Į turinį

ĉu la tempo ekzistas?

baibaibibi, 2014 m. spalis 19 d.

Žinutės: 130

Kalba: Esperanto

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 20 d. 13:44:49

Lakiro:Kiel vi povas ekspliki naskiĝon kaj morton de la homaro aŭ bestoj? Se la tempo ne ekzistas, do niaj praŭloj devas nun vivi. Tamen ili ekzistis pli frue. Kaj ne ekzistas nun infanoj pretaj naskiĝi kaj kreski plu. Ĉio ŝanĝiĝas en la tempo. Por trairi grandan distancon ni bezonas la tempon.
Se ekzistas la estanteco ne povas ekzisti estinteco aŭ estonteco kaj do ĉio okazas en la nuno. Se ne ekzistus la estanteco do nenio ekzistus kaj la ekzistado estus ne ebla.

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 20 d. 13:54:04

pikachuu93:Se la tempo ne ekzistas, kiel ni nomas la perceptan aĵon de tempo?
Mi pensas do me ekzistas... Mi pensas dum tempo, do tempo devus ankaŭ ekzisti! Aŭ ne?
Oni instruis al ni en infanaĝo ke la tempo ekzistas, sed la ekzisto de miloj da milionoj da horloĝoj en la mondo ne ŝanĝas la fakton ke la tempo ne ekzistas.

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 20 d. 14:19:36

sergejm:Laŭ Einstein, ekzistas spaco-tempo, tempo estas mezuro kun signo '-':
ds² = dx² + dy² + dz² - (cdt)²
Per formuloj de Einstein, sciate stato de la Universo ĉe t=0, ni povas kalkuli ĝian staton ĉe ajna t, ĉu t > 0 aŭ t < 0.
Kvantuma mekaniko ĉi rilate nenion ŝanĝas, sed ĝi neas eblecon ekkoni tian staton, ĉar mezirante iun valoron, ni ŝanĝas ĝin.
La fizikaj teorioj uzas la tempon kiel dimensio, sed ekz. por navigado oni uzas meridianojn kaj paralelojn, tio ne pruvas ke tempo, meridianoj aŭ paraleloj ekzistas en la realo, sed ili estas nur mezuriloj necesaj.

pikachuu93 (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 20 d. 14:23:08

baibaibibi:sed la ekzisto de miloj da milionoj da horloĝoj en la mondo ne ŝanĝas la fakton ke la tempo ne ekzistas.
Do, kion ĉi tiuj horloĝoj mezuras? Ĉu ili funkcias per ilia mem volo?
La tempo estas multe plu kompleksa ol kion ni pensas, sed ĝi ekzistas! Ni povas mezuri ĝin en nia loketo (laŭ Teorio de Einstein).

ustra (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 20 d. 15:09:55

pikachuu93:Do, kion ĉi tiuj horloĝoj mezuras? Ĉu ili funkcias per ilia mem volo?
La tempo estas multe plu kompleksa ol kion ni pensas, sed ĝi ekzistas! Ni povas mezuri ĝin en nia loketo (laŭ Teorio de Einstein).
Horloĝoj mezuras nur la rotacion de la Tero kaj nenio plu.
La teorio de Einstein estas ankaŭ nur teorio. Ĝi estas samkiel valida aŭ malvalida kiel ĉiu alia teorio.

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 20 d. 15:10:47

pikachuu93:
baibaibibi:sed la ekzisto de miloj da milionoj da horloĝoj en la mondo ne ŝanĝas la fakton ke la tempo ne ekzistas.
Do, kion ĉi tiuj horloĝoj mezuras? Ĉu ili funkcias per ilia mem volo?
La tempo estas multe plu kompleksa ol kion ni pensas, sed ĝi ekzistas! Ni povas mezuri ĝin en nia loketo (laŭ Teorio de Einstein).
Ĉu ekzistas metroj, kilometroj? Ne, ekzistas la aĵoj de ili mezurataj!

antoniomoya (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 20 d. 15:14:16

Tempo estas sinsekvo de momentoj.
Absoluto de tempo estas eterneco.

Ni ne povas "kapti" la tempon kaj observi ĝin submikroskope, sammaniere ke ni ne povas klarigi kio estas spaco. Sed ni ja scias (per simpla sperto) ke por iri de Madrido al Parizo ni bezonas tempon, ni nur alvenos tien pasinte la tempon.

Oni povas aserti ke tempo ne ekzistas, sed la sola vero estas ke ni ĉiuj maljuniĝas, kaj ke fine ni malaperos (de ĉi-tie). Pro tempo aŭ sen ĝi.

Amike.

Lakiro (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 20 d. 15:17:16

baibaibibi:
pikachuu93:Se la tempo ne ekzistas, kiel ni nomas la perceptan aĵon de tempo?
Mi pensas do me ekzistas... Mi pensas dum tempo, do tempo devus ankaŭ ekzisti! Aŭ ne?
Oni instruis al ni en infanaĝo ke la tempo ekzistas, sed la ekzisto de miloj da milionoj da horloĝoj en la mondo ne ŝanĝas la fakton ke la tempo ne ekzistas.
Neniu intencas vin persvadi.
Ne ekzistas la tempo, kilometroj, kilogramoj, meridianoj, gravito, magnetismo kaj kurento, ĉar vi ilin ne vidas. Kaj ankaŭ min vi ne vidas. Kaj via komputilo ĉiam ekzistis, eĉ en malproksima pasinteco, en 1812 j. Kaj vi ĉiam ekzistis, ĉar la tempo ne ekzistas.

Lakiro (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 20 d. 15:28:49

baibaibibi, vi revizias teorion de la materialismo. Tamen tio estas tute alia temo.

La tempo estas formo de la ekzistado de la materio. Sed la tempo ekzistas. La tempo ne estas iu substanco aŭ objekto, tamen ĉiu objekto ŝanĝas siajn atributojn en la tempo kaj spaco.

pikachuu93 (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 20 d. 15:56:07

baibaibibi:Ĉu ekzistas metroj, kilometroj? Ne, ekzistas la aĵoj de ili mezurataj!
Metroj ktp. mezuras distancon... Ĉu vi vere signifas ke ne ekzistas distanco inter du punktoj?

Atgal į pradžią