ĉu la tempo ekzistas?
baibaibibi :lta, 19. lokakuuta 2014
Viestejä: 130
Kieli: Esperanto
nornen (Näytä profiilli) 25. lokakuuta 2014 4.24.55
robbkvasnak:"Cognito ergo sum" (Rene Descartes)Mi supozas ke tio estas vortludo bazita sur "Cogito ergo sum", tamen mi ne sukcesas kompreni la ŝercon. Mi antaŭe audis la serĉvarianton "Coeo ergo sum", sed neniam "Cognito ergo sum."
Kion vi celis diri per tio?
Lakiro (Näytä profiilli) 25. lokakuuta 2014 5.12.10
klmn:Tempo povas ne ekzisti eĉ en la spaco se forestas la movado.
Tempo povas ne ekzisti, sed nur tie, kie ne ekzistas spaco.
Tamen nia mondo konstante moviĝas. Skemo de la movado en la molekulo estas la sama kiel en la kosmoplaneda. Nokte vi okupas horizontalan pozicion, sed tage - la vertikalan. Tio estas simpla ekzemplo de la movado. La tempo ĉiam difiniĝas en iuj eventoj kaj la distancoj inter ili. Se iu objekto ŝanĝas sian pozicion aŭ lokon, do ĝi faras tion en la tempo kaj spaco.
Se nia planedo ne moviĝus en la spaco, ne brulus la Suno, do ili en la spaco ekzistus sen la tempo.
Mi pensas, ke la tempo ne povas ekzisti sen la spaco. Sed la spaco teorie povas ekzisti sen la tempo.
klmn (Näytä profiilli) 25. lokakuuta 2014 8.32.12
Lakiro:Fakte tio montras ke ankaŭ vi miskomprenas tempon nur kiel mezurunuon. Eĉ se ĉio iam haltas (ekzemple, en kazo de malrapidante pligrandiĝanta Universo), spaco (eĉ kun materio) tamen restas, kaj tempo sekve ankaŭ.klmn:Tempo povas ne ekzisti eĉ en la spaco se forestas la movado.
Tempo povas ne ekzisti, sed nur tie, kie ne ekzistas spaco.
Tamen nia mondo konstante moviĝas. Skemo de la movado en la molekulo estas la sama kiel en la kosmoplaneda. Nokte vi okupas horizontalan pozicion, sed tage - la vertikalan. Tio estas simpla ekzemplo de la movado. La tempo ĉiam difiniĝas en iuj eventoj kaj la distancoj inter ili. Se iu objekto ŝanĝas sian pozicion aŭ lokon, do ĝi faras tion en la tempo kaj spaco.
Se nia planedo ne moviĝus en la spaco, ne brulus la Suno, do ili en la spaco ekzistus sen la tempo.
Mi pensas, ke la tempo ne povas ekzisti sen la spaco. Sed la spaco teorie povas ekzisti sen la tempo.
Por ekzisto de tempo movado aŭ nemovado havas neniun influon
Lakiro (Näytä profiilli) 25. lokakuuta 2014 9.35.56
klmn:Vi tre eraras. En "morta", nemoviĝanta mondo ankaŭ tempo ne moviĝas. La tempo povas ekzisti nur en intervalo inter iuj eventoj. La tempo fluas en viva materio kaj ni povas apliki ĝin koncerne vivan (moviĝantan) materion. Sed materio ĉiam moviĝas kaj ŝanĝiĝas, kaj tempo tial ekzistas. Kiam la Universo haltos, do niniu horloĝo povos fiksi la tempon, ĉar mem horloĝo haltos. Tiu periodo ne havos komencon kaj finon kaj neniu povos mezuri ĝin. Forestos eventoj kaj rilateco. Ni ne trovos komencan punkton kaj la finan. Ili simple koincidos.Lakiro:Fakte tio montras ke ankaŭ vi miskomprenas tempon nur kiel mezurunuon. Eĉ se ĉio iam haltas (ekzemple, en kazo de malrapidante pligrandiĝanta Universo), spaco (eĉ kun materio) tamen restas, kaj tempo sekve ankaŭ.klmn:Tempo povas ne ekzisti eĉ en la spaco se forestas la movado.
Tempo povas ne ekzisti, sed nur tie, kie ne ekzistas spaco.
Tamen nia mondo konstante moviĝas. Skemo de la movado en la molekulo estas la sama kiel en la kosmoplaneda. Nokte vi okupas horizontalan pozicion, sed tage - la vertikalan. Tio estas simpla ekzemplo de la movado. La tempo ĉiam difiniĝas en iuj eventoj kaj la distancoj inter ili. Se iu objekto ŝanĝas sian pozicion aŭ lokon, do ĝi faras tion en la tempo kaj spaco.
Se nia planedo ne moviĝus en la spaco, ne brulus la Suno, do ili en la spaco ekzistus sen la tempo.
Mi pensas, ke la tempo ne povas ekzisti sen la spaco. Sed la spaco teorie povas ekzisti sen la tempo.
Por ekzisto de tempo movado aŭ nemovado havas neniun influon
fizikisto (Näytä profiilli) 25. lokakuuta 2014 10.09.50
Tamen, la ĝustaj demandoj estas:
Kio estas tempo?
Kio estas spaco?
Ĉu ili ekzistas sen materio?
Neniu scias.
El fizika vidpunkto, tempo kaj spaco estas utilaj konceptoj kaj ili estas pli malpli realaj. Tamen, se oni rigardas la aferon de tre proksime kaj en tre malgrandaj dimensionoj, la konceptoj "spaco" kaj "tempo" pli kaj pli malklariĝas. Same, se oni rigardas de tre malproksime kaj en tre grandaj dimensionoj, t.e. rigardante la tutan universon.
robbkvasnak (Näytä profiilli) 25. lokakuuta 2014 15.20.25
nornen:Pardonu, norn, mi estas homa kaj mi erartajpis - errare humanum estrobbkvasnak:"Cognito ergo sum" (Rene Descartes)Mi supozas ke tio estas vortludo bazita sur "Cogito ergo sum", tamen mi ne sukcesas kompreni la ŝercon. Mi antaŭe audis la serĉvarianton "Coeo ergo sum", sed neniam "Cognito ergo sum."
Kion vi celis diri per tio?
Epovikipedio (Näytä profiilli) 25. lokakuuta 2014 15.34.22
Nenio okazus sen tempo, sed ĉu ni devas krei tempon por tio aŭ tempo jam ekzistas?
Lakiro (Näytä profiilli) 25. lokakuuta 2014 16.36.09
Memoro, menso, sento, emocio ankaŭ ne estas fizikaj objektoj. tio estas produktoj de cerba laboro. Mi opinias, ke la tempo estas funkcio, sed ne substanco. Mi certas, ke ĝi ekzistas kiel funkcio, kiel formo de la ŝanĝoj, kiel fizika parametro de la movado, kiel ujo de la materio. Ja materio ne povas ekzisti ekster tempo kaj spaco. tio estas nepra kondiĉo por la ekzisto principe.
Estas materiala kaj nemateriala nocioj, kaj nei ekziston de la nematerialaj formoj estas nevere. La materio ekzistas en la spaco kaj tempo.
EKZISTAS!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
klmn (Näytä profiilli) 25. lokakuuta 2014 17.45.53
Lakiro: Mi opinias, ke la tempo estas funkcio, sed ne substanco. Mi certas, ke ĝi ekzistas kiel funkcio, kiel formo de la ŝanĝoj, kiel fizika parametro de la movado, kiel ujo de la materio. Ja materio ne povas ekzisti ekster tempo kaj spaco. tio estas nepra kondiĉo por la ekzisto principe.Malfacilas kompreni sed fakte fizikistoj opinias ke estas substanco, substanco de tempo-spaca kontinuumo, kies partoj ne eblas ekzisti aparte; nek tempo sen spaco (sendepende ĉu kun aŭ sen materio), nek inverse.
Lakiro (Näytä profiilli) 25. lokakuuta 2014 18.58.35
klmn:Ne ĉiuj fizikistoj, kaj nur supozas.
Malfacilas kompreni sed fakte fizikistoj opinias ke estas substanco
Tamen preskaŭ ĉiuj sciencistoj agnoskas ekzistadon de la tempo.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)