Į turinį

ĉu la tempo ekzistas?

baibaibibi, 2014 m. spalis 19 d.

Žinutės: 130

Kalba: Esperanto

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 27 d. 11:57:53

Lakiro:
klmn:
Malfacilas kompreni sed fakte fizikistoj opinias ke estas substanco
Ne ĉiuj fizikistoj, kaj nur supozas.
Tamen preskaŭ ĉiuj sciencistoj agnoskas ekzistadon de la tempo. ridulo.gif
Tempo ne estas materia aĵo kaj ĝi do ne povas ekzisti kaj ne gravas kion diras sankta Einsteino. Teorio pri relativeco eraras almenaŭ kiam temas pri subnukleaj partikloj, do ni devus uzi nian logikon anstataŭ fidi je alies ne pruvitaj teorioj.

mihxil (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 27 d. 13:49:51

baibaibibi:
Lakiro:
klmn:
Malfacilas kompreni sed fakte fizikistoj opinias ke estas substanco
Ne ĉiuj fizikistoj, kaj nur supozas.
Tamen preskaŭ ĉiuj sciencistoj agnoskas ekzistadon de la tempo. ridulo.gif
Tempo ne estas materia aĵo kaj ĝi do ne povas ekzisti kaj ne gravas kion diras sankta Einsteino. Teorio pri relativeco eraras almenaŭ kiam temas pri subnukleaj partikloj, do ni devus uzi nian logikon anstataŭ fidi je alies ne pruvitaj teorioj.
Kompreneble tempo ekzistas. La demando estas ne ĉu sed kio ĝi estas. Pretendi sin pli saĝa ol Einstein kaj klaĉi pri tio ki li 'eraras' kaj ke la teorio estas 'ne pruvita' kontribuas neniom ajn.

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 27 d. 19:15:04

mihxil:
baibaibibi:
Lakiro:
klmn:
Malfacilas kompreni sed fakte fizikistoj opinias ke estas substanco
Ne ĉiuj fizikistoj, kaj nur supozas.
Tamen preskaŭ ĉiuj sciencistoj agnoskas ekzistadon de la tempo. ridulo.gif
Tempo ne estas materia aĵo kaj ĝi do ne povas ekzisti kaj ne gravas kion diras sankta Einsteino. Teorio pri relativeco eraras almenaŭ kiam temas pri subnukleaj partikloj, do ni devus uzi nian logikon anstataŭ fidi je alies ne pruvitaj teorioj.
La demando estas ne ĉu sed kio ĝi estas. Pretendi sin pli saĝa ol Einstein kaj klaĉi pri tio ki li 'eraras' kaj ke la teorio estas 'ne pruvita' kontribuas neniom ajn.
Vi pravas.
Laŭ mi tempo estas mezurilo uzata de la homoj sed ne materia aĵo, kaj ĝi do ne ekzistas en la realo.

antoniomoya (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 27 d. 21:02:16

baibaibibi: Laŭ mi tempo estas mezurilo uzata de la homoj sed ne materia aĵo, kaj ĝi do ne ekzistas en la realo.
Do, viaj propraj pensoj kaj sentoj, via propra memkonscio, ankaŭ ne ekzistas en la realo, ĉar... ili ne estas materiaj aĵoj.

Ĉu ne vere?

Amike.

mihxil (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 28 d. 01:32:46

baibaibibi:Laŭ mi tempo estas mezurilo uzata de la homoj sed ne materia aĵo, kaj ĝi do ne ekzistas en la realo.
Vi konfuzas 'ekzisti' kun 'esti materia aĵo'.

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 28 d. 13:55:12

mihxil:
baibaibibi:Laŭ mi tempo estas mezurilo uzata de la homoj sed ne materia aĵo, kaj ĝi do ne ekzistas en la realo.
Vi konfuzas 'ekzisti' kun 'esti materia aĵo'.
Ĉu ne materiaj aĵoj povas ekzisti? Ĉu se iu havas ideon ke la tempo, la gnomoj aŭ dio ekzistas signifas ke ili vere ekzistas?

Lakiro (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 28 d. 14:14:44

baibaibibi:Laŭ mi tempo estas mezurilo uzata de la homoj sed ne materia aĵo, kaj ĝi do ne ekzistas en la realo.
Vi ne devas vidi ĉion kiel materion. Ekzistas kaj nemateria ujo, en kiu troviĝas materio. Temas pri la spaco kaj la tempo. La tempo ekzistas kiel parametro de la ŝanĝiĝo de la materio. Ĝia rapideco estas difinita por tera turnado, kvankam homoj povis instali kaj alian rapidecon, kiu estas rilateco de unu evento al la alia. Sed ĉiukaze inter ajnaj eventoj estas tempa intervalo.

Imagu, ke tuta nia universo estas unu kontinua kiselo, en kiu ĉiu ĝia molekulo moviĝas. Se inter la molekuloj ekzistas distanco, do ekzistas spaco. Se la molekuloj moviĝas, do ekzistas la tempo. Se aperas nigra truo, kiu manĝas la kiselon, la spaco kaj tempo malaperas kun mem kiselo. Povas esti aperos minusa signifo (parametro) de la materio.

Do, mi opinias, ke la spaco kaj la tempo eskzistas en mem materio. Kaj male, la materio ekzistas en la spaco kaj la tempo. Ni ne devas disigi tiujn nociojn. La tempo estas parto de grandega nocio EKZISTO. Ekzisto konsistas el materio, spaco kaj tempo. Nu mi scias tiom. Mi povus aldoni la konscion kun ĝia imago.

Vi skribis vian mesaĝon, kiu okupis sian lokon en tiu ĉi temo. Mi ne povas respondi je via mesaĝo pli frue aŭ samtempe. Tion ne permesas la tempo. Ajna respondo sekvas post la plifrua mesaĝo. Ĉiu respondo malfruas. Signifas la tempo ekzistas. Alie ĉiuj eventoj koincidus kaj ne havus vicecon. Vi asertas, ke ne povas meti la tempon en vian poŝon. Sed kiam vi ĵetas grenadon, do vi scias, ke post 5 sek ĝi eksplodos. Vi devas kaŝiĝi. Ĉu vi pluigas iri al grenado? Nu, provu eksperimenti kun grenado kaj vi pruvos, ke la tempo ne ekzistas.

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. spalis 28 d. 19:44:55

Eble ĉio okazas samtempe en la universo, nur okazas ke la aĵoj moviĝas de loko al loko, al tio oni nomas tempo.

baibaibibi (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 7 d. 20:18:18

Do mi konstatas la jenon:

1. Eble la tempo ne ekzistas.
2. La homoj naĝas en la tempo, por multaj uloj ĝi estas la plej grava afero en la mondo. Tempo, horloĝoj, regas niajn vivojn.
2. Se ni dependas de ne ekzistantaj aferoj, tio devas esti fonto de stultuligo.

Ĉu vi sentas ke la dependeco kaj la socia ĉieeco de la tempo stultuligas vin?

ustra (Rodyti profilį) 2014 m. lapkritis 7 d. 21:17:46

baibaibibi:Do mi konstatas la jenon:

1. Eble la tempo ne ekzistas.
2. La homoj naĝas en la tempo, por multaj uloj ĝi estas la plej grava afero en la mondo. Tempo, horloĝoj, regas niajn vivojn.
2. Se ni dependas de ne ekzistantaj aferoj, tio devas esti fonto de stultuligo.

Ĉu vi sentas ke la dependeco kaj la socia ĉieeco de la tempo stultuligas vin?
Mi pensas, ke al vi eble interesas la teorio de "Hiperspaco". Ĝi devenas el la EPR paradokso kaj ĝi estas kvar-dimensia. Jean Emile Charon kaj Burkhard Heim elvolvis tiun ĉi teorion nedepende unu de la alia.

Laŭ tiu ĉi teorio la Hiperspaco ne havas tempon. Tie ekzistas nur eterneco. "Nia" spac-tempo troviĝas ene la Hiperspaco. Oni distingas inter la interna spac-tempo (transejo) kaj la eksterna spac-tempo (maltransejo). Tie la Hiperspaco estas la "ĉielo".

Atgal į pradžią