Ke daftar isi

ĉu la tempo ekzistas?

dari baibaibibi, 19 Oktober 2014

Pesan: 130

Bahasa: Esperanto

baibaibibi (Tunjukkan profil) 20 Oktober 2014 15.58.33

pikachuu93:
baibaibibi:Ĉu ekzistas metroj, kilometroj? Ne, ekzistas la aĵoj de ili mezurataj!
Metroj ktp. mezuras distancon... Ĉu vi vere signifas ke ne ekzistas distanco inter du punktoj?
Mi ne diris tion.

baibaibibi (Tunjukkan profil) 20 Oktober 2014 16.01.48

Lakiro:
baibaibibi:
pikachuu93:Se la tempo ne ekzistas, kiel ni nomas la perceptan aĵon de tempo?
Mi pensas do me ekzistas... Mi pensas dum tempo, do tempo devus ankaŭ ekzisti! Aŭ ne?
Oni instruis al ni en infanaĝo ke la tempo ekzistas, sed la ekzisto de miloj da milionoj da horloĝoj en la mondo ne ŝanĝas la fakton ke la tempo ne ekzistas.
Neniu intencas vin persvadi.
Ne ekzistas la tempo, kilometroj, kilogramoj, meridianoj, gravito, magnetismo kaj kurento, ĉar vi ilin ne vidas. Kaj ankaŭ min vi ne vidas. Kaj via komputilo ĉiam ekzistis, eĉ en malproksima pasinteco, en 1812 j. Kaj vi ĉiam ekzistis, ĉar la tempo ne ekzistas.
Mi diris nenion pri gravito, kurento, ktp. Bv. Ne paroli je mia nomo.

Lakiro (Tunjukkan profil) 20 Oktober 2014 16.12.48

Nia memoro estas rezulto de la cerba funkciado. Nia memoro estas la plej bona fiksinstrumento de la tempo. Se nia cerbo fiksas la tempon, signifas la tempo ekzistas.

baibaibibi (Tunjukkan profil) 20 Oktober 2014 16.45.33

Lakiro:Nia memoro estas rezulto de la cerba funkciado. Nia memoro estas la plej bona fiksinstrumento de la tempo. Se nia cerbo fiksas la tempon, signifas la tempo ekzistas.
Nia memoro fiksas multajn aferojn kiuj ne ekzistas.

Lakiro (Tunjukkan profil) 20 Oktober 2014 17.03.09

baibaibibi:
Lakiro:Nia memoro estas rezulto de la cerba funkciado. Nia memoro estas la plej bona fiksinstrumento de la tempo. Se nia cerbo fiksas la tempon, signifas la tempo ekzistas.
Nia memoro fiksas multajn aferojn kiuj ne ekzistas.
Vi estas mirinda individuo. Memoro ne fiksas neekzistantajn aferojn. Vi nur povas imagi neekzistaĵon.

baibaibibi (Tunjukkan profil) 20 Oktober 2014 17.05.34

Lakiro:
baibaibibi:
Lakiro:Nia memoro estas rezulto de la cerba funkciado. Nia memoro estas la plej bona fiksinstrumento de la tempo. Se nia cerbo fiksas la tempon, signifas la tempo ekzistas.
Nia memoro fiksas multajn aferojn kiuj ne ekzistas.
Vi estas mirinda individuo. Memoro ne fiksas neekzistantajn aferojn. Vi nur povas imagi neekzistaĵon.
Ĉu ni ne povas fiksi en memoro kion ni imagas?

Lakiro (Tunjukkan profil) 20 Oktober 2014 17.15.12

baibaibibi:
Lakiro:
baibaibibi:
Lakiro:Nia memoro estas rezulto de la cerba funkciado. Nia memoro estas la plej bona fiksinstrumento de la tempo. Se nia cerbo fiksas la tempon, signifas la tempo ekzistas.
Nia memoro fiksas multajn aferojn kiuj ne ekzistas.
Vi estas mirinda individuo. Memoro ne fiksas neekzistantajn aferojn. Vi nur povas imagi neekzistaĵon.
Ĉu ni ne povas fiksi en memoro kion ni imagas?
mi diras pri konkretaj eventoj, kiujn fiksas nia cerbo. Vi diras pri imagoj kiuj povas aperi en via cerbo de tempo al tempo. Sed imagoj nenie estis krom via propra cerbo. Sed la eventoj aŭ materiaj objektoj ekzistas ĉiam ekster nia cerbo. Eĉ viaj imagoj havas tempan distancon kaj vi povas diri pri konkreta tempo de ilia apero. Ĉion fiksas via cerbo.

Lakiro (Tunjukkan profil) 20 Oktober 2014 17.20.30

Alegorie via memoro estas horloĝo, fiksanta la tempon. Inter viaj imagoj aŭ memoroj ĉiam estas ia tempa distanco.

baibaibibi (Tunjukkan profil) 20 Oktober 2014 20.16.06

Lakiro:Alegorie via memoro estas horloĝo, fiksanta la tempon. Inter viaj imagoj aŭ memoroj ĉiam estas ia tempa distanco.
Mi pensas ke tio pro influo de nia kulturo foje okazas, sed pruvas nenion.
Kio estas laŭ vi la estanteco? ĈU ĝi ekzistas?

Amikoj, mi petas voĉdonojn por la respondo "ne", mi komencas maltrankviliĝi vidante tiom da jesoj.

klmn (Tunjukkan profil) 20 Oktober 2014 22.50.25

baibaibibi:
La fizikaj teorioj uzas la tempon kiel dimensio, sed ekz. por navigado oni uzas meridianojn kaj paralelojn,
Ne, vi eraras, fizikistoj NE taksas tempon kiel dimension por mezuri, sed kiel realecon de spaco-tempo.
Vi preteratentis mian antaŭan mesaĝon.

Kembali ke atas