ĉu la tempo ekzistas?
baibaibibi,2014年10月19日の
メッセージ: 130
言語: Esperanto
Frano (プロフィールを表示) 2014年12月1日 13:28:48
baibaibibi:Kaj kion "vi" sentas pri tempo kaj spaco en via stato?En miaj du statoj ili estas flekseblaj kaj regataj kiam mi dormas, sed rigidaj kaj regantaj post la vekiĝo.
Kaj kion "vi" sentas pri tempo kaj spaco en via stato? Ĉu nur tion ke ili ne ekzistas? Skribu
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年12月1日 19:02:19
Frano:Mi klopodas liberiĝi el la tempo kaj... jen mi sukcesas, jen mi malsukcesas, mi ne estas inmuna al la fortega influo de la homa kulturo pri la tempo kaj al la kapitalisma propagando pri monavido kaj individua venko, tio ŝajne malhelpas min liberiĝi. Sed bonŝance mi iom post iom sentas la mankon de la tempo kaj tio liberigas min ekz. el la pasinteco, ne havante pasintecon ĉio estas nova por mi, tio donas al mi feliĉon.baibaibibi:Kaj kion "vi" sentas pri tempo kaj spaco en via stato?En miaj du statoj ili estas flekseblaj kaj regataj kiam mi dormas, sed rigidaj kaj regantaj post la vekiĝo.
Kaj kion "vi" sentas pri tempo kaj spaco en via stato? Ĉu nur tion ke ili ne ekzistas? Skribu
Mi sentas ankaŭ ke la morto estas nun, kaj do mi ne havas kialojn por timi ĝin aŭ ion ajn. Mia tuta vivo iĝas pli simpla kaj tio donas al mi trankvilecon. Mi esperas povi resti en tiu stato senĉese, por tio mi devus trankviligi mian menson kaj eviti sennecesan pensadon.
Frano (プロフィールを表示) 2014年12月3日 12:34:50
baibaibibi:“Oni ne povas vivi en la socio kaj esti libera de la socio”
Mi klopodas liberiĝi el la tempo kaj... jen mi sukcesas, jen mi malsukcesas, mi ne estas inmuna al la fortega influo de la homa kulturo pri la tempo kaj al la kapitalisma propagando pri monavido kaj individua venko, tio ŝajne malhelpas min liberiĝi. Sed bonŝance mi iom post iom sentas la mankon de la tempo kaj tio liberigas min ekz. el la pasinteco, ne havante pasintecon ĉio estas nova por mi, tio donas al mi feliĉon.
Mi sentas ankaŭ ke la morto estas nun, kaj do mi ne havas kialojn por timi ĝin aŭ ion ajn. Mia tuta vivo iĝas pli simpla kaj tio donas al mi trankvilecon. Mi esperas povi resti en tiu stato senĉese, por tio mi devus trankviligi mian menson kaj eviti sennecesan pensadon.
(V. Lenin)
Do ne nur kapitalisma propagando, sed ankaŭ komunisma doktrino malpermesas revi pri liberiĝo el la tempo (almenaŭ - ĝis la kompleta venko de komunismo
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Ukraina verkisto Oles Berdnik multe pensis kaj skribis pri tiraneco de tempo kaj serĉis rimedon por liberiĝi, sed ne estas tradukaĵoj en la reto (mi trovis nur malgrandan fragmenton).
Eble Zeno estas la vojo al tio kion vi serĉas (?)
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年12月3日 17:12:28
Frano:estas tre malfacile vivi en la socio kaj esti libera el ĝi, sed mi pensas ke estas eble por kelkaj uloj.baibaibibi:“Oni ne povas vivi en la socio kaj esti libera de la socio”
Mi klopodas liberiĝi el la tempo kaj... jen mi sukcesas, jen mi malsukcesas, mi ne estas inmuna al la fortega influo de la homa kulturo pri la tempo kaj al la kapitalisma propagando pri monavido kaj individua venko, tio ŝajne malhelpas min liberiĝi. Sed bonŝance mi iom post iom sentas la mankon de la tempo kaj tio liberigas min ekz. el la pasinteco, ne havante pasintecon ĉio estas nova por mi, tio donas al mi feliĉon.
Mi sentas ankaŭ ke la morto estas nun, kaj do mi ne havas kialojn por timi ĝin aŭ ion ajn. Mia tuta vivo iĝas pli simpla kaj tio donas al mi trankvilecon. Mi esperas povi resti en tiu stato senĉese, por tio mi devus trankviligi mian menson kaj eviti sennecesan pensadon.
(V. Lenin)
Do ne nur kapitalisma propagando, sed ankaŭ komunisma doktrino malpermesas revi pri liberiĝo el la tempo (almenaŭ - ĝis la kompleta venko de komunismo).
Ukraina verkisto Oles Berdnik multe pensis kaj skribis pri tiraneco de tempo kaj serĉis rimedon por liberiĝi, sed ne estas tradukaĵoj en la reto (mi trovis nur malgrandan fragmenton).
Eble Zeno estas la vojo al tio kion vi serĉas (?)
mi parolis pri kapitalismo ĉar mi vivas en kapitalisma socio, same kiel 90% el la homaro, kaj estas la kapitalisman propagandon kiun ni aŭskultas, kaj ties kontraŭhoman doktrinon.
Mi studis zen, taoismon, okcidentajn religiojn, modernajn guruojn kiel krishnamurti, osho, ktp. El ili plaĉas al mi j. krishnamurti kaj lao zi, aliaj ankaŭ havas interesajn instruojn.
sed mi pensas ke ni devas liberiĝi "solaj", vivi la realon rekte, ne tra la okuloj de aliaj, senti la pluvon kaj la sunon sur niaj vizaĝoj, forgesi majstrojn kaj librojn kaj agi. iri kamparen, iri montaren, interpreti la realon per ni mem, vivi, vivi kiel liberaj birdetoj, ne en la kaĝo de la libroj aŭ de la religioj, bruligi la flagojn de la naciismo kaj de la doktrinoj kaj senti ke ni estas simplaj liberaj homoj, ke nenia ismo sukas nian spiriton. respiri freŝan aeron, ĝui freŝan trankvilan menson...
Frano (プロフィールを表示) 2014年12月5日 12:26:04
baibaibibi:...sed mi pensas ke ni devas liberiĝi "solaj", vivi la realon rekte, ne tra la okuloj de aliaj, senti la pluvon kaj la sunon sur niaj vizaĝoj, forgesi majstrojn kaj librojn kaj agi. iri kamparen, iri montaren, interpreti la realon per ni mem, vivi, vivi kiel liberaj birdetoj, ne en la kaĝo de la libroj aŭ de la religioj, bruligi la flagojn de la naciismo kaj de la doktrinoj kaj senti ke ni estas simplaj liberaj homoj, ke nenia ismo sukas nian spiriton. respiri freŝan aeron, ĝui freŝan trankvilan menson...Pluvo povas provoki ruinigan inundon, sed ĉu ni estus feliĉaj en senakva dezerto?
Vortoj de majstroj povas forĝi katenoj por nia menso, sed ĉu “sen-ismaj” homoj estos vere liberaj?
“Sen-ismaj” birdoj devas konstante murdi “sen-ismajn” insektojn, fiŝojn, ranojn por nutri sin kaj siajn idojn, ĉu ili estas vere liberaj?
Birdoj ne povas legi, sed ĉu literoj en libroj estas malpli realaj ol gutoj de pluvo? Kaj se ni povas legi, ĉu ni ne povas provi interpreti per ni mem ankaŭ tiun ci realon kiu ne estas disponebla por birdoj?
Mensa aktiveco (se ĝi estas fakte aktiveco, sed ne mekanika manipulado de jam pretaj, pli – malpli taŭgaj mensaj ŝablonoj) estas tre malofta okazo. Kaj negrave kia estas la kaŭzo de tiu okazaĵo – sunradio, matematika formulo aŭ (eĉ kontraŭa al mia) penso de iu homo.
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年12月7日 9:26:27
Frano:Liberon oni atingas en mensaj silento kaj soleco.baibaibibi:...sed mi pensas ke ni devas liberiĝi "solaj", vivi la realon rekte, ne tra la okuloj de aliaj, senti la pluvon kaj la sunon sur niaj vizaĝoj, forgesi majstrojn kaj librojn kaj agi. iri kamparen, iri montaren, interpreti la realon per ni mem, vivi, vivi kiel liberaj birdetoj, ne en la kaĝo de la libroj aŭ de la religioj, bruligi la flagojn de la naciismo kaj de la doktrinoj kaj senti ke ni estas simplaj liberaj homoj, ke nenia ismo sukas nian spiriton. respiri freŝan aeron, ĝui freŝan trankvilan menson...Pluvo povas provoki ruinigan inundon, sed ĉu ni estus feliĉaj en senakva dezerto?
Vortoj de majstroj povas forĝi katenoj por nia menso, sed ĉu “sen-ismaj” homoj estos vere liberaj?
“Sen-ismaj” birdoj devas konstante murdi “sen-ismajn” insektojn, fiŝojn, ranojn por nutri sin kaj siajn idojn, ĉu ili estas vere liberaj?
Birdoj ne povas legi, sed ĉu literoj en libroj estas malpli realaj ol gutoj de pluvo? Kaj se ni povas legi, ĉu ni ne povas provi interpreti per ni mem ankaŭ tiun ci realon kiu ne estas disponebla por birdoj?
Mensa aktiveco (se ĝi estas fakte aktiveco, sed ne mekanika manipulado de jam pretaj, pli – malpli taŭgaj mensaj ŝablonoj) estas tre malofta okazo. Kaj negrave kia estas la kaŭzo de tiu okazaĵo – sunradio, matematika formulo aŭ (eĉ kontraŭa al mia) penso de iu homo.
Frano (プロフィールを表示) 2014年12月8日 8:15:30
baibaibibi:Liberon oni atingas en mensaj silento kaj soleco.Ĉu “mensaj silento” signifas plenan foreston de pensoj aŭ ion alian?
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年12月8日 10:09:20
Frano:Ĉu ni povas esti liberaj se en nia menso estas ekz. la papo, la budho, mahometo aŭ obamo?baibaibibi:Liberon oni atingas en mensaj silento kaj soleco.Ĉu “mensaj silento” signifas plenan foreston de pensoj aŭ ion alian?
Ĉu mi povos efike labori se mi estas pensanta en mia edzino, en mia lasta festo aŭ en la biblio?
Mi opinias ke por ĉesi la pensadon ni devas esti "solaj" en niaj mensoj.
Tamen kvankam mi, iom post iom komencas praktiki, mi estas pli teoriisto ol vera praktikanta fakulo pri ĉio ĉi, mi konas alies instruojn, mi intuicias kelkajn aferojn, kaj praktikas malmulte. Mi rekomendas al vi legi iun libron de j. krishnamurti, li ŝajnas al mi tre interesa.
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年12月9日 17:18:39
ŝajnas al mi ke, kvankam la tempo estas kelkfoje utila al la homoj, la socia troigo kaj stultigo pri la tempo povus esti sistemo por esklavigi kaj dividi la homojn. multaj homoj estas malŝatataj (aŭ alia pli serioza afero) pro ilia aĝo, se ili estas tro junaj aŭ tro maljunaj, multaj homoj ne volas aŭ ne povas rilati kun malsamaĝaj homoj, ktp. do alia ŝtupo en la ŝtuparo de la homa stultigo.
ghibulo (プロフィールを表示) 2014年12月9日 17:42:07