ĉe Hungario (1,5) - verŝajne oni ne kalkulas Esperanton.
La dua plej granda nombro (3,2) estas ĉe Nederlando, la tria (3,0) ĉe Slovenio. Belgio kun Finnlando estas nur la naŭaj, post Danlando, ĉe-baltaj landoj kaj Malto.

Fenris_kcf (نمایش مشخصات) 15 اکتبر 2014،‏ 9:13:33

klmn:Se ne taksi luksemburgan kiel apartan lingvon, tiam plej bonaj poliglotoj estas belgoj.
Ĉu ne la Slovenoj?

klmn (نمایش مشخصات) 15 اکتبر 2014،‏ 9:35:09

Fenris_kcf:
klmn:Se ne taksi luksemburgan kiel apartan lingvon, tiam plej bonaj poliglotoj estas belgoj.
Ĉu ne la Slovenoj?
Ve, mi voldiris "nederlandanoj"

Sed estas interese, ĉu ni povas fari ajnajn konkludojn laŭ tiuj ciferoj?
Ekzemple, hungaroj estas sufiĉe ferma nacio, hispanoj aŭ portugaloj "pigraj" aŭ naciamaj en senco de lingvolernado, dume beneluksanoj havas malferman socion, ktp?

Fenris_kcf (نمایش مشخصات) 15 اکتبر 2014،‏ 9:38:07

klmn:
Fenris_kcf:
klmn:Se ne taksi luksemburgan kiel apartan lingvon, tiam plej bonaj poliglotoj estas belgoj.
Ĉu ne la Slovenoj?
ve, mi voldiris "nederlandanoj"
Ha, jes ridulo.gif
Kaj mi ne rimarkis ke la valoro en Nederlando estas pli alta ol en Slovenio.

lagtendisto (نمایش مشخصات) 18 اکتبر 2014،‏ 11:20:31

Mark Fettes : "Ĉu al unu lingvo por Eŭropo ? La estonteco de la eŭropa Babelo" (1991)

بازگشت به بالا